×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La grafika gesto de Ludoviko Zamenhof

La grafika gesto de Ludoviko Zamenhof

Grafologia analizo de du leteroj

Grafologio estas konsiderita "pseŭdoscienco", t.e. "instruaro aŭ praktikado sen sciencaj bazoj aŭ sen scienca rigoro". Oni faras la grafologian studon sur la formo de la literoj, kaj ne sur la teksto.

Tiu formo, ankaŭ konsiderante la ligojn inter la literoj, ilian rilatan grandecon en lineo, ktp., donas informojn pri la psikologiaj trajtoj de la skribanto.

La bazoj de grafologio ne estas tute neraciaj, kiel tiuj de astrologio, sed mankas sciencaj pruvoj por apogi ĝiajn konkludojn. Malgraŭ tio, multaj entreprenoj kaj firmaoj uzas ĝin por elekti dungontojn.

Specife rilate al la skribo de Zamenhof oni povus iom ŝerce diri: "Tre ofte estas vere malfacile kompreni lian skribmanieron kaj tio pruvas, ke li estis kuracisto: medicinaj receptoj ja ĉiam aspektas nekompreneblaj! ". Sed pli serioze, jen grafika analizo fare de Alga Vanna Guernieri, konata itala grafoanalisto, de du leteroj de Zamenhof, kiujn mi transkribis per klaraj literoj kaj enmetis ĉi suben. Ŝi estas sekvanto de la grafologia metodo, prilaborita de Girolamo Moretti (1879-1963), skolfondinto en Italujo de originala tekniko de esploro de personeco, kiu, per atenta analizo de la grafika gesto, sukcesas spuri la plej kaŝitajn kialojn, kun iliaj plej profundaj signifoj, kiuj kaŭzas la geston mem.

La analizo de tiu ĉi unua letero, el la jaro 1906, indikas, ke Zamenhof estas persono eksterordinare sentema, akceptema kaj pro tio ankaŭ facile reagokapabla al instigoj. Esence lia inteligenteco estas sagaca, emocie movita de profunda sento kaj granda amo por la homaj estaĵoj (la proksimaj kaj la tuta homaro). Li havas rimarkindajn memoron kaj kapablon asimili kaj lerni.

Tamen tio ĉio postulas grandan investon de energioj, des pli, ke li nepre ne kontentiĝas pri la unuaj kontentigaj rezultoj. Persisto, forta volo kaj laboremo permesas al Zamenhof elteni la streĉadon necesan por atingi la plej ambiciajn celojn.

En tiu ĉi dua letero, el la jaro 1913, oni rimarkas signifajn ŝanĝojn, tre verŝajne ankaŭ pro la granda streĉiteco de la cirkonstancoj.

La 9-a Universala Kongreso okazis inter la 24-a kaj la 31-a de aŭgusto 1913 en Berno (Svislando). Zamenhof skribas el sia germana feriejo en Bad Neuenahr apud Bonno, kie li loĝis en Villa Ernas. Tie li eksciis pri la akcidenta morto de Carlo Bourlet je la 12-a de aŭgusto. Tio devigis lin interrompi la feriojn kaj veturi al la entombigo en Parizo, kie li faris la funebran "Paroladon super la Tombo". Poste li revenis al Bad Neuenahr, kie li skribis la supran leteron, kaj de tie al Berno.

Evidente skribita ankoraŭ sub la ŝoko pri la perdo de unu el La grafika plej fidelaj helpantoj, ĝi estas unu el la multaj rutinaj dankleteroj, kiujn Zamenhof devis daŭre skribi en granda hasto kaj sub ega tempa premo.

La homa sano povas suferi pro la mensa streĉado necesa por persiste alfronti tiajn situaciojn. Certe ĉe Zamenhof la trankvileco ne loĝas, kvankam, ĉion konsiderinte, li evidentiĝas kiel metodike ordema kaj organizita.

Oni scias, ke li estis pasia fumanto kaj ke plurfoje provis ĉesigi fumadon, sed sensukcese; tiu malbona kutimo tre verŝajne malutilis al lia sano kaj mallongigis lian vivon. Jam de ĉirkaŭ la jaro 1900 li suferis de malforteco de la koro kaj manko de pulso en la piedoj.

La skriba gesto en tiu ĉi dua letero klare montras simptomojn de fizika sufero kaŭzita de la kora malsano, kiu la 14-an de aprilo 1917 mortigis nian majstron.