×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kiel vi fartas?

Malgraŭ pluraj similecoj inter ni kiel homoj ekzistas ankaŭ multege da diferencoj. Mi tamen ĉi-momente ne pensas pri niaj diversaj karakteroj kaj temperamentoj. La diferencoj ofte dependas de tio, kie ni loĝas kaj kiel ni vivas, kaj precipe de tio, kiom multe da libera tempo restas al ni post la plenumo de multaj niaj ĉiutagaj devoj kaj okupoj. Ĉar mi premisas, ke simile kiel mi, ankaŭ vi volonte dediĉas vian liberan tempon por okupiĝi pri aferoj ligitaj kun Esperanto. Temas ja pri nia komuna hobio aŭ eĉ pasio, temas pri io por ni aparte agrabla, aparte senca. Nia vivpasio tamen krom libera tempo postulas kelkajn aliajn aferojn, ekzemple permeson okupiĝi pri nia ŝatokupo flanke de niaj proksimuloj. Alia tre grava afreo estas posedo de monrimedoj cele financi diversajn elspezojn ligitajn kun nia afero.

Okupiĝi pri Esperanto signifas, ke ni bezonas renkontiĝi kun aliaj esperantistoj fizike, ni do devas translokiĝi de loko al loko per buso aŭ trajno aŭ minimume posedi aliron al la interreto, kaj tiamaniere kultivi nian kampeton de internacia amikeco. Valoras ankaŭ aboni E-revuojn, aĉetadi librojn kaj legi ilin. Esti esperantisto do signifas esti iagrade homo libera. Ĉu oni estas libera sen mono? Jes, sed pli agrable kaj utile estas, kiam oni povas ankaŭ iom elspezi laŭbezone.

La permeso okupiĝi pri la lingvo ekz. flanke de niaj edzo aŭ edzino estas unu afero kaj la sekva estas ilia konsento, ke ni por tio ankaŭ devas destini la komunan, familian monon. Do la prezo okupiĝi pri nia ŝatokupo estas duobla. Ĉion tion ni ofte devas al ni ellabori (kaj eĉ interkonsentigi). Bonŝance ekzistas plej diversaj eblecoj tiel aranĝi la aferojn en nia ĉirkaŭaĵo, ke ni povos realigi niajn ŝatatajn entreprenojn, por fari ja ion utilan por ni kaj dank' al tio farti bone. Mi pensas, ke legante (aŭskultante) plej diversajn „raportaĵojn” interalie ĉi tie en la ERRadio interesas vin same kiel min ĉiuspecaj cirkonstancoj en kiuj ni vivas. Mi volus kvazaŭ demandi vin „Kiel vi fartas?” ne celante prefere ekkoni je kio vi hazarde ĉi-momente malsaniĝis. Por kompreni la mondon, por kompreni unu la alian, necesas koni plurajn detalojn, kiuj ofte estas kompreneblaj kaj evidentaj ĉefe por homoj el la sama lando.

Krom diversaj temoj, kiujn pritraktas ĉi tie nuntempe jam kelkaj diverslandanoj, signifaj estas ankaŭ komentoj de la aŭskultantoj. Tamen iom mi miras (certe ne nur mi), ke ofte la komentantoj restas anonimaj. Ĉu tiuj anonimuloj opinias, ke iliaj nomoj ne estas por la publiko gravaj? Eĉ se tiel estas, ekestus kelka ordo, kiam la komentantoj estus afablaj subskribiĝi eĉ per iu elpensita pseŭdonomo. Danke al tio la legantoj de la komentarioj pli facile povus orientiĝi, kiuj el la komentarioj apartenas al la sama komentinto. Eble vi ankaŭ opinias, ke ekscii la sekson kaj la devenlandon (naciecon) de la subskribintoj estas utila por pli bone kompreni la pensmanieron de unuopaj personoj.

Mi deziras, ke inter ni esperantistoj (laŭpremise geamikoj) okazu kelka neripetebla etoso. Mi pensas, ke komencante interŝanĝon de opinioj ĉiu el ni devus premisi, ke ekzistas neniu minaco kaj damaĝo inter ni, do indas malkaŝi sian nomon. Ke unusola damaĝo povas esti nia reciproka nescio pri ni, homoj tiel similaj kaj samtempe tiel diversaj. Kiel agrabla fariĝus nia lingvo, kiam ni sen ajna timo povus ĉe kiu ajn okazo demandi unu la alian „Kiel vi fartas, amiko-amikino” parolante kvazaŭ al sia bona konatulo. Ni memoru, ke niaj kondutoj atestas pri nia kulturo, ĉi-kaze la esperantista!

Malgraŭ pluraj similecoj inter ni kiel homoj ekzistas ankaŭ multege da diferencoj. Mi tamen ĉi-momente ne pensas pri niaj diversaj karakteroj kaj temperamentoj. La diferencoj ofte dependas de tio, kie ni loĝas kaj kiel ni vivas, kaj precipe de tio, kiom multe da libera tempo restas al ni post la plenumo de multaj niaj ĉiutagaj devoj kaj okupoj. Ĉar mi premisas, ke simile kiel mi, ankaŭ vi volonte dediĉas vian liberan tempon por okupiĝi pri aferoj ligitaj kun Esperanto. Temas ja pri nia komuna hobio aŭ eĉ pasio, temas pri io por ni aparte agrabla, aparte senca. Nia vivpasio tamen krom libera tempo postulas kelkajn aliajn aferojn, ekzemple permeson okupiĝi pri nia ŝatokupo flanke de niaj proksimuloj. Alia tre grava afreo estas posedo de monrimedoj cele financi diversajn elspezojn ligitajn kun nia afero.

Okupiĝi pri Esperanto signifas, ke ni bezonas renkontiĝi kun aliaj esperantistoj fizike, ni do devas translokiĝi de loko al loko per buso aŭ trajno aŭ minimume posedi aliron al la interreto, kaj tiamaniere kultivi nian kampeton de internacia amikeco. Valoras ankaŭ aboni E-revuojn, aĉetadi librojn kaj legi ilin. Esti esperantisto do signifas esti iagrade homo libera. Ĉu oni estas libera sen mono? Jes, sed pli agrable kaj utile estas, kiam oni povas ankaŭ iom elspezi laŭbezone.

La permeso okupiĝi pri la lingvo ekz. flanke de niaj edzo aŭ edzino estas unu afero kaj la sekva estas ilia konsento, ke ni por tio ankaŭ devas destini la komunan, familian monon. Do la prezo okupiĝi pri nia ŝatokupo estas duobla. Ĉion tion ni ofte devas al ni ellabori (kaj eĉ interkonsentigi). Bonŝance ekzistas plej diversaj eblecoj tiel aranĝi la aferojn en nia ĉirkaŭaĵo, ke ni povos realigi niajn ŝatatajn entreprenojn, por fari ja ion utilan por ni kaj dank' al tio farti bone.

Mi pensas, ke legante (aŭskultante) plej diversajn „raportaĵojn” interalie ĉi tie en la ERRadio interesas vin same kiel min ĉiuspecaj cirkonstancoj en kiuj ni vivas. Mi volus kvazaŭ demandi vin „Kiel vi fartas?” ne celante prefere ekkoni je kio vi hazarde ĉi-momente malsaniĝis. Por kompreni la mondon, por kompreni unu la alian, necesas koni plurajn detalojn, kiuj ofte estas kompreneblaj kaj evidentaj ĉefe por homoj el la sama lando.