×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kune entrepreni ferivojaĝon

Kun unu partnero oni povus trakuri la tutan mondon, kun alia post komuna feriado oni ne plu ŝatas esti kune: Kial estas tiom malfacile trovi la perfektan kunvojaĝanton.

Finfine ĉio bone funkciis. Ni ambaŭ preferis piediri tra la urbo, kaj fine ĉiam trovis lokon kie ni ambaŭ ŝatis manĝi (kaj la vegetarano inter ni en restoracio sen vegetaraj pladoj preteratentis dum momento siajn principojn), ni havis la saman ideon pri la buĝeto kiu estis elspezebla, ni miris pri la samaj aferoj kaj havis dormo-maldormo-ritmon kiu diferencis je nur proksimume du horoj. Mia kunvojaĝanto kaj mi do bone komprenis unu la alian. Kaj mi devas diri ke mi estis iom malŝarĝita ĉar antaŭe mi ja iomete timis. Ne tial ĉar mi pensis "Ho ve, kun tiu homo tio ne povas funkcii". Sed ĉar mi scias ke komuna vojaĝado povas terure misfunkcii, eĉ se unu principe ŝatas la alian homon. Estas ekstreme malfacile trovi la perfektan homon por forvojaĝi, preskaŭ eĉ pli malfacile ol taŭgan vivopartneron. Pli malfacile ol bonan kunloĝanton. Pli malfacile ol paron da ŝuoj en kiuj eblas kuri ĉirkaŭ la mondon.

Mi havas ekzemple amikinon pri kiu mi scias ke kun ŝi ĉiam funkcias. Egale kiam, egale kie. Ni konatiĝis dum vojaĝo, survojis kune, tio estas tieldire la prastato de nia amikeco. Mi aliflanke havas amikojn kiujn mi kore amas, kun kiuj mi tamen neniam forvojaĝus. Kaj mi konas homojn kiuj kune provis vojaĝi kaj kiuj poste dum semajnoj ne parolis unu kun la alia. Ili ne estus pensintaj antaŭe ke la afero finiĝos tiel. Sed malgraŭ tio tiel okazis.

Por minimumigi la riskon ke tio okazos oni povas kompreneble priparoli sendetale kelkajn kernajn punktojn antaŭ ol ekvojaĝi kaj tiel eblas eltrovi ĉu oni tiurilate tiktakas proksimume same. La proksimuma nivelo de aktiveco (kuŝi- ĉe- plaĝo-/sidi- en- kafejo-tipo aŭ kuremulo), la proksimuma ideo pri programo (multe aŭ malmulte da vizitado de vidindaĵoj aŭ da kulturo, multe aŭ malmulte da konsumo), la persona skalo pri multekosta/favorpreza, preferataj trafikrimedoj kaj tiel plu. Sed la diraĵo: "Unue okazos io alia kaj due ol pensite" verŝajne ne nur estas trafa koncerne vojaĝadon. Sed kiam oni estas alveninta je la celo, tiam ĉio ŝanĝiĝas. Unue la medio. Kaj ĉar estas alia medio, oni subite mem estas alia. Oni reagas alie ol pensite kaj oni volas entrepreni ion alian ol planite. Komence oni havas problemon pri la klimato aŭ kun la stomako. Oni daŭre malsatas aŭ tute ne. Oni rimarkas ke la aŭtobusa sistemo tamen estas sufiĉe komplika kaj ke oni preferas preni taksion. Oni volas paroli pli aŭ malpli ol kutime, oni estas pli malferma rilate al fremduloj. Oni malkovras multajn novajn aspektojn en si se oni forvojaĝas. Kunmeti ĉion en bonan ordon jam estas sufiĉe nervostreĉe. Sed se al tio aldoniĝas iu kiun oni ŝajne konas, sed ne konas dum vojaĝado, kaj se oni ekkonas aspektojn kiuj al oni estas novaj kaj kiuj eĉ estas novaj al la kunvojaĝanto - tiam rapide ĉiuj partoprenantoj elreliĝos. Meti ĉiujn tiujn erojn en bonan ordon por harmoniigi ilin, tio similas pli al laboro ol al feriado. Kaj povas okazi ke oni ne sukcesas ordigi tion. Ke fine montriĝas ke unu atendas ion tute alian de la lando ol la alia. Aŭ ke oni atendas ion alian de si mem aŭ de la alia. Kaj ke oni ekkverelas pro bagatelaĵoj. Pro trinkmonodonado aŭ pro tro laŭta spirado dum dormado aŭ pro stulta ŝerco sur boato meze de lago.

Krome ekzistas la temo pri la valora libertempo. Oni ja pasigas nun feriadon kaj ĉiu volas elprofiti la plejbonon por si. La deziroj estas altaj, la falalteco same estas granda. En homaj rilatoj ja estas permesite, eĉ dezirite, ke oni foje havas aliajn imagojn pri io, ke oni foje eldiskutas ion. Ĉe dumvojaĝaj partnerecoj tio ne funkcias tiel. Ne estas tempo por eldiskuti. Kaj ne estas tempo por malbona humoro. Unuopa kverelo ne povas detrui kunvivan rilaton, ankaŭ ne amikecon - aliflanke vojaĝon ĝi povas detrui.

Tial pripensu kun kiu vi volas forvojaĝi. Kaj kiu estas trovinta iun kun kiu la vojaĝado funkcias, tiu firme tenu tiun homon, kunŝnuru sian pasporton kun la pasporto de la kunvojaĝanto kaj kune trakuru la mondon. Se ambaŭ jam estas trovintaj la ŝuojn en kiuj ili kapablas realigi tion.

Kun unu partnero oni povus trakuri la tutan mondon, kun alia post komuna feriado oni ne plu ŝatas esti kune: Kial estas tiom malfacile trovi la perfektan kunvojaĝanton.

Finfine ĉio bone funkciis. Ni ambaŭ preferis piediri tra la urbo, kaj fine ĉiam trovis lokon kie ni ambaŭ ŝatis manĝi (kaj la vegetarano inter ni en restoracio sen vegetaraj pladoj preteratentis dum momento siajn principojn), ni havis la saman ideon pri la buĝeto kiu estis elspezebla, ni miris pri la samaj aferoj kaj havis dormo-maldormo-ritmon kiu diferencis je nur proksimume du horoj. Mia kunvojaĝanto kaj mi do bone komprenis unu la alian. Kaj mi devas diri ke mi estis iom malŝarĝita ĉar antaŭe mi ja iomete timis. Ne tial ĉar mi pensis "Ho ve, kun tiu homo tio ne povas funkcii". Sed ĉar mi scias ke komuna vojaĝado povas terure misfunkcii, eĉ se unu principe ŝatas la alian homon. Estas ekstreme malfacile trovi la perfektan homon por forvojaĝi, preskaŭ eĉ pli malfacile ol taŭgan vivopartneron. Pli malfacile ol bonan kunloĝanton. Pli malfacile ol paron da ŝuoj en kiuj eblas kuri ĉirkaŭ la mondon.

Mi havas ekzemple amikinon pri kiu mi scias ke kun ŝi ĉiam funkcias. Egale kiam, egale kie. Ni konatiĝis dum vojaĝo, survojis kune, tio estas tieldire la prastato de nia amikeco. Mi aliflanke havas amikojn kiujn mi kore amas, kun kiuj mi tamen neniam forvojaĝus. Kaj mi konas homojn kiuj kune provis vojaĝi kaj kiuj poste dum semajnoj ne parolis unu kun la alia. Ili ne estus pensintaj antaŭe ke la afero finiĝos tiel. Sed malgraŭ tio tiel okazis.

Por minimumigi la riskon ke tio okazos oni povas kompreneble priparoli sendetale kelkajn kernajn punktojn antaŭ ol ekvojaĝi kaj tiel eblas eltrovi ĉu oni tiurilate tiktakas proksimume same. La proksimuma nivelo de aktiveco (kuŝi- ĉe- plaĝo-/sidi- en- kafejo-tipo aŭ kuremulo), la proksimuma ideo pri programo (multe aŭ malmulte da vizitado de vidindaĵoj aŭ da kulturo, multe aŭ malmulte da konsumo), la persona skalo pri multekosta/favorpreza, preferataj trafikrimedoj kaj tiel plu. Sed la diraĵo: "Unue okazos io alia kaj due ol pensite" verŝajne ne nur estas trafa koncerne vojaĝadon.

Sed kiam oni estas alveninta je la celo, tiam ĉio ŝanĝiĝas. Unue la medio. Kaj ĉar estas alia medio, oni subite mem estas alia. Oni reagas alie ol pensite kaj oni volas entrepreni ion alian ol planite. Komence oni havas problemon pri la klimato aŭ kun la stomako. Oni daŭre malsatas aŭ tute ne. Oni rimarkas ke la aŭtobusa sistemo tamen estas sufiĉe komplika kaj ke oni preferas preni taksion. Oni volas paroli pli aŭ malpli ol kutime, oni estas pli malferma rilate al fremduloj. Oni malkovras multajn novajn aspektojn en si se oni forvojaĝas. Kunmeti ĉion en bonan ordon jam estas sufiĉe nervostreĉe. Sed se al tio aldoniĝas iu kiun oni ŝajne konas, sed ne konas dum vojaĝado, kaj se oni ekkonas aspektojn kiuj al oni estas novaj kaj kiuj eĉ estas novaj al la kunvojaĝanto - tiam rapide ĉiuj partoprenantoj elreliĝos. Meti ĉiujn tiujn erojn en bonan ordon por harmoniigi ilin, tio similas pli al laboro ol al feriado. Kaj povas okazi ke oni ne sukcesas ordigi tion. Ke fine montriĝas ke unu atendas ion tute alian de la lando ol la alia. Aŭ ke oni atendas ion alian de si mem aŭ de la alia. Kaj ke oni ekkverelas pro bagatelaĵoj. Pro trinkmonodonado aŭ pro tro laŭta spirado dum dormado aŭ pro stulta ŝerco sur boato meze de lago.