×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, Kvar kompare novaj religioj kaj Esperanto (1)

Kelkaj el tiuj brazilanoj, kiuj scias ion pri Esperanto, pensas, ke la internacia lingvo estas ligita al Spiritismo. Ĉu strange? Ne. Spiritismo (specife tiu fondita de la franco Allan Kardec) estas sufiĉe grava en Brazilo (pli ol en aliaj landoj), kaj la Spiritisma Federacio forte apogas Esperanton: ĝi ofertas kursojn kaj eldonas multajn spiritismajn librojn en Esperanto.

Tion mi scias ekde multaj jaroj. Sed nur iom post mia esperantiĝo fine de 2013 mi eksciis, ke tri aliaj relative novaj religioj (aŭ religiaj movadoj) apogas nian lingvon: Bahaismo, Oomoto kaj Ŭonbulismo.

Ĉar mi opinias sciinde, kiu kaj kiuj organizaĵoj apogas Esperanton, mi prezentas nun etajn informojn - ĉerpitajn ĉefe el la esperanta Vikipedio - pri tiuj kvar religiaj movadoj.

Spiritismo Estas diversaj spiritismaj movadoj, sed la menciita brazila Spiritisma Federacio defendas la doktrinon, kiu estis ellaborita de Allan Kardec ekde 1857. Laŭ tiu doktrino, “La animo estas enkarniĝinta spirito, kies envolvaĵo estas la korpo.” “Ĉar la spirito devas ricevi multe da enkarniĝoj, tial sekvas, ke ni ĉiuj havis jam multe da ekzistadoj kaj devos havi ankoraŭ aliajn, pli aŭ malpli perfektigitajn, ĉu sur la Tero, ĉu en aliaj mondoj.” “Laŭ spiritistoj, la mediumeco, kiu permesas al la spiritoj komunikiĝi kun la homoj, estas kapableco, kiun multaj personoj kunportas denaske, kaj kiu estas sendependa de ilia religio aŭ de la moralaj principoj, kiujn ili adoptas por sia vivo. Spiritisma praktikado de mediumeco estas nur tiu, kiu estas farata surbaze de la principoj de la spiritisma doktrino kaj laŭ la kristana moralo.” “Spiritismo ne havas sacerdotojn, [...].”“La praktikado de Spiritismo estas simpla, uzas nenian formon de ekstera kulto [...].” Spiritismo respektas ĉiujn religiojn kaj doktrinojn, valorigas ĉiujn klopodojn por la bonfarado kaj laboras por la interfratiĝo kaj la paco inter ĉiuj popoloj, sendepende de raso, haŭtkoloro, nacieco, kredo, kultura aŭ socia niveloj. Ĝi krome rekonas, ke ‘la vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karitato laŭ ties plej granda pureco'.” Bahaismo “La Bahaa Kredo (ankaŭ Bahaa Religio aŭ Bahaismo) estas religio naskiĝinta en Irano meze de la deknaŭa jarcento. Ĝia Profeto-Fondinto estas Bahá'u'lláh [1817-1892], kies instruojn sekvas la adeptoj de la Bahaa Religio, la bahaanoj. Laŭ bahaanoj la ĉefcelo de ilia religio estas fondi spiritan fundamenton por nova tutmonda civilizo de paco kaj harmonio, kies efektiviĝon ili antaŭvidas.

Bahaanoj kredas, ke ilia religio malsimilas de aliaj grandaj religiaj tradicioj nur pro ĝia noveco; ke efektive ĝi estas kiel la aliaj religioj ankaŭ parto de unusola kontinue evoluanta religio donita de Dio al la homaro. Ili opinias, ke ilia religio radikas en Islamo same kiel Kristanismo fontas en Judismo, aŭ Budhismo en Hinduismo, kaj ke Bahá'u'lláh plenumas la mesiajn promesojn kaj aliajn spiritajn sopirojn de ĉiuj tiuj diversaj antaŭintaj religioj.” “Bahaa spiriteco ĉefe konsistas el teksta studado, preĝado, meditado, kaj socia agado.” “Laŭ bahaanoj la celo de la homa vivo estas ekkoni Dion, akiri virtojn, evolui spirite, kaj antaŭenporti ĉiam antaŭeniran civilizon.” La bahaanoj defendas plurajn principojn, i.a. la jenajn: mondpacon, harmonion de religio kaj scienco, sendependan esploron de la vero, la bezonon je universala helplingvo.

Baze de tiu lasta principo, bahaaismo apogas Esperanton, sed aliflanke estas asertata en la retpaĝaro de la Bahaa Esperanto-Ligo ke “ne estas la tasko de la bahaanoj elekti la internacian helpan lingvon, sed de la monda politika gvidantaro”. (http://bel.bahai.de/bahaismo-kaj-esperanto.html) Pri la du aliaj menciitaj religioj mi parolos la venontan semajnon


Kelkaj el tiuj brazilanoj, kiuj scias ion pri Esperanto, pensas, ke la internacia lingvo estas ligita al Spiritismo. Ĉu strange? Ne. Spiritismo (specife tiu fondita de la franco Allan Kardec) estas sufiĉe grava en Brazilo (pli ol en aliaj landoj), kaj la Spiritisma Federacio forte apogas Esperanton: ĝi ofertas kursojn kaj eldonas multajn spiritismajn librojn en Esperanto.

Tion mi scias ekde multaj jaroj. Sed nur iom post mia esperantiĝo fine de 2013 mi eksciis, ke tri aliaj relative novaj religioj (aŭ religiaj movadoj) apogas nian lingvon: Bahaismo, Oomoto kaj Ŭonbulismo.

Ĉar mi opinias sciinde, kiu kaj kiuj organizaĵoj apogas Esperanton, mi prezentas nun etajn informojn - ĉerpitajn ĉefe el la esperanta Vikipedio - pri tiuj kvar religiaj movadoj.

Spiritismo

Estas diversaj spiritismaj movadoj, sed la menciita brazila Spiritisma Federacio defendas la doktrinon, kiu estis ellaborita de Allan Kardec ekde 1857. Laŭ tiu doktrino, “La animo estas enkarniĝinta spirito, kies envolvaĵo estas la korpo.”

“Ĉar la spirito devas ricevi multe da enkarniĝoj, tial sekvas, ke ni ĉiuj havis jam multe da ekzistadoj kaj devos havi ankoraŭ aliajn, pli aŭ malpli perfektigitajn, ĉu sur la Tero, ĉu en aliaj mondoj.”

“Laŭ spiritistoj, la mediumeco, kiu permesas al la spiritoj komunikiĝi kun la homoj, estas kapableco, kiun multaj personoj kunportas denaske, kaj kiu estas sendependa de ilia religio aŭ de la moralaj principoj, kiujn ili adoptas por sia vivo.

Spiritisma praktikado de mediumeco estas nur tiu, kiu estas farata surbaze de la principoj de la spiritisma doktrino kaj laŭ la kristana moralo.”

“Spiritismo ne havas sacerdotojn, [...].”“La praktikado de Spiritismo estas simpla, uzas nenian formon de ekstera kulto [...].”

Spiritismo respektas ĉiujn religiojn kaj doktrinojn, valorigas ĉiujn klopodojn por la bonfarado kaj laboras por la interfratiĝo kaj la paco inter ĉiuj popoloj, sendepende de raso, haŭtkoloro, nacieco, kredo, kultura aŭ socia niveloj. Ĝi krome rekonas, ke ‘la vere virta homo estas tiu, kiu praktikas la leĝon de justeco, amo kaj karitato laŭ ties plej granda pureco'.”

Bahaismo

“La Bahaa Kredo (ankaŭ Bahaa Religio aŭ Bahaismo) estas religio naskiĝinta en Irano meze de la deknaŭa jarcento. Ĝia Profeto-Fondinto estas Bahá'u'lláh [1817-1892], kies instruojn sekvas la adeptoj de la Bahaa Religio, la bahaanoj.

Laŭ bahaanoj la ĉefcelo de ilia religio estas fondi spiritan fundamenton por nova tutmonda civilizo de paco kaj harmonio, kies efektiviĝon ili antaŭvidas.

Bahaanoj kredas, ke ilia religio malsimilas de aliaj grandaj religiaj tradicioj nur pro ĝia noveco; ke efektive ĝi estas kiel la aliaj religioj ankaŭ parto de unusola kontinue evoluanta religio donita de Dio al la homaro. Ili opinias, ke ilia religio radikas en Islamo same kiel Kristanismo fontas en Judismo, aŭ Budhismo en Hinduismo, kaj ke Bahá'u'lláh plenumas la mesiajn promesojn kaj aliajn spiritajn sopirojn de ĉiuj tiuj diversaj antaŭintaj religioj.”

“Bahaa spiriteco ĉefe konsistas el teksta studado, preĝado, meditado, kaj socia agado.”

“Laŭ bahaanoj la celo de la homa vivo estas ekkoni Dion, akiri virtojn, evolui spirite, kaj antaŭenporti ĉiam antaŭeniran civilizon.”

La bahaanoj defendas plurajn principojn, i.a. la jenajn: mondpacon, harmonion de religio kaj scienco, sendependan esploron de la vero, la bezonon je universala helplingvo.

Baze de tiu lasta principo, bahaaismo apogas Esperanton, sed aliflanke estas asertata en la retpaĝaro de la Bahaa Esperanto-Ligo ke “ne estas la tasko de la bahaanoj elekti la internacian helpan lingvon, sed de la monda politika gvidantaro”. (http://bel.bahai.de/bahaismo-kaj-esperanto.html)

Pri la du aliaj menciitaj religioj mi parolos la venontan semajnon