×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La principo 80/20 (la principo de Pareto) en la vivo

- kiel trovi tiujn 20%?

La principo 80/20 (nomata ankaŭ la principo de Pareto), estas la rezulto de observado, kiun antaŭ preskaŭ cent jaroj okazigis kaj publikigis Vilfredo Pareto. La itala sciencisto rimarkis, ke 80% da bonhavo troviĝas en la manoj de apenaŭ 20% de la socio. Li fakte ne elpensis la principon mem, sed rimarkis la proporciojn 80/20. Poste montriĝis, ke la principo povas estis aplikata ne nur en ekonomio sed ankaŭ en multaj aliaj branĉoj de nia vivo. Ĝenerale oni povas ĝin formuli jene: „je 80% da rezultoj konformas 20% da elspezoj (ankaŭ en la formo de energio, peno, laboro ktp.)”. Indas tamen rimarki, ke la proporcioj ŝanĝigas iomete depende de situacio. Foje estas tio 80/10, 75/25 kaj eĉ 95/5. Temas ĝenerale pri la transsendo, ke kutime malpligranda parto de elspezoj generas pli grandan parton de rezultoj. Sekvas de la ĉi-supra rezonado, ke 20% da via laboro sufiĉas por ellabori 80% da rezultoj.

Laŭ observado sekvas interalie ke plej ofte: - 20% da renkontiĝo alportas 80% da efikoj (klopodu do ne permesi al la partoprenantoj de la renkontiĝo paroli pri aferoj ne ligitaj kun la celo de via renkontiĝo) - 20% da objektoj, kiujn vi posedas, vi uzas dum 80% da tempo (forvendu, fordonu aŭ forĵetu la ceterajn objektojn, kiujn vi ne bezonas, rericevinte nur parton de iam elspezita mono aŭ aldonan lokon por aliajn valoraĵojn) - 20% da laboristoj de la vendsekcio realigas 80% da vendado (trovu do tiujn plej valorajn, dediĉu al ili plimulton da tempo – kaj fine fondu por ili premion, kiun ili certe meritas). Ĉiu kiu iom pli atente pririgardas sian aŭ alies agadon sufiĉe facile rimarkos multajn situaciojn, kiuj konfirmas la ekziston de la 80/20 - principo (kiom ofte ja eĉ 95/5! ĉu ne?). Mi listigu kelkajn aliajn ekzemplojn: 20% el inter stiristoj kaŭzas 80% da akcidentoj 20% da vestoj ni portas dum 80% da tempo 20% da surfaco de tapiŝo estas kutime elŝirita en 80% En nia vivo ni ofte povas ekobservi, ke instruistoj plej volonte okupiĝas pri lernantoj, kiuj estas plej kapablaj, ĉar danke al tio ilia laboro estos pli rimarkebla kaj tiel certe okazas. Aliflanke kelkiuj politikistoj klopodas opiniigi nin, ke pli altaj impostoj por la plej riĉaj civitanoj alportos signifajn profitojn por la ŝtato, kio entute estas falsa konkludo. Alifoje ŝajnas al ni, ke milionuloj, estas ĝenerale bonŝanculoj, kiujn la sorto pridonacis per nuraj oportunaj cirkonstancoj kaj ili estas simple aĉaj kapitalistoj.

La principo de Pareto ne estas firma regulo kaj certe malindas apliki ĝin en laŭvorte ĉiu situacio. Se oni povas premisi, ke 20% da literoj sufiĉas por krei 80% da vortoj, tamen ja tiuj 20% (da literoj) ne sufiĉas por legi kaj skribi ĝenerale!

- kiel trovi tiujn 20%?

La principo 80/20 (nomata ankaŭ la principo de Pareto), estas la rezulto de observado, kiun antaŭ preskaŭ cent jaroj okazigis kaj publikigis Vilfredo Pareto. La itala sciencisto rimarkis, ke 80% da bonhavo troviĝas en la manoj de apenaŭ 20% de la socio. Li fakte ne elpensis la principon mem, sed rimarkis la proporciojn 80/20. Poste montriĝis, ke la principo povas estis aplikata ne nur en ekonomio sed ankaŭ en multaj aliaj branĉoj de nia vivo. Ĝenerale oni povas ĝin formuli jene: „je 80% da rezultoj konformas 20% da elspezoj (ankaŭ en la formo de energio, peno, laboro ktp.)”. Indas tamen rimarki, ke la proporcioj ŝanĝigas iomete depende de situacio. Foje estas tio 80/10, 75/25 kaj eĉ 95/5. Temas ĝenerale pri la transsendo, ke kutime malpligranda parto de elspezoj generas pli grandan parton de rezultoj. Sekvas de la ĉi-supra rezonado, ke 20% da via laboro sufiĉas por ellabori 80% da rezultoj.

Laŭ observado sekvas interalie ke plej ofte:

- 20% da renkontiĝo alportas 80% da efikoj (klopodu do ne permesi al la partoprenantoj de la renkontiĝo paroli pri aferoj ne ligitaj kun la celo de via renkontiĝo)

- 20% da objektoj, kiujn vi posedas, vi uzas dum 80% da tempo (forvendu, fordonu aŭ forĵetu la ceterajn objektojn, kiujn vi ne bezonas, rericevinte nur parton de iam elspezita mono aŭ aldonan lokon por aliajn valoraĵojn)

- 20% da laboristoj de la vendsekcio realigas 80% da vendado (trovu do tiujn plej valorajn, dediĉu al ili plimulton da tempo – kaj fine fondu por ili premion, kiun ili certe meritas).

Ĉiu kiu iom pli atente pririgardas sian aŭ alies agadon sufiĉe facile rimarkos multajn situaciojn, kiuj konfirmas la ekziston de la 80/20 - principo (kiom ofte ja eĉ 95/5! ĉu ne?). Mi listigu kelkajn aliajn ekzemplojn:

20% el inter stiristoj kaŭzas 80% da akcidentoj 20% da vestoj ni portas dum 80% da tempo 20% da surfaco de tapiŝo estas kutime elŝirita en 80%

En nia vivo ni ofte povas ekobservi, ke instruistoj plej volonte okupiĝas pri lernantoj, kiuj estas plej kapablaj, ĉar danke al tio ilia laboro estos pli rimarkebla kaj tiel certe okazas. Aliflanke kelkiuj politikistoj klopodas opiniigi nin, ke pli altaj impostoj por la plej riĉaj civitanoj alportos signifajn profitojn por la ŝtato, kio entute estas falsa konkludo. Alifoje ŝajnas al ni, ke milionuloj, estas ĝenerale bonŝanculoj, kiujn la sorto pridonacis per nuraj oportunaj cirkonstancoj kaj ili estas simple aĉaj kapitalistoj.