×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, La bongusta ĉokolado

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo Ĉokolado estas parto de la homa kulturo, en la tuta mondo. Ĝi devenis de antaŭ-Kolumba epoko, kiam popoloj de Centra Ameriko kulturis la belajn flavajn ovoformajn fruktojn. De tie ĝi venis Eŭropon, kie la klimato ne favoras ĝian plantadon. Grandaj produktantoj estas Ameriko kaj Azio, sed svisaj markoj tamen fariĝis meritoplene famaj. Ĉokolado inspiris aŭtorojn de filmoj kaj libroj, fariĝis simbolo de popolaj festoj (ekzemple la alproksimiĝanta Pasko) kaj plezurigas homojn en formo de brikoj, ovoj, pulvoro, kukoj, biskvitoj, likvoroj, kremoj kaj trinkaĵoj. Ĉar la ekstraktaĵo de kakao (Theobroma cacao) estas tre amara, tial oni preparas ĝin mikse kun lakto kaj sukero. Malofte oni trovas homon, kiu ne ŝatas ĉokoladon. Kontraŭe, ofte oni renkontas homojn, kiuj sin konsideras ‘ĉokoladomaniuloj'. Kaj tiuj homoj kunportas kun si kulposenton, ĉar de longa tempo kuracistoj rekomendas, ke oni ne tro ofte kaj ne tro multe englutu ĉokoladon, ĉar ĝi estas grasa kaj sukereca. Sed medicinaj sciencoj estas ĉiam surprizaj: antaŭ nelonge, esploro en la Universitato de Kalifornio, en Usono, montris, ke regula manĝado de tiu bongustaĵo povas helpi malgrasiĝon!

Oni akompanis pli ol 1000 pacientojn, kiuj aĝis de 20- ĝis 85-jaraj, kiuj ne suferis de diabeto, nek de koraj aŭ angiaj malsanoj, koncerne dieton kaj korpan mason. Publikigis la rezulton la prestiĝa revuo ‘Archives of Internal Medicine', kun la konkludo, ke kvankam ĉokolado estas kalorieca manĝaĵo, tamen ĝi enhavas substancojn, kiuj favoras malpeziĝon, anstataŭ akumuladon de graso. Tial eble ĝi povas helpi malpliigon de la korpa maso.

La esploro montris, ke ĉokolado plibonigas sangopremon, korpan reagon al insulino (nome hormono, kiu ensorbigas glikozon) kaj kolesterolon. Ĝi enhavas abundon da kontraŭoksidaj faktoroj – speco de ‘rubaĵo' de la korpa metabolismo. Tiaj efikoj okazas sendepende de aliaj faktoroj, kiel korpekzercoj. Tamen, oni bone atentu: ĉar ĉokolado enhavas kaloriojn, gravas, ke oni ne manĝu ĝin grandakvante, sed modere kaj ofte. Krome, ke oni moderigu la englutadon de aliaj grasaĵoj kaj sukeraĵoj, por kompensi tion. La esploristoj emfazas, ke bona ĉokolado estas tiu de la tipo ‘duone amara'. Sed antaŭ ol la aŭskultantoj de la Esperanta RetRadio rapidos preni kaj mordi sian ĉokoladan brikon, ni atentigu: multajn esplorojn pri tiu temo oni faris per musoj, kaj kvankam ĉio indikas, ke ili validas ankaŭ por homoj, tamen estas prudente atendi konfirmon kaj pliajn informojn.


Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

Ĉokolado estas parto de la homa kulturo, en la tuta mondo. Ĝi devenis de antaŭ-Kolumba epoko, kiam popoloj de Centra Ameriko kulturis la belajn flavajn ovoformajn fruktojn. De tie ĝi venis Eŭropon, kie la klimato ne favoras ĝian plantadon. Grandaj produktantoj estas Ameriko kaj Azio, sed svisaj markoj tamen fariĝis meritoplene famaj. Ĉokolado inspiris aŭtorojn de filmoj kaj libroj, fariĝis simbolo de popolaj festoj (ekzemple la alproksimiĝanta Pasko) kaj plezurigas homojn en formo de brikoj, ovoj, pulvoro, kukoj, biskvitoj, likvoroj, kremoj kaj trinkaĵoj. Ĉar la ekstraktaĵo de kakao (Theobroma cacao) estas tre amara, tial oni preparas ĝin mikse kun lakto kaj sukero. Malofte oni trovas homon, kiu ne ŝatas ĉokoladon. Kontraŭe, ofte oni renkontas homojn, kiuj sin konsideras ‘ĉokoladomaniuloj'. Kaj tiuj homoj kunportas kun si kulposenton, ĉar de longa tempo kuracistoj rekomendas, ke oni ne tro ofte kaj ne tro multe englutu ĉokoladon, ĉar ĝi estas grasa kaj sukereca. Sed medicinaj sciencoj estas ĉiam surprizaj: antaŭ nelonge, esploro en la Universitato de Kalifornio, en Usono, montris, ke regula manĝado de tiu bongustaĵo povas helpi malgrasiĝon!

Oni akompanis pli ol 1000 pacientojn, kiuj aĝis de 20- ĝis 85-jaraj, kiuj ne suferis de diabeto, nek de koraj aŭ angiaj malsanoj, koncerne dieton kaj korpan mason. Publikigis la rezulton la prestiĝa revuo ‘Archives of Internal Medicine', kun la konkludo, ke kvankam ĉokolado estas kalorieca manĝaĵo, tamen ĝi enhavas substancojn, kiuj favoras malpeziĝon, anstataŭ akumuladon de graso. Tial eble ĝi povas helpi malpliigon de la korpa maso.

La esploro montris, ke ĉokolado plibonigas sangopremon, korpan reagon al insulino (nome hormono, kiu ensorbigas glikozon) kaj kolesterolon. Ĝi enhavas abundon da kontraŭoksidaj faktoroj – speco de ‘rubaĵo' de la korpa metabolismo. Tiaj efikoj okazas sendepende de aliaj faktoroj, kiel korpekzercoj. Tamen, oni bone atentu: ĉar ĉokolado enhavas kaloriojn, gravas, ke oni ne manĝu ĝin grandakvante, sed modere kaj ofte. Krome, ke oni moderigu la englutadon de aliaj grasaĵoj kaj sukeraĵoj, por kompensi tion. La esploristoj emfazas, ke bona ĉokolado estas tiu de la tipo ‘duone amara'.

Sed antaŭ ol la aŭskultantoj de la Esperanta RetRadio rapidos preni kaj mordi sian ĉokoladan brikon, ni atentigu: multajn esplorojn pri tiu temo oni faris per musoj, kaj kvankam ĉio indikas, ke ili validas ankaŭ por homoj, tamen estas prudente atendi konfirmon kaj pliajn informojn.