×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kiam lakto fariĝis digestebla por homoj

Se oni konsideras la tutan homan historion, la homo pasigis la plej longan tempon de sia ekzistado sen lakto. Nur antaŭ 12.000 jaroj la lakto - manenmane kun la disvastiĝo de agro- kaj brutoekonomio - eniris per etaj paŝoj la nutradon de la homo kaj helpis ĉe la plua evoluo kaj la kreado de civilizoj.

Ĝis hodiaŭ ĉirkaŭ du trionoj de la homaro post la suĉinfana aĝo ne plu kapablas senprobleme digesti lakton: La kaŭzo por tio estas ke dum la unuaj vivojaroj la korpo haltigas la produktadon de laktazo. La lakta sukero (laktozo) tiel sen tiu enzimo ne plu povas esti malkombinata kaj ne povas esti absorbata de la mukozo de la maldika intesto. La nur parte aŭ tute ne malkombinita laktozo migras en la dikan inteston kie ĝi estas malkombinata de bakterioj. Tiu procedo estigas gasojn kaj acidojn kiuj kaŭzas multajn malagrablaĵojn. Pro tio ankaŭ niaj antaŭuloj rezignis pri la konsumo de kruda lakto.

Sed la homoj ja kapablis konsumi laktoproduktojn kiel buteron, fromaĝon aŭ jogurton ĉar tiuj produktoj ne plu enhavas laktozon.

La homoj per tio malfermis aliron al nova kaj relative fidinda nutrofonto, ili ankaŭ povis ĝoji pri koktelo de nutraĵoj kiel proteino, graso, vitaminoj kaj kalcio. La novaj nutraĵoj estis pli bone konserveblaj kaj transporteblaj kaj krome ne necesis buĉi la bestojn por atingi la nutraĵon.

Jogurto kaj fromaĝo tiel estis akceliloj por la konstruado de socioj. La homoj disponis pri pli da nutraĵoj kio kreskigis la komunumojn kaj plifortigis ilin. La setlemaj konsumantoj de jogurto starigis la unuajn urbajn civilizojn de la mondo. Je tio certe kontribuis ankaŭ aliaj nutraĵoj, sed jogurto estis unu el la kaŭzoj kial homoj dum la malfrua ŝtonepoko kapablis antaŭenigi la evoluon de la homaro.

Sed necesis mutacio por kapabligi homojn digesti laktozon por nutri sin per kruda lakto kaj por tiel plivastigi sian nutrobazon. Per la mutacio la produktado de laktazo en la homa korpo daŭras dum la tuta vivo. Precipe en Eŭropo disvastiĝis la kapablo trinki puran lakton.

La freŝa lakto ne nur ofertis aldonajn kaloriojn kaj nutrajn substancojn, sed ĝi ankaŭ certigis dum pluraj monatoj la nutrobazon en kazo de malbonaj rikoltoj. Lakto estas ankaŭ sufiĉe senĝerma likvaĵo kio precipe en regionoj kun malabundeco de akvo estas signifa. Kaj en regionoj kun malmulte da sunlumo lakto povis alporti pluson da vitamino D kaj da kalcio.

Hodiaŭ la industrio ofertas vastan gamon de laktoproduktoj kun aŭ sen laktozo kaj tiel por preskaŭ ĉiuj homoj eblas konsumi laktoproduktojn.