×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, La ekologia erao jam komenciĝis

En multaj landoj pro la tervarmiĝo, la nuklea katastrofo de Fukuŝimo, pro regionaj detruoj de la medio aŭ simple pro profitigaj perspektivoj, registaroj provas superi la fosilian-nuklean eraon. Multaj landoj en tio estas same sukcesaj kiel Germanio. Kaj kelkaj el ili estas eĉ signife pli sukcesaj.

Ekzemple en la ĉina urbo Dezhou jam funkcias same multaj suntermaj centraloj kiel en la tuta EU. En Vjetnamio 146.000 biogasaj instalaĵoj kreis novan daŭrigeblan agrikulturon. Kaj la usona subŝtato Novjorko nuntempe entreprenas ĉion por ricevi ĝis la jaro 2025 la duonon de sia energio el renovigeblaj kaj malcentraj fontoj.

Montriĝas kvin rimarkindaj tendencoj: Tendenco unu: 854 gigaŭatoj da renovigebla energio Inter la jaroj 2000 kaj 2013 en la tuta mondo ekfunkciis ekologiaj elektraj centraloj je amplekso de 854 gigaŭatoj. Tio korespondas al la produktivo de 854 mezgrandaj nukleaj centraloj. La kapacito de ĉiuj tradiciaj centraloj (surbaze de karbo, oleo, gaso) kiuj dum la sama periodo ekfunkciis, estis duoble pli granda. Sed la renovigeblaj energioj gajnas pli kaj pli da tereno.

Tendenco 2: Pli da ekologiaj elektraj centraloj ol fosiliaj Ĉe la novkonstruo la renovigeblaj energioj en la jaro 2013 jam superis la tradiciajn centralojn. La produktivo de la ekologiaj elektraj centraloj kiuj estis konektitaj al la reto estis pli granda ol la produktivo de ĉiuj centraloj surbaze de karbo, gaso kaj nuklea materialo, kiuj dum la sama jaro ekfunkciis.

Tendenco 3: Forta kresko de sunenergiaj instalaĵoj Inter la jaroj 2004 kaj 2014 la tutmonde instalita produktivo de sunenergiaj instalaĵoj preskaŭ kvindekobliĝis - de 3,7 al pli ol 180 gigaŭatoj. La duono de la kresko povis okazi danke al forta falo de la prezoj por sunĉelaj moduloj. Kaj tiu granda kresko verŝajne daŭros. Multaj sciencistoj taksas ke fotovoltaj instalaĵoj post kelkaj jaroj estos la plej favora formo de produktado de elektro.

Tendenco 4: Ventenergio superas nuklean energion La tutmonde instalita produktivo de ventenergio inter la jaroj 2004 kaj 2014 kreskis de 47 al ĉirkaŭ 370 gigaŭatoj kaj tiel okobliĝis. En la unua duonjaro 2015 la produktivo de ĉiuj mondskale instalitaj ventoradoj superis unuafoje la produktivon de ĉiuj komercaj nukleaj centraloj.

Tendenco kvin: Centoj da miliardoj investiĝas ĉiujare Ankaŭ ĉe la investoj la ekologia produktado de elektro intertempe situas signife antaŭ la tradiciaj energiteknologioj. Inter la jaroj 2000 kaj 2012 57 procentoj de la novinvestoj fluis por instalaĵoj por la produktado de elektro en la sektoron pri renovigeblaj energioj, 40 procentoj en fosiliajn centralojn kaj 3 procentoj en nukleajn centralojn. Jam nur en la jaro 2014 en la tuta mondo estis investitaj 270 miliardoj da dolaroj en renovigeblaj energioj.


En multaj landoj pro la tervarmiĝo, la nuklea katastrofo de Fukuŝimo, pro regionaj detruoj de la medio aŭ simple pro profitigaj perspektivoj, registaroj provas superi la fosilian-nuklean eraon. Multaj landoj en tio estas same sukcesaj kiel Germanio. Kaj kelkaj el ili estas eĉ signife pli sukcesaj.

Ekzemple en la ĉina urbo Dezhou jam funkcias same multaj suntermaj centraloj kiel en la tuta EU. En Vjetnamio 146.000 biogasaj instalaĵoj kreis novan daŭrigeblan agrikulturon. Kaj la usona subŝtato Novjorko nuntempe entreprenas ĉion por ricevi ĝis la jaro 2025 la duonon de sia energio el renovigeblaj kaj malcentraj fontoj.

Montriĝas kvin rimarkindaj tendencoj:

Tendenco unu: 854 gigaŭatoj da renovigebla energio

Inter la jaroj 2000 kaj 2013 en la tuta mondo ekfunkciis ekologiaj elektraj centraloj je amplekso de 854 gigaŭatoj. Tio korespondas al la produktivo de 854 mezgrandaj nukleaj centraloj. La kapacito de ĉiuj tradiciaj centraloj (surbaze de karbo, oleo, gaso) kiuj dum la sama periodo ekfunkciis, estis duoble pli granda. Sed la renovigeblaj energioj gajnas pli kaj pli da tereno.

Tendenco 2: Pli da ekologiaj elektraj centraloj ol fosiliaj

Ĉe la novkonstruo la renovigeblaj energioj en la jaro 2013 jam superis la tradiciajn centralojn. La produktivo de la ekologiaj elektraj centraloj kiuj estis konektitaj al la reto estis pli granda ol la produktivo de ĉiuj centraloj surbaze de karbo, gaso kaj nuklea materialo, kiuj dum la sama jaro ekfunkciis.

Tendenco 3: Forta kresko de sunenergiaj instalaĵoj

Inter la jaroj 2004 kaj 2014 la tutmonde instalita produktivo de sunenergiaj instalaĵoj preskaŭ kvindekobliĝis - de 3,7 al pli ol 180 gigaŭatoj. La duono de la kresko povis okazi danke al forta falo de la prezoj por sunĉelaj moduloj. Kaj tiu granda kresko verŝajne daŭros. Multaj sciencistoj taksas ke fotovoltaj instalaĵoj post kelkaj jaroj estos la plej favora formo de produktado de elektro.

Tendenco 4: Ventenergio superas nuklean energion

La tutmonde instalita produktivo de ventenergio inter la jaroj 2004 kaj 2014 kreskis de 47 al ĉirkaŭ 370 gigaŭatoj kaj tiel okobliĝis. En la unua duonjaro 2015 la produktivo de ĉiuj mondskale instalitaj ventoradoj superis unuafoje la produktivon de ĉiuj komercaj nukleaj centraloj.

Tendenco kvin: Centoj da miliardoj investiĝas ĉiujare

Ankaŭ ĉe la investoj la ekologia produktado de elektro intertempe situas signife antaŭ la tradiciaj energiteknologioj. Inter la jaroj 2000 kaj 2012 57 procentoj de la novinvestoj fluis por instalaĵoj por la produktado de elektro en la sektoron pri renovigeblaj energioj, 40 procentoj en fosiliajn centralojn kaj 3 procentoj en nukleajn centralojn. Jam nur en la jaro 2014 en la tuta mondo estis investitaj 270 miliardoj da dolaroj en renovigeblaj energioj.