×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kie la arbaro certigas la survivon

Por kontraŭbatali la mondan malsaton necesos direkti pli da atento al la konservado kaj la daŭrigebla elprofitado de arbaroj. Tion montras ampleksa raporto.

Unu miliardo da homoj bezonas la oferton de la arbaroj por sia ĉiutaga vivo. Tion konkludas aktuala raporto. La fokuso de la interdisciplina analizo estis direktita al landoj en kiuj regas malsato kaj nesufiĉo de nutraĵoj.

El tio fariĝas komprenebla la grandega signifo de arbaroj: Por multaj milionoj da homoj la arbaro estas la plej favora, ofte sola fonto por fajra ligno por kuiri kaj hejti, por voraĵo por la brutaro, por favorkosta konstrumaterialo. Arbaroj liveras sanajn manĝaĵojn, plantojn kaj fruktojn, insektojn kaj mielon, ĉasbestojn, birdojn, fiŝojn kaj aliajn bestojn. Kie sur la merkatoj komercataj nutraĵoj ofte estas nepageble multekostaj, tiuj donacoj de la naturo ofte decide kontribuas al la provizado per vitaminoj kaj nutraj substancoj, oleoj kaj proteinoj. Krome la kolektaĵo povas esti interŝanĝata kaj vendata: sur lokaj merkatoj aŭ eĉ internacie, kiel montras la ekzemploj de la paranukso, ŝea-butero aŭ bambuo.

Vide al tiu granda signifo por la ĉiutaga vivo de malriĉaj tavoloj de loĝantaroj estas mirige ke arbaroj ĝis nun apenaŭ estis enkalkulitaj kiel fonto de provizoj en la strategiaj dokumentoj kontraŭ malsato. "La kaŭzo por tio troviĝas en tio ke estas nur malfacile montreble per ciferoj kio kaj kiom pecize estas ĉerpebla el la arbaro", klarigas la kunordiganto de la raporto. "Tiuj produktoj preskaŭ neniam eniras la ekonomian cirkuladon". La scienco nomas tion "kaŝita rikolto".

"Konfirmiĝis ankaŭ kompreneble la signifo kiel ekologia sistemo": Arbaroj protektas la grundon kontraŭ tropika suno kaj pluvamasoj, lavangoj, glitantaj grundoj. Kaj ili reguligas la akvomastrumon: "En la suda hemisfero daŭre malaperas gigantaj arbaraj regionoj por ricevi spacon por agrikulturaj areoj. Tio kreas problemojn en la mastrumo de akvo kaj nutraj substancoj", avertas la sciencisto. "Se oni ignoras la ekologiajn limojn, la agrikulturo en tiuj regionoj fariĝos tre malfacila. " Sekve necesas pli bone protekti la arbarojn kaj elprofiti ilin pli daŭrigeble. Sed kiel? La Internacia Arbara Asocio rekomendas "multfunkciajn pejzaĝojn", do diversajn manierojn por la elprofitado de grundoj kiuj ekzistas paralele kaj kovras ĉiuj bezonojn inkluzive de la diverseco de specioj. "Montriĝis ne celkonduke, krei grandajn naturprotektajn zonojn el kiuj la regiona loĝantaro estas elfermita, tion intertempe ankaŭ diras mediprotektaj organizoj", li diras. La malriĉuloj ĉiukaze ne estas forpeleblaj per malpermesoj kaj la gardado estas malfacile kaj multekosta.

"Protektado de arbaroj povas nur sukcesi, se la loĝantaro partoprenas en ĝi". Por tio necesas forta politiko. En multaj landoj tamen tiurilate aperas multaj problemoj, ĉar regas korupto kaj la rajtoj pri la elprofitado de grundoj estas maljuste disdonitaj. La monda komunumo tial devas okupiĝi pri tiu temo kaj krei politikan premon por la protektado de arbaroj kaj por certigi la nutran bazon el ĝi.

Por kontraŭbatali la mondan malsaton necesos direkti pli da atento al la konservado kaj la daŭrigebla elprofitado de arbaroj. Tion montras ampleksa raporto.

Unu miliardo da homoj bezonas la oferton de la arbaroj por sia ĉiutaga vivo. Tion konkludas aktuala raporto. La fokuso de la interdisciplina analizo estis direktita al landoj en kiuj regas malsato kaj nesufiĉo de nutraĵoj.

El tio fariĝas komprenebla la grandega signifo de arbaroj: Por multaj milionoj da homoj la arbaro estas la plej favora, ofte sola fonto por fajra ligno por kuiri kaj hejti, por voraĵo por la brutaro, por favorkosta konstrumaterialo. Arbaroj liveras sanajn manĝaĵojn, plantojn kaj fruktojn, insektojn kaj mielon, ĉasbestojn, birdojn, fiŝojn kaj aliajn bestojn. Kie sur la merkatoj komercataj nutraĵoj ofte estas nepageble multekostaj, tiuj donacoj de la naturo ofte decide kontribuas al la provizado per vitaminoj kaj nutraj substancoj, oleoj kaj proteinoj. Krome la kolektaĵo povas esti interŝanĝata kaj vendata: sur lokaj merkatoj aŭ eĉ internacie, kiel montras la ekzemploj de la paranukso, ŝea-butero aŭ bambuo.

Vide al tiu granda signifo por la ĉiutaga vivo de malriĉaj tavoloj de loĝantaroj estas mirige ke arbaroj ĝis nun apenaŭ estis enkalkulitaj kiel fonto de provizoj en la strategiaj dokumentoj kontraŭ malsato. "La kaŭzo por tio troviĝas en tio ke estas nur malfacile montreble per ciferoj kio kaj kiom pecize estas ĉerpebla el la arbaro", klarigas la kunordiganto de la raporto. "Tiuj produktoj preskaŭ neniam eniras la ekonomian cirkuladon". La scienco nomas tion "kaŝita rikolto".

"Konfirmiĝis ankaŭ kompreneble la signifo kiel ekologia sistemo": Arbaroj protektas la grundon kontraŭ tropika suno kaj pluvamasoj, lavangoj, glitantaj grundoj. Kaj ili reguligas la akvomastrumon: "En la suda hemisfero daŭre malaperas gigantaj arbaraj regionoj por ricevi spacon por agrikulturaj areoj. Tio kreas problemojn en la mastrumo de akvo kaj nutraj substancoj", avertas la sciencisto. "Se oni ignoras la ekologiajn limojn, la agrikulturo en tiuj regionoj fariĝos tre malfacila. "

Sekve necesas pli bone protekti la arbarojn kaj elprofiti ilin pli daŭrigeble. Sed kiel? La Internacia Arbara Asocio rekomendas "multfunkciajn pejzaĝojn", do diversajn manierojn por la elprofitado de grundoj kiuj ekzistas paralele kaj kovras ĉiuj bezonojn inkluzive de la diverseco de specioj. "Montriĝis ne celkonduke, krei grandajn naturprotektajn zonojn el kiuj la regiona loĝantaro estas elfermita, tion intertempe ankaŭ diras mediprotektaj organizoj", li diras. La malriĉuloj ĉiukaze ne estas forpeleblaj per malpermesoj kaj la gardado estas malfacile kaj multekosta.