×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Kial ne eblas tikli sin mem?

La fingroj alproksimiĝas pli kaj pli, tute malrapide ili ŝteliras antaŭen. Kaj jen ĝi komenciĝas: La tiklo-atako! Kiu estas tiklata, tiu ridas - eĉ se la humoro antaŭe estis ankoraŭ malbona. Sed kial nur aliaj homoj povas tikli nin?

Ateenton - tiklatako! Ĝemo, rido, ve-krieto, grimaca vizaĝo. Bonvolu halti! Aŭ ĉu tamen ne? Ankoraŭ iomete. Mi petas vin, tiklu! Ĉu ĝuo aŭ turmento? Tiklado povas esti ambaŭ. Ni ne deziras ĝin kaj tamen ŝatas ĝin. Kiel ofte okazas, ankaŭ en tiu kazo la dozo faras la venenon. Kaj krome dependas tamen kiu tiklas nin kaj kun kiu intenco.

Ne disputeblas la jeno: Por tikli tiel ke ĝi kaŭzas al ni bonhumoron kaj ke ni devas ridi, tion kapablas nur aliaj homoj. Ni ĉe ni mem ne atingas tiun efikon. Kial tio estas tiel, tion eltrovis esploristoj en la jaro 2005. La klarigo estas tre simpla: Se ni mem tiklas nin, tutsimple mankas la surpriza efiko. Nia cerbo nome tiam antaŭkalkulas kiam niaj fingroj tuŝos nin. Kaj kie tio okazos, tion la cerbo ankaŭ jam scias. Sekve ĝi malfortigas la nervosignalojn kiujn la tiklata korpoparto elsendas. Tiel tiuj sensimpresoj apenaŭ atingas nian konscion. Nia cerbo tutsimple konsideris ilin malgravaj.

Nia cerbo atentas precipe pri signaloj kiuj venas de ekstere. Ili estas neatenditaj. Ili estas malfacile takseblaj. Ili eble - kaj tio vere gravas - povus esti danĝeraj al ni. Kaj pri tio temas la tiklatakoj de aliaj homoj. Ke ni ofte reagas je ili sufiĉe forte, tio estas parto de la protekta funkcio de la korpo. Pri la fremda sensimpreso ĝi reagas per defendo. La tiklata homo ektremas kaj batas ĉirkaŭ si - kaj tamen plej ofte komencas ridi. Ni povas klopodi kiom ajn por subpremi tion. Kaj dum estas konklude klarigeble kial ni ne mem povas tikli nin, aliflanke estas malklare kial la tiklado tiel ofte estas akompanata de ridado.

Sed ni scias: Tiklado kaŭzas bonhumoron nur se la tiklanto estas amiko, ne malamiko. Ĝis la mezepoko la tiklado apartenis al la torturmetodoj. La viktimo estis fiksita kaj ne povis moviĝi iel ajn, la piedoj estis prifrotitaj per salo kaj tiam alvenis kapro kiu per sia maldelikata lango lekis la salon de la plandoj. Kiom da troaj sensimpresoj tio estis! La viktimo devis suferi ilin sen eĉ nur minimuma ebleco defendi sin. Tio kondukis al spasmoj kaj spirproblemoj kaj ankaŭ la piedoj vundiĝis. Se la haŭto poste denove estis kovrita de salo, tiam la doloro estis eĉ pli forta.

La lekado per kapra lango estas historiaĵo. Tamen eĉ se kompare al tio milde migras vespo sur la interno de la genuo, tio ja tiklas sed la ridado blokiĝas en la kolo. Tiklado kiu kaŭzas bonhumoron laŭ Charles Darwin havas socian fonon: Ĝi estas interago kun homoj kun kiuj ni simpatias kaj ĝi signifas proksimecon, amon kaj kareson. Ĝi kaŭzas ridon post la unua terureto kiam korpo kaj cerbo rimarkas ke ne temas pri danĝera ago. La ridado laŭ Darwin devenas de dezira sinteno, nome de la antaŭĝojo pri ĝuo.