×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La monda malriĉeco kaj elmigrado

La monda malriĉeco kaj elmigrado

Kelkiuj homoj parolas, ke amasa enmigrado al Usono, povas kontribui al malpligrandigo de la monda mizereco. Ĉu estas vero? Bedaŭrinde ne! KIAL?

Imagu, ke unu globeto (sur la foto) reprezentu 1 milionon da laŭleĝaj enmigrantoj, kiujn Usono akceptas ĉiujare averaĝe ekde 1990. En Afriko estas 650 000 000 da homoj, kies salajro ne superas 2 usonajn dolarojn tage. En Hindujo estas laŭvicaj 890 000 000 da homoj en ekstrema mizero. Ĉinio donas sekvajn 490 000 000. La cetero de Azio posedas la nombron 810 000 000 da personoj, kiuj laŭ la Monda Banko ricevas ĝis 2 dolarojn por la labortago. Fine 105 000 000 da loĝantoj de Latina Ameriko ankaŭ estas terure mizeraj.

Sume temas pri 3 000 000 000 da homoj, kiujn reprezentas 3000 globetoj en bokaloj sur la foto.

Ĉiujare Usono akceptas 1 000 000 da enmigrantoj asertante, ke tio ĉi iel solvas la problemon de mizero en la mondo. Krom tio kutime la indiĝena loĝantaro de tiuj malriĉaj landoj estas tro malsana, tro malforta kaj tro izolita por fariĝi enmigrantoj de Usono. Tiuj homoj do restas tie, dum al Usono venadas la loĝantoj de pli riĉaj landoj kiel ekz. Meksiko.

Sed bedaŭrinde oni opinias kromajn 2 600 000 000 da homoj – do sume ĉ. 5 600 000 000 la plej grandaj malriĉuloj.

Politikaj elitoj diras al usonanoj, ke tiu ĉi 1 000 000 da enmigrantoj ĉiujare iel malgrandigos la mizerecon de la mondo, kaj ili faru tion ĉi sendepende de la propraj senlaboruloj kaj malriĉaj laborantoj – la plej endanĝerigitaj membroj de la socio, kaj ke ili faru tiel ankaŭ senkonsidere de la influo je la naturaj riĉaĵoj de Usono. Kelkaj aliaj proponas eĉ duobligi la nombron ĝis 2 000 000 jare, kio superas efektivajn eblecojn de la socia strukturo de Usono, tamen plue malpermesas rimarki diferencon.

Eble tiuj pli energiaj kaj pli talentaj ol la cetero de iliaj samlandanoj, restinte en siaj naskiĝlandoj, anstataŭ elmigri, estus impulso por ŝanĝoj cele plibonigi la sorton de ĉiuj homoj en tiuj malriĉaj landoj? Sed bedaŭrinde la sistemo de la civiliza mondo akcepti enmigrantojn simple instigas tiun ĉi tipon de homoj forlasi siajn kunlandanojn. Tiuj, kiuj restas tie malgraŭ ĉio, estas veraj herooj de la humanitara helpo.

Ni imagu krome, ke en la landoj de mizero nur pasintjare aldoniĝis ĉ. 80 000 000 da novnaskitaj civitanoj - la novaj kandidatoj por la mizero. Kaj tiel plu ĉiujare.

2 konkludoj

ELMIGRADO NE POVAS ESTI EFIKA MANIERO SOLVI LA MONDAN PROBLEMON DE SUFERO PRO MIZERO.

LA UNUSOLA MANIERO HELPI AL LA HOMOJ ESTAS ŜAJNE KREI TAŬGAJN KONDIĈOJN EN ILIAJ NASKIĜLANDOJ, KAJ LA MONDO DEVAS HELPI AL ILI NUR TIE – SURLOKE.