×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La nokto malaperas

La nokto malaperas

La nokto malaperas Ekde milionoj da jaroj influis la naturaj lumcikloj la vivon de preskaŭ ĉiuj vivaj estaĵoj sur nia planedo. Antaŭ du jarcentoj ankaŭ homoj devis konformiĝi al la mallumo de la nokto, sed ekde la evoluo de artefarita lumo la tuta vivo ŝanĝiĝis, ne nur por homoj sed ankaŭ por multaj bestoj, birdoj kaj herboj.

Satelitaj bildoj montras ke aparte en Usono kaj Eŭropo ĉiu urbo brilas pro la lumoj de strataj lanternoj, grandaj konstruaĵoj, afiŝtabuloj, benzinstacioj ktp. La centro estas kutime la plej hela parto de la urbo kaj tie la lumo estas minimume milfoje pli forta ol la natura nokto. Oni taksas ke du trionoj de la loĝantaro neniam spertas veran malhelecon kaj neniam vidas la multnombrajn stelojn de la nokta ĉielo. Pli kaj pli da vidindaĵoj kaj fasadoj estas lumigitaj ĉiun nokton. En Vieno ekzemple tia lumigado disradias tiom da energio kiel la lumoj de sesdekmil loĝejoj.

Ĉie kie oni konkuras pri nia atento aperas lumreklamoj kaj lumĵetiloj. Multaj spektakloj, ekzemple matĉoj de futbalo, kiuj antaŭe okazis postmatene, nuntempe komenciĝas vespere, kaj kontribuas al la malpurigo de la nokta ĉielo. Superabundo kaj intensego de lumo ĉiun nokton kreas novajn ekologiajn problemojn kaj damaĝon al la sano de homoj kaj bestoj.

Ankaŭ en niaj hejmoj kaj laborejoj, amaskomunikiloj kaj elektronikaj maŝinoj estas enŝaltitaj dum la tuta nokto. Tiel la cikloj de tago kaj nokto malaperas.

Kutime melatonino estas elŝutata dum la nokto en la homan korpon. Tiu hormono malaltigas la korpan temperaturon kaj ebligas multajn riparprocesojn en la ĉeloj. Ĝi nur funkcias en mallumo. Medicinistoj atentigas ke pro manko de mallumo multaj homoj suferas je dormoperturboj aŭ sentas sin la tutan tagon tro dormemaj kaj streĉitaj. Krome ŝajnas ke diversspecaj kanceroj pliiĝas pro tiu manko.

Pro tio oni devas agnoski ke la natura mallumo de la nokto nepras por nia sano, ĉar korpo kaj menso bezonas ĝin por rejuniĝi.

Sed kie troviĝas la malheleco kiun homoj bezonas? En niaj modernaj urboj certe ne. En mia urbo ekzemple la noktoĉielo estas ĉirkaŭ 1500-oble pli hela ol ĝi estis antaŭ ducent jaroj kaj la lummalpurigado kreskas ĉiun jaron je ses procentoj.

Lastatempe en Vieno kiel en multaj urboj la respondeculoj finfine ekkomprenas ke tiu transformiĝo de la natura vivo kaŭzas grandegajn problemojn kaj kostojn. Ili komencas serĉi solvojn. Kompreneble troviĝas utila lumo, kiun ni nepre bezonas, sed ankaŭ tro da superflua lumo kiu estas nur blindiga.

En Eŭropo laboras ekde 1988 la International Dark Sky Association (internationala asocio por malhela ĉielo) por krei novan konscion pri malheleco. Nuntempe ĝi havas milojn da membroj en 70 landoj. Inter aliaj projektoj la asocio subtenas Dark Sky Parks (malhelĉielajn parkojn) en la tuta mondo, kie vizitantoj povas ĝui la belecon de la nokta ĉielo.

En Usono oni solenas ĉiun jaron „Dark Sky Week“ (malhelĉielan semajnon) dum kiu la temo de lummalpurigado estas prezentata, kaj ekde 2007 en Aŭstralio dum Earth Hour (Mondhoro) la lumoj de ĉiuj vidindaĵoj kaj gravaj konstruaĵoj en miloj de urboj estas elŝaltitaj.

Tamen estas malfacila tasko konvinki homojn pri la graveco de la problemoj. Kiel eminenta aŭstra lumesploristo skribas, „Se vi trinkas litron da akvo, tio estas bona, sed se vi klopodas trinki mil litrojn, vi havos problemojn, ĉu ne? Kaj ĉe lumo estas simile!“