×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La insulo kie homoj forgesas morti

En la usona The New York Times oni publikigis iam artikolon sub la surpriza titolo: „La insulo kie homoj forgesas morti”.

La artikolo priskribis la historion de veterano de la Dua Mondmilito, devenanta de Greklando, Stamatis Moraitis, kiu post la fino de la milito forveturis al Usono.

Li akceptis tie la usonan vivstilon, li havis tri infanojn, la domon sur Floryda kaj du aŭtomobilojn, sed en 1976 li eksciis, ke li havas la pulmokanceron. La diagnozon konfirmis naŭ kuracistoj, kiuj donis al li naŭ vivmonatojn. Stamatis estis tiam 62-jara.

Li decidis tiam, ke li revenos sur la insulon, kie li naskiĝis, t.e. sur Ikarion, kiu situis sur la Egea Maro, por tie forpasi inter siaj antaŭuloj sur priombrita tombejo apud la maro.

Li ekloĝis en la blankigita kabano inter vinberejo sur monteto de la nordorienta marbordo de la insulo Ikario kaj atendis la morton.

Komence – sub la flegado de siaj patrino kaj edzino – li pasigadis la tutajn tagojn en la lito. Tamen baldaŭ li remalkovris la kredon de sia infanaĝo – ĉar lia avo estis ortodoksa pastro – kaj ĉiun dimanĉan matenon li vagadis al kapeleto, kiu situis sur la pinto de la monteto.

Kiam liaj amikoj eksciis pri lia reveno, ili komencis viziti lin ĉiun posttagmezon. Ili interparoladis dum horoj, senŝanĝe eltrinkante unu aŭ du botelojn da loka vino. „Mi mortos feliĉa” - pensadis Stamatis.

Tamen dum laŭvicaj kelkaj monatoj okazis io stranga. Stamatis eksentis, ke revenas al li fortoj. Iun tagon li sentis sin tiom bone, ke li eĉ plantis iom da legomoj en la ĝardeno. Li ne planis rikolti ilin mem – feliĉigadis lin nur la estado en la suno kaj enspirado de la ĉemara aero, kaj ankaŭ tio, ke lian edzinon ĝojigos la legomoj, kiam li ne plu estos apud ŝi.

Pasis jarduono. Stamatis Moraitis daŭre vivis kaj estis ĉiam pli for de sia agonio. Li pligrandigis sian ĝardeneton, sentante, ke revenas al li la vivofortoj kaj komencis purigi sian vinberejon. Li ĉiam pli bone adaptis sin al la vivritmo sur la malgranda insulo. Li ellitiĝadis, kiam li tion volis fari kaj fruposttagmeze li iradis al la vinberejo, post kio li bone tagmanĝis kaj venadis por siesto. Vespere li iradis al proksima taverno, kie li ludis domenon ĝis la malfrua nokto.

Pasis jaroj. La sano de Stamatis daŭre pliboniĝadis. Al la domo de siaj gepatroj li alkonstruis kelkajn ĉambrojn. Lia vinberejo alportis ĉiujare 1500 litrojn da vino. En la 2012-a jaro, 35 jarojn pli poste, li estis 97-jara laŭ oficialaj dokumentoj (liaopinie eĉ 102-jara) kaj li jam ne estis malsana je la kancero. Li neniam profitis kemiterapion kaj prenis neniujn medikamentojn. Li nur forveturis al Ikario...