×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La inundo de GIF-animacioj

La inundo de GIF-animacioj

La dosierformato GIF (grafika interŝanĝa formato) baldaŭ atingos aĝon de 30 jaroj kaj nuntempe retrovas grandan intereson kiel reta kuriozaĵo. Ĉe Fejsbuko eblas komuniki per ĝi, la GIF-o fariĝas nova cifereca esprimformo.

La programisto Steve Wilhite estas la aŭtoro de tiu formato kiun li kreis en la jaro 1987. Per tiu nova formato ebliĝis prezenti kolorajn kaj multe pli grandajn bildojn ol per la antaŭa formato RLE. Kiam meze de la 1990-aj jaroj ekuziĝis la interreto la formato estis uzata por krei animaciojn kun senfina reludo.

La animaciita GIF-o ja baldaŭ estis anstataŭigita de la pli konvena JPEG, sed ĝi ne plu malaperis. Male, de kelkaj jaroj danke al sociaj retoj ĝi rapidege disvastiĝas. Nun de kelka tempo ĝi estas konsiderata kiel nova cifereca lingvo apuda la skriba formo kaj la etaj buntaj signoj kun la nomo emoĵi. Sur retpaĝaroj kiel Giphy.com eblas elekti el grandega stoko da gif-oj motivbildarojn por certaj sentoj kiel "enua" aŭ "malsata" kaj el temaroj kiel sporto, muziko, filmo kaj tiam eblas sendi ilin al amikoj kaj kundividi ilin en sociaj retoj. Per gif-oj oni esprimas unuavice animstatojn aŭ oni redesegnas travivaĵojn. Unu el la plej popularaj gif-filmetoj estas ekzemple dancanta viro en nigra vestaĵo al kiu estas surmetita la kapo de Vladimiro Putin aŭ alia estas filmeto en kiu knabineto nekredeble ĉarme malsukcesas turni hula-hupan ringegon.

Kiu do sentas sin plene sencelema kaj kiu volas informi pri tio sian ciferecan socian medion, tiu sendas hodiaŭ sur sia Fejsbuka paĝo la motivbildon kun la hulahupanta knabineto kaj nur notas: "Hodiaŭ mi ankaŭ fartas tiel". Kiu sentas sin nerve streĉita, tiu sendas scenon el muzikfilmeto en kiu iu spektaklece rulas la okulojn; kiu ĝojas, tiu sendas la manfrapantan neĝulinon el Disney-filmo.

Malantaŭ la gajaj bildetoj de katoj, ursoj, infanoj aŭ mallongaj eltranĉaĵoj de filmoj, kiujn oni povas mem fari el propraj filmetoj aŭ fotoj, kaŝiĝas ankaŭ profitodona negocafero. La entrepreno Giphy.com enspezis per sia gif-arkivo laŭ propraj indikoj jam 23 milionojn da dolaroj. Multaj ciferecaj komunikiloj kaj precipe amuzigaj kaj ŝercaj paĝaroj intertempe prezentas rakontojn helpe de gif-oj. La Fejsbuka grupo "gif porn" havas 45.000 adeptojn. Kaj ankaŭ entreprenoj kiel Disney ekkonis la efikon de la bildoj kaj uzas ilin por prezenti sin per gif-oj.

La inundo de la gif-filmetoj renkontas kritikon: Ĉu la junularo hodiaŭ povas esprimi sin nur per tiaj bildetoj? Bildoj certe estas lingvo per kiu eblas pli rekte kaj pli facile esprimi animstatojn ol per skribitaj vortoj. Kaj se temas pri internacia lingvo: per bildoj eblas eviti la uzon de la angla almenaŭ parte por siaj sociaj kontaktoj. Kiu uzas tiucele Esperanton, tiu troviĝas en favora pozicio.

La inundo de GIF-animacioj

La dosierformato GIF (grafika interŝanĝa formato) baldaŭ atingos aĝon de 30 jaroj kaj nuntempe retrovas grandan intereson kiel reta kuriozaĵo. Ĉe Fejsbuko eblas komuniki per ĝi, la GIF-o fariĝas nova cifereca esprimformo.

La programisto Steve Wilhite estas la aŭtoro de tiu formato kiun li kreis en la jaro 1987. Per tiu nova formato ebliĝis prezenti kolorajn kaj multe pli grandajn bildojn ol per la antaŭa formato RLE. Kiam meze de la 1990-aj jaroj ekuziĝis la interreto la formato estis uzata por krei animaciojn kun senfina reludo.

La animaciita GIF-o ja baldaŭ estis anstataŭigita de la pli konvena JPEG, sed ĝi ne plu malaperis. Male, de kelkaj jaroj danke al sociaj retoj ĝi rapidege disvastiĝas. Nun de kelka tempo ĝi estas konsiderata kiel nova cifereca lingvo apuda la skriba formo kaj la etaj buntaj signoj kun la nomo emoĵi. Sur retpaĝaroj kiel Giphy.com eblas elekti el grandega stoko da gif-oj motivbildarojn por certaj sentoj kiel "enua" aŭ "malsata" kaj el temaroj kiel sporto, muziko, filmo kaj tiam eblas sendi ilin al amikoj kaj kundividi ilin en sociaj retoj. Per gif-oj oni esprimas unuavice animstatojn aŭ oni redesegnas travivaĵojn. Unu el la plej popularaj gif-filmetoj estas ekzemple dancanta viro en nigra vestaĵo al kiu estas surmetita la kapo de Vladimiro Putin aŭ alia estas filmeto en kiu knabineto nekredeble ĉarme malsukcesas turni hula-hupan ringegon.

Kiu do sentas sin plene sencelema kaj kiu volas informi pri tio sian ciferecan socian medion, tiu sendas hodiaŭ sur sia Fejsbuka paĝo la motivbildon kun la hulahupanta knabineto kaj nur notas: "Hodiaŭ mi ankaŭ fartas tiel". So whoever feels totally pointless and who wants to tell their digital social media about this is posting on his Facebook page today the motivational picture with the hula hoop girl and just noting, "I'm fine today." Kiu sentas sin nerve streĉita, tiu sendas scenon el muzikfilmeto en kiu iu spektaklece rulas la okulojn; kiu ĝojas, tiu sendas la manfrapantan neĝulinon el Disney-filmo. Whoever feels nervous, sends a scene from a music video in which someone rolls his eyes spectacularly; who's happy, he sends the handcuffed snowman out of a Disney movie.