×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kolorigi librojn

Kiu el ni neniam kolorigis desegnaĵojn, kiam li estis infano? Certe tiu estas tutmonda ludo, kiun infanoj plenumas kun plezuro. Al neniu homo venus en la kapon la ideo kontesti tian naivan, plezurigan aferon.

La miro okazis tamen, kiam ekfuroris kolorig-libroj en Brazilo... por plenkreskuloj! Subite, vendiĝas en la tuta lando centmiloj da libroj kun plej variaj desegnaĵoj, ege detalaj kaj sufiĉe artaj, por ke plenkreskaj homoj ilin kolorigu per krajonoj. Oni rekomendas, ke la elekto de koloroj por ĉiu detalo en la desegnaĵoj estu farata laŭ tute persona, libera maniero, favore al memkontentiga rezulto. En kelkaj eldonoj, kunestas sur la paĝoj belaj frazoj por meditado. En aliaj, reproduktiĝas pentraĵoj de famaj artistoj kaj oni proponas, ke la uzanto elektu por la desegnaĵo siajn proprajn kolorojn.

Ŝajne, tiaj libroj estis unue lanĉitaj en Eŭropo, kaj mi ne havas informojn, ĉu ili furoras en aliaj landoj. La sukceso en Brazilo estas grandega. Post la unuaj lanĉoj, multobliĝis inter si konkurencaj libroj, kiuj nun plenigas longajn vendotablojn sur librovendejoj. Ili vendiĝas tiel multenombre, ke elĉerpiĝis la stoko de kolorkrajonoj en fakaj vendejoj. Oni amplekse propagandas ilin kiel ´terapiajn´ kaj ´kontraŭ-stresajn´ ludojn.

Medicinistoj publikigis siajn opiniojn, ke la pacienca kaj detalpostula laboro aktivigas cerbajn regionojn, kiuj transdonas senton de rekompenco kaj plezuro. Sekve, temas ja pri bonfartiga agado.

Tamen, ne mankas kritikoj. Unuj diras, ke ĝi tute ne povus funkcii kiel psikoterapio: la praktikanto ne okupiĝas fakte pri reorganizo de siaj pensoj kaj de sia vivo – kio estas la esenca trajto de terapioj. Prave.

Aliflanke, oni povus akcepti la kontraŭstresan efikecon de tiu ludo, ĉar dum atenta kolorigado de desegnaj eroj, oni dum certa tempo ĉesas okupiĝi pri siaj problemoj kaj zorgoj – kio iom similas sistemon de meditado. Severuloj kritikas ankaŭ, dirante, ke ĝi estas tro infaneca ludo, kiu tute ne kongruas kun la menso de maturaj homoj. Iom dubinda aserto, ĉar homoj rajtas ripozigi sian spiriton per ia ajn ludo, laŭ sia gusto.

Kroma kontesto esprimiĝas, ke en lando, kia estas Brazilo, kie malmulte da homoj havas la kutimon legi librojn, estas tempo tion fari, anstataŭ meĥanike kolorigadi desegnaĵojn.

Nu, ŝajnas al mi, ke legado kaj kolorigado estas du tute malsamaj aferoj: la unua celas pensadon, la dua, nepensadon. La unua konsistas el aktiva, ellabora cerba laboro; la dua estas simpla infaneca distriĝo. Nenio kritikinda – homoj rajtas (infanece aŭ ne) distriĝi kaj serĉi plezuron.

Persone, mi preferas okupiĝi pri bona Esperanta libro, kiu samtempe pensigu kaj distru min.