×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kvar kompare novaj religioj kaj Esperanto (2)

Kvar kompare novaj religioj kaj Esperanto (2)

Al la Universala Esperanto-Asocio (UEA) estas ligitaj – kiel kunlaborantoj – la jenaj religiaj asocioj:

Bahaa Esperanto-Ligo, Esperantista Asocio de Ŭonbulismo, Esperanto-Populariga Asocio (Oomoto), Internacia Katolika Unuiĝo Esperantista, Kristana Esperantista Ligo Internacia, Kvakera Esperanto-Societo, Spiritisma Eldona Asocio "F.V.Lorenz". La Katolika Unuiĝo, la Kristana Ligo kaj la Kvakera Societo reprezentas malnovajn religiojn: respektive la katolikan, la protestantan (ĝi “konsistas el anoj de la plej diversaj apartiĝoj de la protestanta eklezio, ekz. de Luteranoj, Kalvinanoj, Metodistoj kaj Baptistoj” [https://eo.wikipedia.org/wiki/Kristana_Esperantista_Ligo_Internacia]) kaj kvakerismon (kiu estis fondita en la 17-a jarcento kaj radikas en kristanismo).

Kiel mi diris en mia antaŭa artikolo, mi volas prezenti la plej bazajn informojn pri la kvar kompare novaj religioj kiuj apogas Esperanton. Post Spiritismo kaj Bahaismo, mi nun informas – citante ĉefe la esperantan Vikipedion – pri Oomoto kaj Ŭonbulismo.

Oomoto

“Oomoto fondiĝis en 1892 de malriĉa kamparanino Deguĉi Nao. La ‘spiritaj gvidantoj' de la movado ĉiam estas virinoj. [...] Inter 1900 kaj 1948 tamen ankaŭ unu viro havis gravan postenon. Tiu estis la edzo de la dua gvidantino, Deguĉi Onisaburo, [...].

“La instruo de Oomoto estas revelacia, kaj tamen la dikoncepto havas rimarkindan karakterizaĵon, [...]. Nome, la dikoncepto de Oomoto ampleksas tri konceptojn: monoteismon, politeismon kaj panteismon.” (http://www.oomoto.or.jp/Esperanto/Oomoto/Instruo.html)

“Oomoto havas du bazajn sanktajn skribojn. La unua estas Diaj Revelacioj de Oomoto [...] (7 volumoj), skribita de DEGUĈI Nao, Fondintino de Oomoto. La alia estas Rakontoj el la Spirita Mondo (81 volumoj), verkita de DEGUĈI Onisaburo. La unua estas profeta kaj averta libro pri la malkonstruo kaj rekonstruo de la mondoj materia kaj spirita, fare de Dio, kaj la dua estas savlibro aŭ projektlibro pri tio.” (http://www.oomoto.or.jp/Esperanto/Oomoto/Instruo.html)

“Deguĉi Onisaburo akceptis Esperanton ĉar ĝi estis ebleco forigi la lingvan izolitecon de Japanio. [...]Pro la influo de la Bahaa Kredo, Onisaburo opiniis ke la oriento devus kontribui per spiritualismo kaj la okcidento per materia progreso en la mondo. La ilo por tiu ĉi interŝanĝo estis Esperanto. En 1923 oni komencis intensan laboron organizi Esperanto-kursojn por Oomotoanoj.” Indas mencii la Premion Deguĉi, “starigita en la Jubilea Jaro 1987 per donaco de Oomoto” kaj donata de Universala Esperanto-Asocio. Ĝi “estas monpremio kiu celas regule distingi la plej meritajn agantojn kaj projektojn, kiuj aktivas sur la kampo de la utiligo de Esperanto kiel potenca rimedo por monda paco kaj homara feliĉo, konforme al la idearo de L. L. Zamenhof kaj instruoj de Deguĉi Onisaburo”. (https://eo.wikipedia.org/wiki/Premio_Degu%C4%89i)

Ŭonbulismo

“Ŭonbulismo [...] estas religio fondita de Sotesano [...], en 1916, Koreio. [...] Sotesano esprimis per cirklo la fundamentan veron de la universo, pri kiu li iluminiĝis meminstruite post dudekjara asketa penado.

Ŭonbulismo instruas siajn kredantojn konscii profunde la bonfarojn de ĉiuj estaĵoj kaj danki ilin. La kerna vorto de ŭonbulismo do estas “bonfaro”, per kiu interrilatas ĉiuj estaĵoj en la universo. Ŭonbulismo celas disvolvi homan spiriton per verreligia kredo kaj realmorala trejno, responde al materia evoluo.

[...] La kvar grandaj principoj de ŭonbulismo estas ĝustaj iluminiĝo kaj ago, pribonfara konscio kaj danko, utiligo de la budha darmo, kaj sindonema servo al publiko.

Sotesano [...] konsideris Ŝakjamunion [Budhon] sanktulo el la sanktuloj kaj decidiĝis fondi novan eklezion, surbaze de la budha darmo. Ŭonbulismo strebas al la ĝisdatigo, vivutiligo kaj popularigo de la budha darmo.”

“La unuaj ŭonbulanaj esperantistoj fondis Esperanto-grupon en 1980 [...]. [...] La eklezio de ŭonbulismo ja traktas Esperanton kiel unu el gravaj lingvoj por diskonigi ŭonbulismon tra la mondo.” (http://www.uonbulismo.net/?page_id=117)

Ekde 2006 la Esperantista Asocio de Ŭonbulismo organizas ĉiujare Internacian Esperanto-Renkontiĝon de Meditado.