×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La patosa simfonio

Mi aŭskultis (kaj vidis), en ´Sala São Paulo´, la simfonikoncerton en kiu la ŝtata orkestro OSESP, sub vibroplena estrado de la juna Valentina Pellegi, prezentis, inter aliaj majestaj komponaĵoj, la simfonion numero 6 de Piotr Ilitch Tchaikovsky – nomatan ´Patosa´. Ne priskribebla estetika sperto.

Dum fluadis la torento de spektaklaj sonoj, plenaj de intensa sento, grade desegniĝis en mia spirito kurioza bildo, ia sinsekvo de netaj pensoj, kiujn ĉiu movimento alportis. Komence, mi supozis, ke temas pri pura fantazio, movita de momenta entuziasmo. Eble ĝi ja estas nur tio. Sed mi ne rezistas fronte al la impulso registri tiun fantazion, kiun eble iu pacienca, bonvolema leganto emas kunĝui. Indas skribi.

Okazis, ke mi tute klare vidis, en la daŭro de tiu belega komponaĵo, la iradon de la vivo. Ĉi tiel: 1-a movimento (Adagio, Allegro ma non troppo): Ĝi komenciĝas per sobraj akordoj, kiel atendaĵo. Sekvas sublima temo, kiu venigas larmojn, tiel bela ĝi estas. Infano naskiĝas! Alvenas al lumo nova vivo, kun sia tuta kvanto da beleco. Ĝi estas miraklo, mistero! Komenciĝas nova ekzisto. Sekvas sonoj kaj elvolvaĵoj pli kaj pli ´patosaj´: paralele al la delikateco de la bebo, alvenas perspektivo de la defioj, kiuj ĝin atendas. La vivo ne estos facila; la baroj, kruelaj; la estonteco, necerta. Naskiĝo estas bela, sed la vivo estos luktado. Meze de la luma temo, entrudiĝas akordoj de ia angorplena dubo.

2-a movimento (Allegro con grazia): Malpeza, flua danco, kiel infana ludo. Tchaikovsky denove sin montras kiel majstro de baleto. Tio estas la infana tempo, plena de saltetoj kaj senzorgeco, ĉar forestas necerteco pri la estonteco. Vivi estas ludi, ludi estas lerni vivadon. Ĉio ŝajnas facila kaj feliĉa. La aŭskultanto gajnas spiron por la sekvontaj movimentoj, kiel infano por la estontaj bataloj en la vivo.

3-a movimento (Allegro molto vivace): Alvenas la plena aĝo. Ekaperas luktoj, la homo klopodas havigi al si lokon en la mondo, lasi sian heredaĵon, venki la defiojn, kiuj ne estas malmultaj. Necesas forto, decidemo, kuraĝo, eĉ aŭdaco. Eksplodas akordoj de tamburoj kaj la orkestro elkrias grandiozajn, angorplenajn harmoniojn. Necesas venki! Ne eblas retroiri! La vivo estas batalado, kaj oni naskiĝas por superi sin. Oni ne rajtas rigardi malantaŭen: tiu movimento finiĝas per kompleta kulmino, elĉerpas la fortojn de la orkestrestro kaj de la muzikistoj. Tio estas la plejsupro de simfonio, la plejsupro de la vivo. Venko!

4-a movimento (Adagio lamentoso): Alvenas maljuneco. Ĉio iras al dekadenco. La vivo emas daŭrigi sian intensan pulsadon, sed la aĝo perfortas, per siaj limigoj, korpaj kaj tempaj. La fino alproksimiĝas, la sentumoj dampiĝas, la korpo kaj la spirito bedaŭras la laŭgradan perdon de la antaŭa forto. La muziko plu estas sublima, sed nun ĝi sonas malĝoje kaj rezignacie, ĉar ĝi konscias, ke ĉi tiu estas malegala lukto. La neevitebla fino konturiĝas klare, kaj malpli suferos tiu, kiu ne ribelos kontraŭ ĝi. Restas lamento. La lastaj sonoj sin sekvas je melankolia vico, kiu imitas la flamon de estingiĝanta kandelo. Kaj la homo plonĝas en la grandan silenton. La publiko sentas sin iom konsternita por aplaŭdo, ĉar grandega estas la ´pathos´, kiu kaptas ĝin.

Kelkajn tagojn post la unua prezento de tiu majesta simfonio, en Rusujo, Tchaikovsky mortis de akuta malsano.

Jen tio estas mia fantazio. Se la leganto emas kontroli, tiam li iru al youtube. Eble li juĝos min tro fantaziema, sed en plej malbona okazo, li aŭskultos, denove, unu el la plej belaj artverkoj, en ĉiuj tempoj. Valoras la penon.

Mi aŭskultis (kaj vidis), en ´Sala São Paulo´, la simfonikoncerton en kiu la ŝtata orkestro OSESP, sub vibroplena estrado de la juna Valentina Pellegi, prezentis, inter aliaj majestaj komponaĵoj, la simfonion numero 6 de Piotr Ilitch Tchaikovsky – nomatan ´Patosa´. Ne priskribebla estetika sperto.

Dum fluadis la torento de spektaklaj sonoj, plenaj de intensa sento, grade desegniĝis en mia spirito kurioza bildo, ia sinsekvo de netaj pensoj, kiujn ĉiu movimento alportis. Komence, mi supozis, ke temas pri pura fantazio, movita de momenta entuziasmo. Eble ĝi ja estas nur tio. Sed mi ne rezistas fronte al la impulso registri tiun fantazion, kiun eble iu pacienca, bonvolema leganto emas kunĝui. Indas skribi.

Okazis, ke mi tute klare vidis, en la daŭro de tiu belega komponaĵo, la iradon de la vivo. Ĉi tiel:

1-a movimento (Adagio, Allegro ma non troppo): Ĝi komenciĝas per sobraj akordoj, kiel atendaĵo. Sekvas sublima temo, kiu venigas larmojn, tiel bela ĝi estas. Infano naskiĝas! Alvenas al lumo nova vivo, kun sia tuta kvanto da beleco. Ĝi estas miraklo, mistero! Komenciĝas nova ekzisto. Sekvas sonoj kaj elvolvaĵoj pli kaj pli ´patosaj´: paralele al la delikateco de la bebo, alvenas perspektivo de la defioj, kiuj ĝin atendas. La vivo ne estos facila; la baroj, kruelaj; la estonteco, necerta. Naskiĝo estas bela, sed la vivo estos luktado. Meze de la luma temo, entrudiĝas akordoj de ia angorplena dubo.