×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La oka pordo 2/4

Tiun ĉi radiodramon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

UNUA SCENO: ”EN SUBGRUNDO” (daŭrigata)

BES: Atendu momenton, por ke mi rememoru kelkajn gravajn aferojn... (sono: butonoj de kompufono) Hmm... Estas skribite en la sankta libro pri leĝoj, ke la transpasontojn nepre akompanas magiaj statuetoj... AIDA: Mi alportis al vi miajn pupojn. Mi supozas, ke ilin vi povus uzi kiel magiajn statuetojn, ĉu ne? BES: Kompreneble, ili perfekte taŭgas... hmm... Mi daŭrigu la legadon: ”La transpasontoj devas kunporti lanternojn, kukojn, ludilojn, florojn... ” AIDA: Mi alportis korbeton kun donacetoj por vi, Bes! BES: Bone. Mi nur devos multobligi la aĵojn, sed tio por mi estos bagatelo... Gekaruloj, nia vojaĝo ne estos sendanĝera... Ni devos transpasi 7 pordojn kaj venki ĉiufoje en la danĝera ludo de la pordoj... AIDA: Danĝera ludo? RADAMES: Kiom danĝera? BES: Ne timu, mi helpos vin pri tiu ludo. Mi estas Bes, la plej sperta fakulo pri ludoj en la ĉielo samkiel sur la tero... Poste, oni atingos la sunan salonegon de la ĉiopova Ra. Sed la lasta parto de la vojaĝo estos jam bagatelo. Ek al la laboro! Unue, vi vivigu la pupojn. RADAMES: Ĉu ni? AIDA: Kiel ni? Ni… ne scipovas... BES: Vi ja scipovos, ĉar mi helpos vin. Vi devas kanti, ĝis la pupoj viviĝos... AIDA: Kio? Sed... sed mi ne talentas pri muziko... RADAMES: Mi tute ne scipovas kanti... BES: Bagateloj! Ajna infano kapablas kanti. Vi ja kantis kun mi en via infanaĝo, ĉu ne? AIDA: Sed ekde longe ni ne plu kantis... RADAMES: Ni ne plu kapablas kanti... BES: Ne zorgu! Mi estas Bes, la dio de ĝojo! Mi inspiros viajn korojn, samkiel mi faris kiam vi estis infanoj... Pensu pri viaj vivoj, pri viaj plej belaj spertoj, pri viaj plej bonaj deziroj. Pensu tiele, kaj mi kapabligos vin kanti. Viaj animoj ekbrilos en viaj manoj kaj la pupoj viviĝos. Nur fidu min kaj... kantu! (flustras) La dioj pli multe aprezos viajn klopodojn ol viajn realigojn. Kantu! Ek! RADAMES: (kantas) Ĉiela Aida, formo dieca,/ mistika fasko de lum' kaj flor',/ de mia penso vi estas reĝino,/ vi de mia vivo estas la splendor'.// La belan ĉielon mi volis redoni,/ la dolĉan brizon de via patruj',/ sur viajn harojn kronon surmeti,/ doni al vi tronon apud la sun'. AIDA: (kantas) Ĉiela Radames, kuraĝa kaj saĝa,/ mistika miksaĵo de bel' kaj bon',/ de mia penso vi estas reĝo,/ vi de mia vivo estas la splendor'.// La belan ĉielon mi volis kundividi,/ la dolĉan brizon de mia patruj',/ sur viajn harojn kronon surmeti,/ doni al vi tronon apud la sun'. [La kantado finiĝas.] AIDA: La pupoj viviĝas! Mi aŭdas ilin... Ili enspiras... Ili aŭskultas... Ili nun ridetas... [sono: aplaŭdoj] Ili aplaŭdas! RADAMES: Miraklo! La pupoj volas helpi nin dum la vojaĝo! Dankon, dankon… BES: Bonvenon, magiaj statuetoj! Nun ni pretas komenci la vojaĝon… FINO DE LA UNUA SCENO