×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La oka pordo 1/4

Tiun ĉi radiodramon verkis kaj produktis Luiza Carol el Israelo

UNUA SCENO: ”EN SUBGRUNDO”

RADAMES: Aida! Mia kara princino! Kial vi sekvis min en tiun ĉi teruran malluman subgrundan lokon, karulino? Ho, kian katastrofon nia amo portis al ni ambaŭ! Kial vi ne fuĝis, kial vi… AIDA: Radames! Fidu min! Ek! Ni alvoku la gnomon Bes, la dion de ĉiuj infanoj! RADAMES: Bes?! Mi ofte alvokis lin en mia infanaĝo... Li instruis min ludi, ŝerci, danci… AIDA: Kiam mi estis knabino, Bes venadis ĉe mi por vivigi miajn pupojn, instrui min danci, ludi liron... Ni fidu lin, Radames! Jen, mi alportis al li pupojn, florojn, kukojn, ludilojn, lanternojn… samkiel mi faris en mia infanaĝo. Mi esperas, ke li denove vivigos miajn pupojn, kaj tiuj helpos nin eliri el tiu ĉi prizono... RADAMES: Aida, Aida... Ni ne plu estas infanoj, karulino! Ĉu Bes respondos nian alvokon nun? AIDA: Jes ja, ĉar li rekonos niajn korojn. Jen, mia patro donis al mi amuleton, por kontakti la etan Bes. RADAMES: Hmm… Provu, se vi volas. Ĉiukaze, mi ne havas alian ideon por eliri, do... provu! AIDA: Bone. (sono: butonoj de kompufono) Bes! Kara Bes! Respondu! Mi estas la princino Aida, filino de Amonarso, reĝo de Etiopio! Bes! Dio de mia infanaĝo! Mi kredas je vi! Mi bezonas vin, Bes! Bes! BES: Saluton princino Aida, filino de la saĝa Amonarso, reĝo de Etiopio! AIDA: Ho! Kiom da subita lumo! Dankon pro respondi mian alvokon, Bes. BES: Mi ĉiam respondas al tiuj, kiuj rememoras min. Atendu momenton, por ke mi refreŝigu mian memoron… (sono: butonoj de kompufono) En via infanaĝo vi revis havi multajn infanojn kaj kundividi kun tiuj la ĝojojn de ludado, dancado, kantado, fabelrakontado… Ĉu vi vere havas multajn infanojn nun? AIDA: Ankoraŭ ne. Mi ne plu estas la princino, kiun vi konis… Intertempe oni sklavigis min en Egiptio... BES: Ho, kiel malbona novaĵo… AIDA: Mia vivo iris laŭ malfeliĉa vojo, Bes… Sed la tempon kiun vi kaj mi pasigis kune mi neniam forgesis… Jen, mi alportis al vi la pupojn, kiujn vi ŝatas... Mi alportis la fruktojn, kukojn kaj florojn, kiujn vi ŝatas… ankaŭ etajn ludilojn kaj lanternetojn… BES: Jes, mi rimarkas… Dankon pro ne forgesi min, Aida. Kaj vi, sinjoro? Kiu vi estas? RADAMES: Mi estas Radames, eksa generalo de la Egipta armeo. Ankaŭ min vi ĝojigis kiam mi estis infano, kara Bes. BES: (sono: butonoj de kompufono) Radames… Radames…Ho jes… jes ja… Por vi mi sorĉadis kanbastonojn kaj aliformis ilin en ĉevaletojn…jes… ha ha… jes… Viaj plej karaj revoj estis: defendi vian patrujon, fariĝi fama egipta heroo, akiri la favorojn de la Faraono kaj poste uzi vian potencon por ĉesigi la longajn militojn inter Egiptio kaj Etiopio. Hmm… ambiciaj revoj! Ĉu vi plenumis ilin almenaŭ etparte? RADAMES: Mi plenumis preskaŭ ĉion, Bes. Sed ĝuste kiam mi sentis min plej proksima de la pinto de miaj revoj… BES: Nu? Kio okazis? RADAMES: La Faraono kaj la Granda Pastro kondamnis min al morto… BES: Kio?!! Terure! Kial? Pro kiu kulpo? RADAMES: Oni kulpigis min pro plej grava perfido de patrujo. Mi ja venkis la etiopan armeon, sed poste mi volis liberigi ĉiujn militkaptitojn kaj ĉiujn sklavojn, edziĝi kun la etiopa princino Aida kaj tiele unuigi niajn karajn landojn… Oni kaptis min ĝuste kiam mi planis… BES: Sufiĉe! Mi komprenas… Vi ne perfidis la belajn revojn de via infanaĝo… Bravulo vi estas, Radames! Gratulon! Sed kio estas tiu ĉi malluma, malvarma loko? AIDA: Ni estas ene de egipta tombo, Bes. Oni ĵus enprizonigis nin ĉi tie… La bravan Radames oni punis tiamaniere pro lia tielnomata ”perfido de patrujo”.... kaj mi sekvis lin ĉi tien propravole. Mi amas lin kaj volas kundividi lian sorton kiel ajn. Bonvolu helpi nin, Bes! RADAMES: Bonvolu helpi nin, kara dio de niaj infanaĝaj revoj! BES: Jes... Mi tutkore helpos vin akiri vian liberecon. Fidu min. AIDA kaj RADAMES: Dankon, Bes. (daŭrigota)