×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La estonteco de lingvoj en la mondo

La angla kiel gepatra lingvo forte malkreskos, la araba kreskos, nur kelkaj lingvoj regos en la mondo, plej multaj lingvoj elmortos.

La lingvo estas "vortaro de paliĝintaj metaforoj", diris Jean Paul. Kiam ni estas farintaj ion, ni esprimas la pasintecon per ido de la prahindeŭropa "kap", kio signifis "kapti". Abstraktaj nocioj kaj gramatikaj elementoj ekestis el vortoj por konkretaĵoj, el vortoj kiel kapo aŭ ventro ekzemple fariĝis lokindikoj kiel "antaŭ" aŭ "mezo". Sed ne nur la signifo de vortoj pli ĝeneraliĝis , sed ankaŭ la formo, vortoj pli mallongiĝis, kunmetiĝis. Gramatiko estas disfalo, aŭ kiel diras la israela lingvisto Guy Deutscher, "ĝi estas senkompata maŝino por blankigo kaj kunpremado". Kaj tiel la afero daŭras ĝis la hodiaŭa tago kiun la francoj nomas "aujourd'hui": "je la tago de ĉi tiu tago". La vorto hui el la latina hodie iam ne estis sufiĉe esprimkapabla. Do estas daŭra disfalo kaj konstruado de io nova.

Multaj fenomenoj kiuj estas prognozataj por la venontaj jardekoj kaj kiuj estas interpretataj kiel disfalo, tio estas parto de pramalnova ciklo. Sed lingvistoj tamen vidas tendencon je longa vido: Strukturoj de vortoj plisimpliĝas, finaĵoj malaperas, la kazo esprimiĝas per pluraj vortoj. Tiun evoluon oni observas de jarcentoj kaj kiel ĉefan kaŭzon oni konjektas la kontakton kun fremduloj, ĝi igas la lingvojn pli simplaj. La angla iam havis tri genrojn kaj kvin kazojn, kaj la fakto ke ili perdiĝis estas kaŭzita pro la invado de la vikingoj. Pro tio ne la grandaj kulturlingvoj estas la plej komplikaj, sed la ekzotikaj lingvoj.

Tio estas la "kreola principo", - kie estas multe da interŝanĝo kun fremduloj kaj sekve multe da plurlingveco, tie elementoj kiuj pli malfaciligas la komprenon estas eliminataj. Ekzemple en la ĉiutaga parola germana lingvo pro la enmigrintoj ekestas novaj gramatike simpligitaj sublingvoj kiuj havas pli fortan influon al la normlingvo ol en antaŭaj epokoj.

Aliflanke universalaj lingvoj perdas signifon, ĉar tradukmaŝinoj pli kaj pli bone kapablas traduki, eĉ la parolatan lingvon. En la jaro 2050 regos nur kelkaj lingvoj, prognozas la brita lingvisto David Graddol. Post kelkaj jardekoj de rapida ŝanĝiĝo laŭ li regos komplete nova "lingva monda ordo". Kompare kun la jaro 1950 nur la duona nombro da homoj havos la anglan kiel gepatran lingvon, tio estos proksimume la sama nombro kiel ĉe la hispana kaj la araba (kiu pro demografio ricevos tre multajn parolantojn). Kaj eĉ pli da homoj parolos la lingvojn hindi kaj urdu.

Kaj la ĉina, kiu jam nun estas la plej ofta gepatra lingvo de la mondo kaj restos tia? Malgraŭ la kreskanta signifo de Ĉinio la ĉina ne forpuŝos la anglan kiu jam havas tiom da avanco ke tiel komplika lingvo kiel la ĉina povus flankenpuŝi ĝin. Usona lingvisto opinias ke la ĉinoj regos la mondon helpe de la angla.

Kreskos ankaŭ la nombro de pruntvortoj el la angla. Ekzemple en la germana ilia nombro plialtiĝas sed malpli ol oni atendis kaj plej multaj vortoj ricevas germanan gramatikan veston. La germana lingvo mem mondskale restos grava. Aliflanke centoj da malgrandaj lingvoj malaperos je freneza rapideco kiel tio okazis jam al plej multaj lingvoj de indiĝenoj. Laŭ la UNESKO ĉiun duan semajnon elmortas lingvo, tio estas pli granda rapideco ol la elmorto de bestospecioj. Nuntempe vivas proksimume 6000 lingvoj, ĝis 90 procentoj el ili povus perdiĝi dum la venontaj cent jaroj kaj kun ili neretrovebla kultura kaj historia scio. Jam delonge esploristoj vetkuras kun la tempo por dokumenti laŭeble multe, antaŭ ol la lastaj parolantoj de tiuj lingvoj mortos.

En la skriba lingvo la individua esprimmaniero ricevos pli da spaco, dum normoj kaj norma lingvo perdos signifon. Ekestos sociolektoj, kaj dialektoj regajnos signifon. La normlingvo ankaŭ pro tio perdos gravecon ĉar komputilaj programoj ĝis certa grado transprenos ties unuecigan funkcion; ili tradukas en aliajn lingvajn registrojn, en aliajn lingvojn. Tio fariĝos unu el la plej profitodonaj negocokupoj de la estonteco.