×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La morto de la cerbo

La morto de la cerbo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

En Pollando ekzistas tiel nomata „implica konsento” preni la korporganojn t.e. greftaĵojn (laŭ la reta PIV). Tio signifas, ke se oni ne subskribos specialan formularon sendante ĝin al la centro pri transplantado, vole ne vole oni fariĝas potenciala donanto. Ĝis nun tian formularon sendis al la centro apenaŭ kelkaj miloj da personoj. Laŭvice esploroj inter greftkuracistoj en Usono elmontris, ke nemultaj el ili volus esti la greftaĵdonantoj. Kial?

Pri la morto de la homo kompreneble verdiktas la kuracisto. Dum jaroj kiel morto oni agnoskis la daŭran ĉeson de spirado kaj sangocirkulado, kvankam oni scias, ke la morto mem venas 20-40 minutojn poste. Tamen la hodiaŭa mortdifino estis ŝanĝita antaŭ nelonge, en 1968. La difino tekstas, ke la homo estas mortinta, kiam ĉesas funkcii ties cerbo – t.e. okazas t.n. neinversigebla komato.

Tiutempe oni enkondukis al la medicino la nocion „korpo kun batanta koro” konkludante, ke la homa organismo kun difektita cerbo ĉesas esti la vivanta organismo. La usona neŭrologo, profesoro Alan Shewmon, kiu tre akurate okupiĝis pri la demando, ĉiam substrekas, ke la homa organismo estas intergrita eĉ jam en la fazo antaŭ la ekesto de la cerbo - tiam, kiam la cerbo nur disvolviĝas kaj tiam, kiam ĝi estis difektita. Ekzemple estas konataj kazoj, kiam ĉe virinoj kun la verdiktita cerba morto sukcese disvolviĝis gravedeco, tial ke pri la hormonoj respondecas nur parto de la cerbo. Krome la homoj en la komata stato estas stabilaj se temas pri la sangocirkulado.

Ekzistas ankaŭ la kazoj de personoj, kiuj eliris el la komata stato difinata kiel la cerba morto. Ĉe YouTube oni povas rigardi iliajn raportaĵojn. La plej fama estas la kazo de Zacharias Dunlop el Usono, ĉe kiu la kuracista komisiono verdiktis la morton, dum li mem aŭdis la preparojn al sia propra sepulta ceremonio, antaŭ kiu oni intencis preni de li la korporganojn. Bonŝance la venintaj preni lin flegistoj ĝustatempe rimarkis la reagojn de lia korpo je impulsoj kaj malpermesis preni liajn organojn. Fin-fine li estis elvekita kaj revivigita. Pri la kazo eldiris sin ne nur la menciita jam profesoro Shewmon sed ankaŭ tiaj kuracistoj kiel dr Byrne kaj Potts el Usono, anesteziologoj Hill kaj Evans el Britujo kaj la brazilano prof. Coimbra. Ili asertas ke kelka grupo de malsanuloj ĉe kiu oni verdiktis la cerban morton povas havi sufiĉe altan konscinivelon, ke ili povas scii, kio okazas al ili kaj eĉ senti la doloron(! ). Ĉio indikas, ke la afero estas same grava kiel tikla, ĉar multaj el ni certe volus helpi al alia homo travivi donante eĉ parton de sia korpo, sed samtempe ni volus esti certaj, ke ni almenaŭ sentas nenion aŭ ni estas vere mortintaj, ĉu ne?