×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La menso pli longe restas forta

Rilate al kognaj kapabloj la generacio 50 plus estas pli forta ol la samaĝuloj antaŭ malmultaj jaroj. Sed rilate al korpa forteco ili sentas sin malpli kapablaj.

Ĉu la homaro pli kaj pli saĝiĝas aŭ ĉu ĝi malsaĝiĝas antaŭ siaj elektronikaj sorĉaj kestoj? Ĉiukaze ĝi pli kaj pli aĝiĝas - ĉiu dua homo kiu hodiaŭ naskiĝas en riĉa lando, povas kalkuli pri bonaj 100 jaroj -, kaj la homoj ankaŭ pli longe restas korpe kapablaj. Se finfine laŭ la aĝo la kapablo perdiĝas, tiam tio okazas paralele ĉe korpo kaj menso. Tio almenaŭ estas ĝenerala opinio, kaj tio montriĝas ankaŭ ĉe multaj individuoj. Ĉu tiel statas ankaŭ ĉe kompletaj populacioj, tio estas mirinde nekonata, apenaŭ ekzistas studaĵoj pri tio. Sciencistino de instituto pri demografio nun en Vieno prezentis eĉ du studaĵojn. Ŝi testis la bonfarton de 50- ĝis 90-jaruloj en Anglio kaj Germanio kaj enketis dufoje, nome en la jaroj 2006 kaj 2012, la aĝogrupoj estis la samaj, la individuoj ne.

Oni enketis la korpan kapablon, la enketitoj mem taksis sin. Aliflanke oni testis la viglecon de la menso, sur komputilo la testpersonoj devis atribui simbolojn kaj nombrojn, temis pri la rapideco de la reago. Tio alportis la unuan surprizon: En la jaro 2012 homoj je certa aĝo X reagis tiel rapide kiel en la jaro 2006 estis reagintaj homoj kiuj estis malpli aĝaj je kvar ĝis ok jaroj.

Oni konjektas malantaŭ tio la "Flynn-efikon": Ekde la 1930-aj jaroj en la industriaj nacioj supreniris la inteligentec-kvociento en ĉiu jardeko je 3 procentaj ŝtupoj, oni nomis la fenomenon laŭ ĝia eltrovinto kaj eksplikis ĝin per kleriĝo, nutriĝo kaj amaskomunikiloj. Nun oni vidas ankaŭ la avancantan inform- kaj komunikteknikon kiel akcelilon: Kiu volas ellegi datumojn el aparato, tiu devas memorteni pasvorton kaj la manipulado de la elektronika ilo postulas ankaŭ koncentriĝon.

La sciencistino konkludas la jenon: "La vivo kogne fariĝis pli postulema, ekde kiam ankaŭ altaĝuloj uzas tiujn teknologiojn kaj homoj pli longe plenumas intelekte ambiciajn laborojn". Sed tio ankoraŭ ne estas la fino: "Samtempe ni vidas malkreskon de korpa aktiveco kaj kreskantan graskorpecon". Tio alportas la duan surprizon de la studaĵoj: Sian korpan bonfarton la testpersonoj el la jaro 2012 taksis malpli bona ol la samaĝuloj de la jaro 2006, kaj tio estis kvankam ankaŭ de la jaro 2006 ĝis 2012 la vivolongeco estis kreskinta, do ke la sano devus objektive estis pli bona. Alie ol ĉe la kognaj kapabloj ĉe kiu averaĝe ĉiuj estis pli kapablaj ol la kompareblaj homoj ses jarojn antaŭe, la bildo pri la mempercepto de la korpa bonfarto estas kompleksa: Precipe la "junaj" maljunuloj, do tiuj inter 50 kaj 64 jaroj, kaj inter ili la viroj, kaj inter ili tiuj kun malalta kleriĝo, ne sentas sin tiom korpe kapablaj kiel la kompareblaj homoj de antaŭa epoko. Sed post la atingo de pli alta aĝo tiu diferenco malaperas.