×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kio starigis la homon

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo La teorio pri evoluo de specioj, de Charles Darwin, estas unu el la plej elstaraj elpensaĵoj en la kampo de Scienco. Ekde la 19-a jarcento, kiam li ĝin formulis, post longa ŝipvojaĝo ĉirkaŭ la mondo (kaj ankaŭ post longa meditado), oni ĝis nun ne sukcesis montri en ĝi esence gravan eraron. Male, sciencistoj pli kaj pli ofte konfirmas ĝian validecon. Malgraŭ tio, multaj homoj ankoraŭ rezistas kontraŭ ĝi, favore al tradicia interpretado de la Biblia Genezo.

Profesorino Lia Amaral estas brazila emerita fizikisto, kiu plenumis sian brilan karieron en la Instituto de Fiziko de Universitato de San-Paŭlo. Tamen, estas kurioze, ke de kelkaj jardekoj ŝi sin dediĉas al aplikado de Fiziko en biologiaj esploroj. Pri tio ŝi interesiĝis post la studado de la famaj verkoj de Darwin. Ekde la jaro 1985 ŝi plenumas esplorojn por klarigi, surbaze de la teorio pri evoluado, la faktorojn, kiuj determinis, ke primatoj fariĝis homsimilaj dupieduloj, tio estas, kiel ili komencis iradi sur nur du piedoj. Kaj ŝi trovis tre interesan klarigon: plej forta faktoro por tio estis... la malpliigo de la kvanto da haroj sur la haŭto! Ŝi asertis: “Iri sur nur du piedoj estis grandega klopodo, laŭ evolua vidpunkto. Nur forta premo de cirkonstancoj klarigas tion. Kiam prauloj de homoj ekmalhavis felan haŭton (do kun multaj haroj), tiam iliaj beboj jam ne povis alkroĉiĝi al siaj patrinoj, kaj tio devigis, ke ili forlasu iom post iom iradon sur kvar piedoj.” Orangutangoj, goriloj kaj ĉimpanzoj portas siajn idojn alkroĉitaj al la hardensa dorso. “Ne ekzistas densharaj dupiedulaj primatoj, kaj same ne ekzistas senharaj kvarpiedulaj primatoj” – diras la profesorino. Por klarigi sian hipotezon, ŝi uzis siajn konojn pri Fiziko. Ŝi analizis la ekvilibron bezonatan por irado de kvarpiedulo, ekzemple gorilo. Por ke ĝia bebo ne glitu kaj falu de sur la patrina dorso, necesas angulo de malpli ol 30 gradoj, je la supra parto de la korpo. La ebleco firme alkroĉiĝi al la haroj de la patrino tion permesas al la idoj. La fakto, ke ĉiuj primatoj (escepte de la homo) estas kvarpieduloj, kaj ke la afrikaj simioj mallerte iras sur la grundo estas indiko, ke grandega evolua laboro estis necesa por ke la homoj havigu al si iradon sur du piedoj. Per siaj sagacaj esploroj, profesorino Lia Amaral kontribuas al la konfirmoj pri la teorio pri evoluado de specioj, de Darwin.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

La teorio pri evoluo de specioj, de Charles Darwin, estas unu el la plej elstaraj elpensaĵoj en la kampo de Scienco. Ekde la 19-a jarcento, kiam li ĝin formulis, post longa ŝipvojaĝo ĉirkaŭ la mondo (kaj ankaŭ post longa meditado), oni ĝis nun ne sukcesis montri en ĝi esence gravan eraron. Male, sciencistoj pli kaj pli ofte konfirmas ĝian validecon. Malgraŭ tio, multaj homoj ankoraŭ rezistas kontraŭ ĝi, favore al tradicia interpretado de la Biblia Genezo.