×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kio vere estas danĝera? :-) ;-) :'(

Kio vere estas danĝera? :-) ;-) :'(

Ĉiu viro estas respondeca pri sia familio kaj klopodas certigi al ĝi la sekurecon. La viroj kutime scipovas kaj ŝatas riski anstataŭ tio la virinoj kaj la infanoj devas esti sekuraj. Ĉi tiel agas normala socio.

Pro tio estas bone scii, kio vere estas danĝera. Ekz. la bestoj. La homoj timas leonojn kaj ŝarkojn. Dum la ŝarkoj mortigas jare nur kelkajn homojn. La ordinara meduzo dum unu jaro estas kaŭzo de la morto de cento da homoj. Leonoj mortigas ĉ. 200 homojn. Simpatiaj hipopotamoj senigas je la vivo ĉ. 600. Kompreneble ĉiu el ni parolos: la leonoj mortigas malmulte da homoj, ĉar ni timas ilin, kaj ni ne vagas tien, kie ili estadas. Kaj kiu timas iun hipopotamĉjon? Sed en tio konsistas la eraro. Tiu, kiu veturas kun infanoj al ekzotikaj strandoj aŭ plaĝoj, antaŭ ol permesi al sia infano naĝi, ne devus observi triangulan naĝilon (de la ŝarko) sed ordinaran meduzon.

Simile estas pri la posedo de ĉiuspeca armilaro. Laŭ la opinio de ĉiu patrino la armilo estas io terura. Io alia estas posedi ekz. basenon, ja temas pri pura agrablaĵo. Do komprenebla afero por ŝi estas permesi al sia filino ludi en baseno kun kolegino, ĝis kiam ŝi ne ekaŭdos, ke la patro de la kolegino posedas propran revolveron. Ŝi tuj imagos, ke dum la ludado la knabinoj povas trovi hazarde la pafilon de la facilanima paĉjo, kaj faros al si iun malbonon. Tamen la vero estas, ke 5000-oble pli da usonanoj posedas armilojn ol basenojn. Malgraŭ tio en ĉedomaj basenoj en Usono pereas 300-oble pli da infanoj ol kaŭze de iuj armilakcidentoj.

Ni ofte legas pri mafioj. Ili ĉantaĝas homojn, ŝtelas al ili monon. Kaj tio estas pura vero. Anstataŭ tio la ŝtato... La ŝtato estas traktata kiel io ĝuste simpatia. La hodiaŭaj „ŝtatoj” nomiĝas arogantece „zorgemaj ŝtatoj”.

Dum la ŝtato estas bandito multe pli danĝera ol ajna mafio. La ŝtato dum du semajnoj prirabas nin de monsumoj pli grandaj ol ĉiuj mafioj dum la tuta jaro. Kaj multe pli: ĝi faras tion ege malkonvene, ege maldece. Pri la prirabado de homoj en la majesteco de la juro ni povas legi tri fojojn tage, dum pri mafioj – unu fojon dum du monatoj. Malgraŭ tio inter miaj samlandanoj regas la konvinkiĝo, ke la ŝtato faras multe pli da bono ol la malbono. Kaj ili opinias, ke la ŝtato estas certe pli bona ol la mafio. Dum fakte estas tute inverse.