×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kiel eviti longan atendadon ĉe kuracisto

Kiel eviti longan atendadon ĉe kuracisto

Ĉagrenaĵon kiu trafis verŝajne jam ĉiun el ni volas forigi juna abituriento el Supra Aŭstrio: longan atendadon ĉe kuracisto. Nome li disvolvis aplikaĵeton por la kompufono kun la nomo "waity" kiu montras sur la ekrano de kompufono aŭ de komputilo kiom da personoj aktuale troviĝas en la atendoĉambro de la kuracisto kaj pri kiom da atendotempo necesas kalkuli.

Malgranda ŝaltareo (butono) sur la komputilo de la asistantino de la kuracisto kun klavo "plus" kaj klavo "minus" sufiĉas por ĉiam teni la datumojn aktualaj. Pacientoj tiel povas aranĝi la tempon de sia vizito ĉe kuracisto ke ili venos tien kiam malpli da pacientoj estas en la antaŭĉambro kaj tiel la uzanto de la aplikaĵeto povas savi valoran tempon.

"Tio ja estas principe tre simpla solvo, kaj mi miras ke mi ne havis jam pli frue la ideon disvolvi tian aplikaĵeton", diras la juna aŭstro. Sed la ideo aperis nur kiam li vizitis kuraciston. "Mi sidadis dum du horoj en la atendoĉambro ĝis kiam oni vokis min. Post mi ne plu alvenis pacientoj. Do se mi estus alveninta ĉe la kuracisto unu horon kaj duonan pli poste, mi malgraŭ tio ne estus devinta atendi longe, sed mi intertempe estus povinta entrepreni ion sencohavan. Dum hejmenirado mi pensis: Io tia ne plu okazu al mi", diras la juna disvolvinto de la aplikaĵeto.

Kelkajn tagojn poste la informadikisto estis disvolvinta koncepton por respondiva retpaĝaro el kiu ĉiam kaj ĉie eblas elvoki la kvanton da atendantoj en la antaŭĉambro de kuracisto. Tiun koncepton li prezentis al sia loka kuracisto al kiu plaĉis la ideo kaj tial li promesis subtenon por la realigo de la koncepto.

Dum du monatoj la 19-jarulo sekve programadis, dezajnis kaj disvolvadis ĝis kiam antaŭ kelkaj semajnoj lia retpaĝaro "www.waity.at" povis eniri la testofazon. Tiu testado kondukis al plena kontenteco de ĉiuj partoprenantoj. La juna informadikisto nun estas konvinkita ke eblos konvinki pluajn kuracistojn pri tiu ideo. "Eble mi povos financi per ĝi mian studadon de informadiko.