×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kompufono - gravega ilo por illegalaj immigrantoj

Lastatempe Aŭstrio fariĝis transira lando por milit-rifuĝantoj el Sirio kiuj estas survoje al Germanio kie ili volas peti pri azilo. Dum la longa vojaĝo tra multaj landoj ili ne povas kunporti multajn havaĵojn kaj ili volas teni kontakton kun siaj familianoj en la hejmlando aŭ en lando kie aliaj familianoj aŭ amikoj jam estas trovintaj azilon. Sed ili ja povas kunporti malgrandan kompufonon kiu helpas al ili trovi la vojon kaj trovi siajn familianojn kaj amikojn.

Tiu kompufono estas transportilo de personaj datumoj, ĝi estas telefono kaj ĝi servas por ricevi informojn el la interreto pri la aktuala situacio, ĝi estas navigilo kiu kondukas la rifuĝantojn tra nekonata tereno. Helpe de Fejsbuko ili povas teni kontakton kun siaj amikoj kaj sendi al ili fotojn de la loko kie ili ĵus troviĝas. La kompufono ja estas ankaŭ kamerao, ne nur por fotoj sed ankaŭ por mallongaj filmetoj.

Plej multaj rifuĝantoj el Sirio ne venas rekte el la lando en kiu la interna milito detruis iliajn hejmojn kaj mortigis parencojn. Ili fuĝis de tie eble jam antaŭ monatoj aŭ jaroj al Turkio kie ili havas la statuson de "gastoj". Ili povas labori tie, sed plej ofte la vivokondiĉoj estas mizeraj kaj tial ili deziras migri al lando kiu ofertos al ili vivobazon. Tia lando por ili estas unuavice Germanio, sed ankaŭ Svedio estas celo de la migrado, ĉar tie jam vivas multaj sirianoj kaj ili povas tie atingi sufiĉe altan vivnivelon.

80 procentoj de la rifuĝantoj estas junaj viroj. La familioj sendas ilin kiel unuajn al la sopirata lando por ke ili tie kreu vivobazon por la cetera familio. Se la rifuĝantoj venas el Turkio, ili ĝis nun nur povas preni vojon trans la maron. Kontrabandistoj fivendas al ili sidlokojn en plastaj boatoj kiuj estas plenŝtopitaj de homoj kiam la vojaĝo komenciĝas. La danĝero ke la boato sinkas kaj la homoj dronas estas granda.

La grekaj insuloj ofte ja nur estas kelkajn kilometrojn for de la turka marbordo, tamen pro la mizeraj kondiĉoj la transmara vojaĝo povas daŭri horojn. En Grekio la rifuĝantoj ne restas longe. Ili veturas al Makedonio, de tie al Serbio kaj nun ili devas preni vojon tra Kroatio kaj Slovenio al Aŭstrio, ĉar la vojo tra Hungario estas barita. Ĉie survoje la rifuĝantoj povus peti azilon, sed ili preferas daŭrigi la vojaĝon ĝis Germanio kie ili finfine petas azilon.

La kompufono estas ilia akompananto sur tiu pena kaj danĝera vojo. La rifuĝantoj helpe de ĝi ĉiam denove povas ĉerpi esperon atingi la celon kaj retrovi siajn familianojn kaj tio donas al ili la forton persisti.