×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, "La Metamorfozo" post cent jaroj

Ekzistas aŭtoroj, kiuj fariĝas universalaj. Tiun universalecon oni povas observi laŭ diversaj kriterioj. Unu el la plej interesaj kriterioj estas, kiam ili estigas novajn vortojn. Tiel formiĝis la internaciaj vortoj ´danteska´, ´kiĥoteska´, ´hamleta´, ´raskolnikova´- danke al senmortaj verkoj de Dante, Cervantes, Shakespeare kaj Dostojevskji. Unu plia tipa ekzemplo estas la epitetoj ´kafka´, aŭ ´kafkeca´, kiuj esprimas ian senton de absurdeco, strangeco, bizareco. Ĝi estas atesto pri la signifo de la verkaro de la granda Franz Kafka, tutmonde rekonata kiel genia kreinto de neforgeseblaj imagoj por ĉiuj popoloj, ĉie.

En ĉi tiu jaro 2015 oni celebras la centjariĝon de unu el liaj ĉefverkoj, eble la plej konata kaj certe tiu, kiu plej ofte kontribuis al la firmiĝo de la menciita epiteto: ´La Metamorfozo´. Tiun nelongan rakonton Kafka verkis dum 20 tagoj, en la komenco de la 20-a jarcento; la unua eldono aperis en 1915. Ĝis nun tiu verko legiĝas kun frapa sento pri moderneco. Temas pri fantasta historio pri viro, kiu vivadas premegita de troa respondeco kaj unu tagon transformiĝas en ... monstran, grandan insekton. Sekvas surprizaj situacioj en rilato kun la familianoj kaj aliaj personoj. Oni finas la legadon kun kapturniĝo. Kion pensi? Franz Kafka naskiĝis en Ĉeĥujo, en la jaro1883 kaj mortis nur 41-jara. Li diplomiĝis kiel advokato. Liaj rilatoj kun la patro estis konfliktaj - pri tio li verkis konatan tekston ´Letero al la patro´. Li estis judo kaj verkis en la germana lingvo. Lia sentema, tute aparta maniero rigardi la mondon faris, ke li produktu tute originalan literaturon, en kiu la ´ne-senco´ estas forta trajto. En la verko ´La Proceso´, anonima homo estas akuzata, kaj oni neniam ekscias la motivon de la akuzo. En lia lasta verko ´La Kastelo´, homo estas alvokita al kastelo por laboro, sed neniam sukcesas enveni en la konstruaĵon. La ekstravagancaj situacioj en ´La Metamorfozo´ estas priskribitaj laŭ tre realisma maniero. Pro tia kontrasta stilo, la verko estigas diversajn interpretojn. Ne estas eble legi ĝin sen ekscitiĝo. Oni tuj pensas pri la krueleco de sociaj reguloj, pri la malforteco de familiaj rilatoj, pri manko de memestimo kaj memrespekto. Fine, ke la homo estas foje turmentanto de si mem. Jen unu el ĝiaj alvokoj al serioza medito. ´La Metamorfozo´ estis tradukita al Esperanto trifoje. La unuan tradukon plenumis Mauro Nervi, en 1996; la duan, Vilhelmo Lutermano, tuj poste; la trian Reinhard Haupenthal, en la jaro 2000. Laŭ la respektinda opinio de la sveda beletristo Sten Johansson, la unua versio estas la plej bona. Eble valoras la penon legi ĉiujn versiojn kaj formi propran opinion. En ĉi tiu jaro 2015 (kaj ankaŭ poste!) ni nepre devas legi (aŭ relegi) ´La Metamorfozo´. Plezura devo!