×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kvar vojoj por pliaĝiĝi en la cifereca epoko

La socio pliaĝiĝas. Kiel ni volas esti dum alta aĝo? Tio dependas de du faktoroj: Kiam ni ĉesas havi la deziron plukreski, kaj kiel ni sukcesas reagi pri la teknika progreso. Jen tipologio por antaŭenpensantoj.

Pliaĝiĝi signifas la ŝanĝon de du celoj: de celoj por kreskado al celoj por konservado. El tio sekvas kvar tipoj:

1. La konservativa maljuniĝanto: Retiriĝa batalo kontraŭ la tempo La konservativa maljuniĝanto korespondas plej proksime al la klasika tipo avo/avino. Tiu tipo estas senbezona, volas konservi kaj evitas fortostreĉojn. En sia familiara komfortejo tiu tipo estas tre kontenta. Novaj teknologioj estas ĝenaj.

Pro sia malgranda fleksivo tiu homo apenaŭ estas uzebla por la labormerkato. Pli junaj homoj konsideras lin kiel malhelpanton. Se li troviĝas ankoraŭ en la laborprocedo, oni konsideras lin kiel "seĝogluanton" kiu rifuzas novajn ideojn.

2. La ribelanta pliaĝiĝanto: Kiam, se ne nun? Ĉu plukreski kiel pensiulo? Nepre. La ribelanta maljuniĝanto tutsimple ne akceptas sian aĝon. Li nun faras tion por kiu li antaŭe ne havis la tempon. La ciferecaj teknologioj interesas lin se ili estas utilaj al li en la analoga mondo. Nur pro tio renkontaj platformoj, memveturantaj aŭtomobiloj kaj dommastraj robotoj estas atentokaptaj por li.

Ekonomio kaj labormerkato estas signifaj por li: unue ĉar li volonte konsumas (saŭnobanumado, belec-operacioj, longdistancaj vojaĝoj); due ĉar li estas scivolema kaj agotaŭga kaj korpe kaj mense. Finfine li volas realigi la konceptojn kiuj jam ĉiam svarmis en lia kapo. Jen kaj jen oficeja laboranto tiel fariĝas lignaĵisto aŭ mastro. Kaj ĉar por li la mono estas duaranga en tio, li konfliktas kun pli junaj homoj kiuj devas kalkuli je alia bazo.

3. La sinoptimumiganto: Ĉion por la sano Ĉu kreski? Dankon, ne. Sed konservi kaj tion per ĉiuj rimedoj kiujn la teknologio ofertas. Tiu tipo aplikas ĉion kio rilatas al la propra korpo. Li konas la indikojn pri kalorioj, sukero kaj graso de ĉiuj nutraĵoj (kiuj estu prefere biologiaj) kaj li preferas funkcian nutraĵon al ĉiu ĝudona menuo.

La sanmerkato arde interesas lin, precipe la personizita medicino. Siajn korpodatumojn li kontrolas realtempe. Li volonte donas tiujn datumojn al sia asekuro por ricevi pli favorajn tarifojn pro sana vivmaniero kaj racia veturkonduto. Li multe similas al la konservativa maljuniĝanto kaj tial li ne estas interesa kandidato por la labormerkato.

4. La transhumanisto kiu revas pri senmorteco Jen niĉotipo je la limo al scienc-fikcio: Tiu tipo emas plukreski kaj ege interesiĝas pri estontaj teknologioj por kreski laŭ manieroj kiuj ne estus eblaj sen tiuj teknologioj. La transhumanisto volas krevigi la limojn de sia korpo: per artefaritaj korpopartoj aŭ enplantaĵoj. Se eblus al li translokigi siajn memorojn al virtuala datumnubo, li farus tion.

Lia celo estas la maksimuma plilongigo de la vivo (fakte li strebas al senmorteco). En tio li avidas je senlimaj spertoj kaj volas testi ĉiun vivmanieron, ĉiun laborformon. Tiom da kvanto kostas kvaliton ĉar mankas la sindediĉo. Sed li eble trovas novajn vojojn por kreive profiti finance el la propraj spertoj: Eble kiel jutuba stelulo kiu gajnas milionojn el reklamenspezoj.

Ĉu vi vidas vin mem en unu el tiuj tipoj? Aŭ ĉu tiu tipologio estas sensencaĵo? Sed ĉiukaze estas fakto ke maljuniĝanta homo bezonas iun gvidlinion por sia vivo. Kaj certe ekzistas pluraj principaj eblecoj kiel aranĝi la trian trionon (aŭ la kvaran kvaronon) de la vivo.

La socio pliaĝiĝas. Kiel ni volas esti dum alta aĝo? Tio dependas de du faktoroj: Kiam ni ĉesas havi la deziron plukreski, kaj kiel ni sukcesas reagi pri la teknika progreso. Jen tipologio por antaŭenpensantoj.

Pliaĝiĝi signifas la ŝanĝon de du celoj: de celoj por kreskado al celoj por konservado. El tio sekvas kvar tipoj:

1. La konservativa maljuniĝanto: Retiriĝa batalo kontraŭ la tempo

La konservativa maljuniĝanto korespondas plej proksime al la klasika tipo avo/avino. Tiu tipo estas senbezona, volas konservi kaj evitas fortostreĉojn. En sia familiara komfortejo tiu tipo estas tre kontenta. Novaj teknologioj estas ĝenaj.

Pro sia malgranda fleksivo tiu homo apenaŭ estas uzebla por la labormerkato. Pli junaj homoj konsideras lin kiel malhelpanton. Se li troviĝas ankoraŭ en la laborprocedo, oni konsideras lin kiel "seĝogluanton" kiu rifuzas novajn ideojn.

2. La ribelanta pliaĝiĝanto: Kiam, se ne nun?

Ĉu plukreski kiel pensiulo? Nepre. La ribelanta maljuniĝanto tutsimple ne akceptas sian aĝon. Li nun faras tion por kiu li antaŭe ne havis la tempon. La ciferecaj teknologioj interesas lin se ili estas utilaj al li en la analoga mondo. Nur pro tio renkontaj platformoj, memveturantaj aŭtomobiloj kaj dommastraj robotoj estas atentokaptaj por li.

Ekonomio kaj labormerkato estas signifaj por li: unue ĉar li volonte konsumas (saŭnobanumado, belec-operacioj, longdistancaj vojaĝoj); due ĉar li estas scivolema kaj agotaŭga kaj korpe kaj mense. Finfine li volas realigi la konceptojn kiuj jam ĉiam svarmis en lia kapo. Jen kaj jen oficeja laboranto tiel fariĝas lignaĵisto aŭ mastro. Kaj ĉar por li la mono estas duaranga en tio, li konfliktas kun pli junaj homoj kiuj devas kalkuli je alia bazo.

3. La sinoptimumiganto: Ĉion por la sano

Ĉu kreski? Dankon, ne. Sed konservi kaj tion per ĉiuj rimedoj kiujn la teknologio ofertas. Tiu tipo aplikas ĉion kio rilatas al la propra korpo. Li konas la indikojn pri kalorioj, sukero kaj graso de ĉiuj nutraĵoj (kiuj estu prefere biologiaj) kaj li preferas funkcian nutraĵon al ĉiu ĝudona menuo.

La sanmerkato arde interesas lin, precipe la personizita medicino. Siajn korpodatumojn li kontrolas realtempe. Li volonte donas tiujn datumojn al sia asekuro por ricevi pli favorajn tarifojn pro sana vivmaniero kaj racia veturkonduto. Li multe similas al la konservativa maljuniĝanto kaj tial li ne estas interesa kandidato por la labormerkato.

4. La transhumanisto kiu revas pri senmorteco

Jen niĉotipo je la limo al scienc-fikcio: Tiu tipo emas plukreski kaj ege interesiĝas pri estontaj teknologioj por kreski laŭ manieroj kiuj ne estus eblaj sen tiuj teknologioj. La transhumanisto volas krevigi la limojn de sia korpo: per artefaritaj korpopartoj aŭ enplantaĵoj. Se eblus al li translokigi siajn memorojn al virtuala datumnubo, li farus tion.