×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, La ĉevalo de Sankta Francisko

Favore al pli saniga vivmaniero

Malapero kaj danĝero de malapero de ĉiu ajn vivanta specio min tre ĉagrenas. Nun, post 30 jaroj de loĝado en dezerta regiono, mi denove fariĝis urbano kaj remalkovris homan specion daŭre en danĝero: la tribo de piedirantoj.

Malgraŭ la ĉiutaga kaj neegala batalo kontraŭ la armeo de plejmultaj aŭtomobilistaĉoj, kiuj pli kaj pli konkeras trotuarojn kaj urbajn spacojn, per silenta konsento de la urbaj administrantoj, la tribo de piedirantoj, iele trapele, survivas!

Siatempe en Italujo, mia naskiĝlando, oni duonŝerce nomis ĝin "ĉevalo de Sankta Francisko". Sed ne temis pri kvarpiedulo. Male, pli ol rilati al bestoj ĝi verdire rilatis al homaj dupieduloj. Oni ne scias la veran originon de tiu ĉi dirmaniero sed tre verŝajne ĝi rilatas al la elekto de malriĉeco kaj simpleco, kiun faris Sankta Francisko. Tiu ĉi monaĥo laŭiris ĉiujn vojojn de la centra Italujo kaj eĉ vizitis malproksimajn landojn sed ĉiam piedirante.

Do, elekti la ĉevalon de Sankta Francisko signifas adopti la plej malmultekostan veturilon jam konatan ekde la homa apero: la piedojn.

Piede promeni sendube utilas, kiam temas pri almenaŭ 11000 - 12000 paŝoj tage (depende de la aĝo). Pli malpli ekde 5 ĝis 6 kilometroj de konstanta piedirado por akiri absolutan utilon por nia sano. Oni ankaŭ konsilas taŭgan rapidecon por eltiri utilon el tia sana kutimo: proksimume 4 km. hore, kiuj respondas al irmaniero sufiĉe rapida. Oni ja pruvas, ke malpli rapida marŝo ne estigas utilon dume pli rapida irmaniero postulus energian kontribuon per aldonaj ne tiom konsilindaj karbonhidratoj.

Piediri je taŭga rapideco daŭre "devigas" nian organismon ĉerpi el la rezervoj de graso kaŭzante samtempe sanigan maldikiĝon. Kompreneble, kiam oni intencas komenci konstantan marŝadon konsilinde estas konsulti kuraciston por ekscii ĉu ekzistas kontraŭindikoj.

Ideala piedirado okazas en trankvila kaj silenta kampara kaj arbara medio aŭ almenaŭ en belaj kaj vastaj urbaj parkoj kun la parfumo de plantoj kaj floroj. Tamen plejofte la sola ebleco estas promeni trotuare laŭlonge trafikitaj, bruigaj kaj malbonodoraj ŝoseoj.

En tia situacio, ĉu indas piediri? Unue, tre ofte ni urbanoj, enkaptitaj en aŭtomobilsklaviga medio, havas neniun alian elekton por movi niajn piedojn. Due, je ĉiu aĝo oni tamen povas ĝui piedirante en la urbo, dum tiom da aferoj okazas ĉirkaŭe.

Antaŭ la piedoj troviĝas la ebleco iom forgesi pri si mem, iomete vojerari kaj orientiĝi per provoj kaj eraroj. Aŭdace provi malkovron de novaj trairoj kaj itineroj. Ofte aperas verŝajnaj pli mallongaj vojoj sed trompaj kaj baritaj aŭ kortoj, el kiuj oni fermis trairon al la apuda vojo. Tial oni devas reveni sur siajn spurojn.

Dumtempe la pensoj libere fluadas kaj la sensoj vigliĝas pro la senĉesaj vidoj, odoroj kaj homaj renkontiĝoj. Ĝuste ĉirilate "la malgranda princo" diras: "Kiu nur sekvas kutiman ĉefvojon, malmulton atingos. " Do, ni forlasu la mult-ĉeval-povan aŭtomobilon por nature rajdi sur nia propra senpaga ĉevalo laŭ la ekzemplo de Sankta Francisko. Je nia sano, samideano!


Favore al pli saniga vivmaniero

Malapero kaj danĝero de malapero de ĉiu ajn vivanta specio min tre ĉagrenas. Nun, post 30 jaroj de loĝado en dezerta regiono, mi denove fariĝis urbano kaj remalkovris homan specion daŭre en danĝero: la tribo de piedirantoj.

Malgraŭ la ĉiutaga kaj neegala batalo kontraŭ la armeo de plejmultaj aŭtomobilistaĉoj, kiuj pli kaj pli konkeras trotuarojn kaj urbajn spacojn, per silenta konsento de la urbaj administrantoj, la tribo de piedirantoj, iele trapele, survivas!

Siatempe en Italujo, mia naskiĝlando, oni duonŝerce nomis ĝin "ĉevalo de Sankta Francisko". Sed ne temis pri kvarpiedulo. Male, pli ol rilati al bestoj ĝi verdire rilatis al homaj dupieduloj. Oni ne scias la veran originon de tiu ĉi dirmaniero sed tre verŝajne ĝi rilatas al la elekto de malriĉeco kaj simpleco, kiun faris Sankta Francisko. Tiu ĉi monaĥo laŭiris ĉiujn vojojn de la centra Italujo kaj eĉ vizitis malproksimajn landojn sed ĉiam piedirante.

Do, elekti la ĉevalon de Sankta Francisko signifas adopti la plej malmultekostan veturilon jam konatan ekde la homa apero: la piedojn.

Piede promeni sendube utilas, kiam temas pri almenaŭ 11000 - 12000 paŝoj tage (depende de la aĝo). Pli malpli ekde 5 ĝis 6 kilometroj de konstanta piedirado por akiri absolutan utilon por nia sano. Oni ankaŭ konsilas taŭgan rapidecon por eltiri utilon el tia sana kutimo: proksimume 4 km. hore, kiuj respondas al irmaniero sufiĉe rapida. Oni ja pruvas, ke malpli rapida marŝo ne estigas utilon dume pli rapida irmaniero postulus energian kontribuon per aldonaj ne tiom konsilindaj karbonhidratoj.

Piediri je taŭga rapideco daŭre "devigas" nian organismon ĉerpi el la rezervoj de graso kaŭzante samtempe sanigan maldikiĝon. Kompreneble, kiam oni intencas komenci konstantan marŝadon konsilinde estas konsulti kuraciston por ekscii ĉu ekzistas kontraŭindikoj.

Ideala piedirado okazas en trankvila kaj silenta kampara kaj arbara medio aŭ almenaŭ en belaj kaj vastaj urbaj parkoj kun la parfumo de plantoj kaj floroj. Tamen plejofte la sola ebleco estas promeni trotuare laŭlonge trafikitaj, bruigaj kaj malbonodoraj ŝoseoj.

En tia situacio, ĉu indas piediri? Unue, tre ofte ni urbanoj, enkaptitaj en aŭtomobilsklaviga medio, havas neniun alian elekton por movi niajn piedojn. Due, je ĉiu aĝo oni tamen povas ĝui piedirante en la urbo, dum tiom da aferoj okazas ĉirkaŭe.

Antaŭ la piedoj troviĝas la ebleco iom forgesi pri si mem, iomete vojerari kaj orientiĝi per provoj kaj eraroj. Aŭdace provi malkovron de novaj trairoj kaj itineroj. Ofte aperas verŝajnaj pli mallongaj vojoj sed trompaj kaj baritaj aŭ kortoj, el kiuj oni fermis trairon al la apuda vojo. Tial oni devas reveni sur siajn spurojn.

Dumtempe la pensoj libere fluadas kaj la sensoj vigliĝas pro la senĉesaj vidoj, odoroj kaj homaj renkontiĝoj. Ĝuste ĉirilate "la malgranda princo" diras: "Kiu nur sekvas kutiman ĉefvojon, malmulton atingos. "

Do, ni forlasu la mult-ĉeval-povan aŭtomobilon por nature rajdi sur nia propra senpaga ĉevalo laŭ la ekzemplo de Sankta Francisko.

Je nia sano, samideano!