×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La fenomeno Helene Fischer

Iom post iom dum la pasintaj jaroj en Germanio pli kaj pli populariĝis juna, blonda, svelta kantistino de populara muziko. Kompare kun ŝiaj koleginoj de la popularmuzika fako ŝi estas pli multflanka, ĉar ŝi ne nur kantas sed ankaŭ dancas kaj aktoras: Ŝia nomo estas Helene Fischer.

Ŝi naskiĝis kiel filino de ruslandaj germanoj en la jaro 1984 en Krasnojarsko en Rusio. Kiam ŝi estis kvarjara ŝiaj gepatroj transloĝiĝis kun ŝi al Germanio, nome al ĝia sudokcidenta parto, al Rejnlando-Palatinato, kie ŝi frekventis la lernejon. Baldaŭ montriĝis ŝia talento por muziko, kantado kaj dancado, kaj ŝi partoprenis tial jam en tiuspecaj lernejaj agadoj.

Pro tiu talento ŝi frekventis ankaŭ specialan lernejon pri muzikaloj. Ŝi jam dum tiu tempo ricevis unuajn engaĝiĝojn. Kiel dudek-jarulino ŝi aperis unuafoje en signifa loko en televido kaj de tiam ŝi paŝon post paŝo suprengrimpis la ŝtupetaron de sukceso en la populara muziko en Germanio, Aŭstrio kaj Svislando.

Ŝi publikigis kelkajn muzikalbumojn kaj atingis unuajn rangojn en la koncernaj listoj de tiuj landoj. Tiu muziko kvankam popularstila havas iom pli altan kvaliton ol kutime kaj tial tiu muziko estas ankaŭ aŭdinda por homoj kiuj ne tiom ŝatas la popularan muzikon kiu en germana lingvo nomiĝas "Schlager" (ŝlagro). Kaj kune kun ŝia dancado kaj prezentado duhora spektaklo en la televido fariĝas ne nur eltenebla, sed vera ĝuo por oreloj kaj okuloj. Ŝia erotiko estas iom bebeca, ŝia dancado kiu montras ŝiajn korpajn formojn en tre bela maniero elvokas varmajn sentojn, sed ne ekscitiĝon. Ŝi estas tre konscia, disciplina virino, nun 30-jara, kiu lerte kunligas la seksan allogon kun la memkonscia ĉarmo de emancipita virino.

Verdire tiuj ecoj en si mem ne estas io eksterordinara, oni povus kredi ke devus esti multaj tiaj junaj virinoj kiuj kapablas simile bone prezenti sin kaj sian arton. Sed tio ja estas la mirindaĵo: Evidente la kombino de ĉiuj tiuj elementoj en unu persono, nome en unu virino, estas io tre malofta kaj tial Helene Fischer estas hodiaŭ senkonkurenca. Ŝi nun estas tiel populara ke grandaj firmaoj kiel Volkswagen utiligas ŝian popularecon por reklamo por aŭtomobiloj.

Estas antaŭvideble ke post kelkaj jaroj ŝi devos doni la torĉon al alia juna virino kaj tiam ŝi havos okazon por fondi familion. Fariĝi patrino kun 35 jaroj hodiaŭ ja estas normalaĵo por sukcesaj virinoj kaj ĝis tiam Helene Fischer perlaboros ankoraŭ sufiĉe da mono por povi dediĉi sin al familiaj taskoj. Oni nur povas deziri al ŝi ke ŝi en tio estos simile sukcesa kiel en ŝia profesio de kantistino.

Iom post iom dum la pasintaj jaroj en Germanio pli kaj pli populariĝis juna, blonda, svelta kantistino de populara muziko. Kompare kun ŝiaj koleginoj de la popularmuzika fako ŝi estas pli multflanka, ĉar ŝi ne nur kantas sed ankaŭ dancas kaj aktoras: Ŝia nomo estas Helene Fischer.

Ŝi naskiĝis kiel filino de ruslandaj germanoj en la jaro 1984 en Krasnojarsko en Rusio. Kiam ŝi estis kvarjara ŝiaj gepatroj transloĝiĝis kun ŝi al Germanio, nome al ĝia sudokcidenta parto, al Rejnlando-Palatinato, kie ŝi frekventis la lernejon. Baldaŭ montriĝis ŝia talento por muziko, kantado kaj dancado, kaj ŝi partoprenis tial jam en tiuspecaj lernejaj agadoj.

Pro tiu talento ŝi frekventis ankaŭ specialan lernejon pri muzikaloj. Ŝi jam dum tiu tempo ricevis unuajn engaĝiĝojn. Kiel dudek-jarulino ŝi aperis unuafoje en signifa loko en televido kaj de tiam ŝi paŝon post paŝo suprengrimpis la ŝtupetaron de sukceso en la populara muziko en Germanio, Aŭstrio kaj Svislando.

Ŝi publikigis kelkajn muzikalbumojn kaj atingis unuajn rangojn en la koncernaj listoj de tiuj landoj. Tiu muziko kvankam popularstila havas iom pli altan kvaliton ol kutime kaj tial tiu muziko estas ankaŭ aŭdinda por homoj kiuj ne tiom ŝatas la popularan muzikon kiu en germana lingvo nomiĝas "Schlager" (ŝlagro).

Kaj kune kun ŝia dancado kaj prezentado duhora spektaklo en la televido fariĝas ne nur eltenebla, sed vera ĝuo por oreloj kaj okuloj. Ŝia erotiko estas iom bebeca, ŝia dancado kiu montras ŝiajn korpajn formojn en tre bela maniero elvokas varmajn sentojn, sed ne ekscitiĝon. Ŝi estas tre konscia, disciplina virino, nun 30-jara, kiu lerte kunligas la seksan allogon kun la memkonscia ĉarmo de emancipita virino.