×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, La 35-hora laborsemajno ne helpos

La aŭstraj laboristaj sindikatoj postulas la enkondukon de la 35-hora laborsemajno. Ili referencas al Francio, sed tiu lando estas konsiderata por tio negativa ekzemplo.

La aŭstraj sindikatoj startis novan iniciaton. Ili postulas la mallongigon de la normala laborhoraro al 35 horoj - kaj tio okazu ĉe plena kompenso de salajroj kaj dungaĵoj. Tiu mallongigo malaltigu la senlaborecon. Laŭ la devizo "labori malpli longe - vivi pli facile" nuntempe laborejaj konsilantoj (tio estas reprezentantoj de laboristoj kaj dungitoj) estas enĵurataj en tuta Aŭstrio pri tiu temo. Aliflanke la entreprenistaro kontraŭbatalas. "Tion ni vere ne povas pagi", avertas la ĝenerala sekretariino de la ekonomia ĉambro de Aŭstrio. La postulo de la sindikatoj pruviĝos kontraŭproduktiva por la funkciado de entreprenoj en Aŭstrio.

Ĉe nova enketo de merkatesplora instituto evidentiĝis ke plej multaj aŭstroj estas kontentaj pri sia laborhoraro. Du trionoj de la enketitaj laborprenantoj konsideras redukton de la semajna laborhoraro neadekvata por sia entrepreno.

Dum longa tempo la 35-hora laborsemajno estas io simila al la Ameno en la preĝo. Sed antaŭ du jaroj la sindikatoj deklaris ke ili ŝatus paroli pri pli flekseblaj modeloj de laborhoraro. Nun denove la sindikatoj serĉas la konflikton kun la entreprenistaro.

Enketitaj ekonomikistoj ne kredas ke la 35-hora laborsemajno kun plena kompenso de salajroj kaj dungaĵoj rimarkeble reduktos la senlaborecon. Ĉar por financi tion, plialtiĝos la laborkostoj. Kaj en Aŭstrio la salajraj kromkostoj jam nun estas tre altaj kompare kun aliaj landoj de EU.

Kaj "laboro ne egalas al laboro". Se oni en la tuta lando reduktas la laborhoraron, tio ne signifas ke la volumo je labortempo restos same granda kaj povas esti disdonata al pli da homoj. "Oni devas konsideri la regionajn kaj metispecifajn apartaĵojn", diras ekonomikisto. "Senlabora konstrulaboristo en la nordo de Aŭstrio ne profitas se en la okcidento de Aŭstrio teksaĵlaboristino laboras ankoraŭ nur 35 horojn". La mallongigo de la laborhoraro por li ne estas bona ekzemplo pri granda sukceso. Ĉar franca studaĵo montras ke la 35-hora semajno donis pozitivajn efikojn nur dum mallonga tempo. Tio efikis nur ĉar la ŝtato subvenciis dum certa tempo la laborkromkostojn. Post la fino de la subvenciado malaperis la pozitiva efiko por la labormerkato.

En Francio post la enkonduko de la 35-hora laborsemajno la kostoj de kunlaborantoj signife plialtiĝis. Tio kaŭzis malkreskon de la konkurkapablo de la lando. Fine de la jaro 2014 la kvoto de senlaboruloj en Francio atingis kun 10,1 procentoj sian plej altan nivelon ekde la jaro 1997.

La aŭstraj laboristaj sindikatoj postulas la enkondukon de la 35-hora laborsemajno. Ili referencas al Francio, sed tiu lando estas konsiderata por tio negativa ekzemplo.

La aŭstraj sindikatoj startis novan iniciaton. Ili postulas la mallongigon de la normala laborhoraro al 35 horoj - kaj tio okazu ĉe plena kompenso de salajroj kaj dungaĵoj. Tiu mallongigo malaltigu la senlaborecon. Laŭ la devizo "labori malpli longe - vivi pli facile" nuntempe laborejaj konsilantoj (tio estas reprezentantoj de laboristoj kaj dungitoj) estas enĵurataj en tuta Aŭstrio pri tiu temo. Aliflanke la entreprenistaro kontraŭbatalas. "Tion ni vere ne povas pagi", avertas la ĝenerala sekretariino de la ekonomia ĉambro de Aŭstrio. La postulo de la sindikatoj pruviĝos kontraŭproduktiva por la funkciado de entreprenoj en Aŭstrio.

Ĉe nova enketo de merkatesplora instituto evidentiĝis ke plej multaj aŭstroj estas kontentaj pri sia laborhoraro. Du trionoj de la enketitaj laborprenantoj konsideras redukton de la semajna laborhoraro neadekvata por sia entrepreno.

Dum longa tempo la 35-hora laborsemajno estas io simila al la Ameno en la preĝo. Sed antaŭ du jaroj la sindikatoj deklaris ke ili ŝatus paroli pri pli flekseblaj modeloj de laborhoraro. Nun denove la sindikatoj serĉas la konflikton kun la entreprenistaro.

Enketitaj ekonomikistoj ne kredas ke la 35-hora laborsemajno kun plena kompenso de salajroj kaj dungaĵoj rimarkeble reduktos la senlaborecon. Ĉar por financi tion, plialtiĝos la laborkostoj. Kaj en Aŭstrio la salajraj kromkostoj jam nun estas tre altaj kompare kun aliaj landoj de EU.

Kaj "laboro ne egalas al laboro". Se oni en la tuta lando reduktas la laborhoraron, tio ne signifas ke la volumo je labortempo restos same granda kaj povas esti disdonata al pli da homoj. "Oni devas konsideri la regionajn kaj metispecifajn apartaĵojn", diras ekonomikisto. "Senlabora konstrulaboristo en la nordo de Aŭstrio ne profitas se en la okcidento de Aŭstrio teksaĵlaboristino laboras ankoraŭ nur 35 horojn".

La mallongigo de la laborhoraro por li ne estas bona ekzemplo pri granda sukceso. Ĉar franca studaĵo montras ke la 35-hora semajno donis pozitivajn efikojn nur dum mallonga tempo. Tio efikis nur ĉar la ŝtato subvenciis dum certa tempo la laborkromkostojn. Post la fino de la subvenciado malaperis la pozitiva efiko por la labormerkato.