×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La oka pordo 3/4

Tiun ĉi radiodramon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

Dua sceno: ”EN LA TRONSALONO DE RA”

BES: Gratulon! Vi jam sukcesis pasi tra la 7 pordoj! Nun ni troviĝas en la salonego de la ĉiopova Ra. Rigardu! Apud li estas la sankta juĝisto: la brilanta Maat kun sia pesilo. La best-vizaĝa dio en la alia flanko estas la malica Set. Ne timu lin. Li ne kapablos nuligi viajn 7 atestilojn, subskribitajn de 7 pordogardistoj. AIDA: Sed… sed… kio okazos se… BES: Ssst… silentu… Tuj ekparolos Ra! [paŭzo kun muziko] RA: Brilanta Maat, vi povas komenci la juĝceremonion. MAAT: Dankon al vi, ĉiopova Ra. Mi petas ricevi la atestilojn de la du kandidatoj. BES: La kandidatoj petas, ke oni juĝu ilin kune, ĉar ili volas kundividi la saman sorton. MAAT: Konsentite. RA: Konsentite. BES: Jen la 7 atestiloj, subskribitaj de la pordogardistoj. MAAT: Ni vidu… Laŭ tiu ĉi dokumento, Aida kaj Radames kantis kaj poemumis antaŭ la Magia Pordo de Ĉiela Muziko kaj la Magia Pordo de Ĉiela Poezio, ĝis iliaj lumoj kaj ombroj kapablis transpasi la koncernajn pordojn. Atestas pri tio la pordogardistoj Haŭtaŭskultulo kaj Brizkaresulo. RA: Pli rapide! Pli rapide! MAAT: Sekve, la pordogardistoj Muzikvaporulo kaj Muzikflorflarulo atestas pri tio, ke Aida kaj Radames dancis kun bonodoraj floraranĝoj antaŭ la Magia Pordo de Ĉiela Dancado kaj la Magia Pordo de Ĉiela Aromarto, ĝis iliaj korpoj kaj esencoj kapablis transpasi la koncernajn pordojn. RA: Pli rapide! Pli rapide! MAAT: Jen alia dokumento, atestanta ke Aida kaj Radames ornamis maskojn, kiujn ili surmetis por deklami antaŭ la Magia Pordo de Ĉiela Pentroarto kaj la Magia Pordo de Ĉiela Aktorado, ĝis iliaj nomoj kaj memoroj kapablis transpasi la koncernajn pordojn. Subskribas la pordogardistoj Frostmuzikvidulo kaj Aliformiĝulo. RA: Pli rapide! Pli rapide! MAAT: La lasta atestilo informas nin, ke Aida kaj Radames bakis bongustajn kukojn antaŭ la Magia Pordo de Ĉiela Kuirado, ĝis iliaj koroj kapablis transpasi la koncernan pordon. Subskribas la pordogardisto Kantmanĝulo… Bone. La sep atestiloj validas. Ni daŭrigu la ceremonion. SET: Haltigu la ceremonion! Ĉi tie okazas kontraŭleĝa komploto! Ĉi tie okazas herezo!!! RA: Trankviliĝu, Set. Trankviliĝu. Kiu komploto? Kiu herezo? SET: Ĉi tiu herezulo, ĉi tiu fripono, ĉi tiu malbenita klaŭno Bes… aŭdacis malrespekti la sanktajn leĝojn pri la subgrundaj pupspektakloj! Mi havas pruvojn! Mi filmis ĉion per mia ĉiela filmilo. RA: Ĉu vere? Sed kion faris Bes, sen mia scio? SET: Bes primokis la neŝanĝeblajn leĝojn pri la glora akiro de senfina libereco! Li intermiksis la sanktajn subgrundajn leĝojn kun la sanktaj surgrundaj leĝoj!! Mi ĉeestis kaj filmis ĉiujn subgrundajn pupspektaklojn antaŭ la 7 pordoj. Ili estis gajaj, muzikoplenaj, similantaj surgrundajn spektaklojn… RA: Ha, ha, ha! Ĉu vere? Ha, ha, ha! BES: Mi volis nur ŝerci, via moŝto… Mia eterna tasko estas distri diojn kaj homojn… SET: Li volis ŝerci! Li konfesas, ke li herezis! Li konfesas! RA: Ha, ha, ha… SET: Bes subaĉetis la sep gardistojn, kiuj ŝajnigis nerimarki la herezon. Mi postulas justecon. Mi postulas punon por la senhonta klaŭnaĉo! Kaj punojn por la sentaŭgaj pordogardistoj! RA: Trankviliĝu, Set. Bes faris amuzan ŝercon. Jen ĉio. SET: Li faris kontraŭleĝan ŝercon! RA: Silentu, Set. Sufiĉas. Mi estas la ĉiopova Ra, la sundio, la leĝfaranto. Mi povas ŝanĝi la leĝojn laŭ mia plaĉo. Ekde nun, ekfunkcios la oka pordo antaŭ la sojlo de la juĝsalono… [paŭzo] (daŭrigota)