×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kiel mi uzas Esperantan Retradion

Kiel mi uzas Esperantan Retradion

Antaŭ kelkaj jaroj mi preparis min por la lingvaj ekzamenoj tiel nomataj KER: ili estas ekzamenoj aranĝitaj laŭ la eŭropa referenckadro pri lingvoj.

La fakto, ke tiamaniere Esperanto estos taksita same kiel aliaj eŭropaj lingvoj decidigis min trapasi tiajn ekzamenojn. Ĉar mi bezonis, kaj ankoraŭ bezonas, progresi skribe kaj parole mi serĉis tekstojn akompanatajn de sonregistroj.

Kvankam esperantlingvaj tekstoj kaj sonregistroj estas multaj en la reto, ili ne abundas kune. Miaj serĉoj kondukis min tute nature al Esperanta Retradio. En ĉi tiu vasta retejo mi ĉiutage trovis novan tekston kaj ties sonregistron.

Kunigi tekston kaj ĝian sonregistron estas la genia originaleco de ĉi tiu retejo. Tio multe helpas precipe por trejniĝi al la aŭdokomprena parto de la ekzamenoj. Mi dankegas al Anton pro lia vastega laboro, kiu ege superas miajn modestajn bezonojn. Iom post iom kelkaj spertaj samideanoj aldoniĝis helpe al Anton kaj alportis novajn voĉojn kaj temojn. Dankegon al la tuta teamo. Dume mi trapasis la KER-ekzamenojn ĝis la nivelo C1 danke al diversaj kursoj, staĝoj kaj kompreneble danke al miaj oftaj vizitoj ĉe Esperanta Retradio.

Ĉar ne estas multe da gvidantoj en mia regiono de Francio, mi komencis gvidi kursojn por komencantoj antaŭ ol fariĝi sperta esperantisto.

Kaj poste kursojn por progresantoj... Mi do senĉese provis plibonigi miajn lingvokapablon kaj kompetentecon! Mi ekuzis ĉi tiun retejon ne nur por mi sed ankaŭ por miaj gelernantoj.

Mi elektas tekston inter la multnombraj kaj diverstemaj, kiuj troviĝas en la arkivoj de la retejo. Sur A4-folio, mi skribas la elektitan tekston kaj aldonas dekon da demandoj. Mi zorgas, ke la unuaj demandoj estu facilaj por kuraĝigi la gelernantojn, kaj ke la lastaj estu paroligaj. Kiam mi prezentas la tekston, mia metodo dependas de la nivelo de la gelernantoj.

Ekzemple, dum la aŭskultado mi elektas montri, aŭ ne, la tekston. Mi uzas la liberan programon Audacity, kiu montras grafike la sonojn kaj la paŭzetojn. Tio ebligas, ke mi senecese haltigu la parolanton inter du frazoj aŭ eĉ ene de frazo. En la Universala Kongreso de Lillo mi spertis la feliĉon renkontiĝi kun Paŭlo Sergio Viana, unu el la partoprenantoj de la retejo.

Mi povis diri al li, kiom mi ŝatas liajn klopodojn paroli klare kaj ne tro rapide, tiel ke li estu komprenata de ĉiuj, inkluzive de la komencantoj. Li estis tia, kia ni aŭdas lin en ĉi tiu retejo: afabla kaj simpatia. Li proponis, ke mi esprimu miajn dankojn en la retejo kaj partoprenu la kreadon de tekstaj kaj sonregistritaj dokumentoj. Mi promesis tion fari de tempo al tempo kaj dankas al Paul Signoret, kiu amike reviziis ĉi tiun unuan provon.