×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kiom la monato de naskiĝo influas nian vivon

La monato en kiu oni naskiĝas havas efikon pri la tuta vivo, detale tamen necesas atenti kie oni naskiĝas.

Ke dum diversaj monatoj regas diversaj malsanoj, tion jam sciis Hipokrato: "Laŭ la jardekoj ŝanĝiĝas la digestorganoj de la homoj", li skribis antaŭ 2500 jaroj. Pli poste aperis la suspekto ke ankaŭ la monato en kiu iu naskiĝas, dumvive ludas rolon koncerne la sanon. Kaj tio ne okazas pro iuj konstelacioj de la steloj, sed pro la medio: En la jaro 1983 oni rimarkis ke infanoj kiuj naskiĝas en la monatoj majo ĝis septembro havas kiel plenkreskuloj je 40 procentoj pli altan riskon suferi pri alergio de dompolvaj akaroj.

Oni eltrovis ke la populacioj de la akaroj estas plej grandaj de majo ĝis septembro. Pli poste montriĝis kunrilatoj kun ĉiaj suferoj, ekzemple astmo, ĝi minacas superaveraĝe homojn kiuj naskiĝis dum septembro, pri kormalsanoj devas timi precipe tiuj kiuj naskiĝis dum vintro kaj dum malfrua printempo - de januaro ĝis aprilo - bronĥiton, virusajn infektojn kaptas pli ofte homoj kiuj naskiĝis dum novembro.

Tio validas almenaŭ por homoj kiuj vivas en Novjorko kaj kiuj naskiĝis inter la jaroj 1985 kaj 2014 en hospitalo de la Columbia universitato. Tie oni kolektis datumojn pri 1,7 milionoj da homoj.

Ankaŭ la pezo ĉe naskiĝo ludas gravan rolon. Malalta pezo de malpli ol 2,5 kilogramoj montriĝis superproporcie ĉe tiuj kiuj naskiĝis dum vintro, dum homoj kiuj naskiĝis aŭtune havis pli altan pezon ol la averaĝo, la diferenco montriĝis ĉefe ĉe virinoj. Malantaŭ tio troviĝas verŝajne la vitamino D por kies sintezo en nia haŭto ni bezonas sunlumon. Gravedulinoj bezonas ĝin tute aparte, ilia vitamino D kontribuas al la kreskado de la ostoj de la fetoj kaj tiel ankaŭ al la pezo ĉe naskiĝo.

Kaj koncerne longecon de la korpo: Kiu ĉe naskiĝo estas pli granda, tiu dumvive restas tiel. Kaj tiu homo pli frue maturiĝas, precipe junulinoj: Knabinoj kies patrinoj gravede portis ilin dum sunplenaj monatoj atingis la puberecon pli frue. Estas malklare ĉu ankaŭ en tiu kazo ekzistas kunrilato kun vitamino D. Tia kunrilato certe ne ekzistas ĉe unuavide frapa eltrovo: Kiu naskiĝis dum aŭtuno, tiu ricevas pli longan lernejan klerigon. La kaŭzo por tio estas ke en multaj landoj la lerneja jaro komenciĝas dum septembro: Kiu naskiĝas dum tiuj monatoj, tiu alvenos jaron pli malfrue al lernejo, do estos iom pli matura.

Sed kial la monato de naskiĝo en Anglujo ne efikas same pri pli postaj suferoj kiel en Novjorko? Kaj kial pli alta pezo ĉe naskiĝo ne alportas graskorpecon kiel en Ĉinio? Evidente mediaj faktoroj kiuj varias laŭ regionoj influas la situaciojn de la koncernaj monatoj.

La monato en kiu oni naskiĝas havas efikon pri la tuta vivo, detale tamen necesas atenti kie oni naskiĝas.

Ke dum diversaj monatoj regas diversaj malsanoj, tion jam sciis Hipokrato: "Laŭ la jardekoj ŝanĝiĝas la digestorganoj de la homoj", li skribis antaŭ 2500 jaroj. Pli poste aperis la suspekto ke ankaŭ la monato en kiu iu naskiĝas, dumvive ludas rolon koncerne la sanon. Kaj tio ne okazas pro iuj konstelacioj de la steloj, sed pro la medio: En la jaro 1983 oni rimarkis ke infanoj kiuj naskiĝas en la monatoj majo ĝis septembro havas kiel plenkreskuloj je 40 procentoj pli altan riskon suferi pri alergio de dompolvaj akaroj.

Oni eltrovis ke la populacioj de la akaroj estas plej grandaj de majo ĝis septembro. Pli poste montriĝis kunrilatoj kun ĉiaj suferoj, ekzemple astmo, ĝi minacas superaveraĝe homojn kiuj naskiĝis dum septembro, pri kormalsanoj devas timi precipe tiuj kiuj naskiĝis dum vintro kaj dum malfrua printempo - de januaro ĝis aprilo - bronĥiton, virusajn infektojn kaptas pli ofte homoj kiuj naskiĝis dum novembro.

Tio validas almenaŭ por homoj kiuj vivas en Novjorko kaj kiuj naskiĝis inter la jaroj 1985 kaj 2014 en hospitalo de la Columbia universitato. Tie oni kolektis datumojn pri 1,7 milionoj da homoj.

Ankaŭ la pezo ĉe naskiĝo ludas gravan rolon. Malalta pezo de malpli ol 2,5 kilogramoj montriĝis superproporcie ĉe tiuj kiuj naskiĝis dum vintro, dum homoj kiuj naskiĝis aŭtune havis pli altan pezon ol la averaĝo, la diferenco montriĝis ĉefe ĉe virinoj. Malantaŭ tio troviĝas verŝajne la vitamino D por kies sintezo en nia haŭto ni bezonas sunlumon. Gravedulinoj bezonas ĝin tute aparte, ilia vitamino D kontribuas al la kreskado de la ostoj de la fetoj kaj tiel ankaŭ al la pezo ĉe naskiĝo.

Kaj koncerne longecon de la korpo: Kiu ĉe naskiĝo estas pli granda, tiu dumvive restas tiel. Kaj tiu homo pli frue maturiĝas, precipe junulinoj: Knabinoj kies patrinoj gravede portis ilin dum sunplenaj monatoj atingis la puberecon pli frue. Estas malklare ĉu ankaŭ en tiu kazo ekzistas kunrilato kun vitamino D.

Tia kunrilato certe ne ekzistas ĉe unuavide frapa eltrovo: Kiu naskiĝis dum aŭtuno, tiu ricevas pli longan lernejan klerigon. La kaŭzo por tio estas ke en multaj landoj la lerneja jaro komenciĝas dum septembro: Kiu naskiĝas dum tiuj monatoj, tiu alvenos jaron pli malfrue al lernejo, do estos iom pli matura.