×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Johano Amoso Komenio (1592-1670)

Johano Amoso Komenio (1592-1670)

El la longa artikolo de la esperanta Vikipedio pri Komenio mi citas kelkajn gravajn informojn:

“Pri Komenio aperis multaj esperantlingvaj artikoloj, broŝuroj kaj libroj.” “[Li] estis elstara filozofo, fondinto de la moderna pedagogio ("instruisto de la nacioj") kaj ĉefa reprezentanto de la moravia kulturo en la 17-a jarcento. Sur liaj principoj pri pedagogio ankoraŭ hodiaŭ staras la moderna lernejsistemo kaj pedagogia scienco. Li ankaŭ skribis pri la neceso kaj naturo de universala lingvo.” “Dum sia tuta vivo Komenio okupiĝis pri la ideo de reeduko de la homa socio surbaze de morala kaj racia edukado de la homoj. Liaj porpacaj kaj humanismaj klopodoj, lia kredo pri la bona estonteco de la propra nacio kaj interfratiĝo de ĉiuj popoloj, respeguliĝis ankaŭ en liaj traktadoj kun politikaj reprezentantoj de la tiama Eŭropo. Tiun ĉi lian agadon rilatas unue en Britio verkita libro Via lucis (La vojo de la lumo), kies 19-a ĉapitro parolas pri neceso de artefarita internacia lingvo kiel portanto de la lumo, kaj precipe la ampleksa kaj nefinita verko Ĝenerala Konsulto pri la Rebonigo de la Homaj Aferoj, kies kvina parto "Panglottia" estas dediĉita al la problemo de universala lingvo.” “La universalan lingvon li postulis kiel portanton de la lumo de klereco al ĉiuj nacioj. Ĝi devas esti neŭtrala por ne veki ĵaluzon de nacioj kaj multe pli facila ol la latina, kiun multaj ne kapablas ellerni. Li proponis aŭ simpligi la latinan aŭ krei lingvon tute novan. Li estis unu el la raraj (kun Zamenhof) kiu opiniis, ke tiu lingvo devus estis bela', por ke la homoj havus plezuron lerni kaj paroli ĝin.” Kial mi faris tiujn citojn? Kial mi faris artikolon pri Komenio? Jen la kialo:

La antaŭlastan tagon de la 101-a Universala Kongreso de Esperanto en Nitro (Slovakio) mi vidis – ne en la libroserva ĉambro, sed en la enira halo – libreton titolitan La Vojo al Harmonio. Surprizige ĝi estis disdonita senkoste. Ĉar ĝi traktas pri Komenio kaj Zamenhof, mi interesiĝis pri ĝi, prenis unu ekzempleron kaj – rehejme – legis ĝin.

La aŭtoro, la ĉeĥo Jaroslav Karhan, diras je la komenco:

“Mi donacas la verkon al vi, la partoprenantoj de la Universala Kongreso de Esperanto en Nitra, por instigi vin serĉi en viaj vivmedioj universale akcepteblan vojon al tutmondaj harmonio kaj paco.”

La libreto konsistas el kvin partoj: “Vivmisio de Komenio” (13 paĝoj kaj duono), “Vivmisio de L. L. Zamenhof” (17 paĝoj kaj duono), “Komuna Vojo al Harmonio” (10 paĝoj), “Postparolo” (1 paĝo kaj duono), “Vorto de la Eldonisto” (2 paĝoj), “Bibliografio” (3 paĝoj). Je la fino estas donataj informoj pri aliaj eldonaĵoj de la eldonejo KAVA-PECH.

En la du unuaj partoj la verkisto pritraktas vivon, ideojn kaj verkaron de Komenio kaj Zamenhof. En la tria li montras, kion la du gravaj homoj havas komunan. Ekzemple:

“Ambaŭ konvinkiĝis, ke la prakaŭzo de la tuthomara malakordo baziĝas en la sferoj religia kaj lingva, kies multvarieco kaŭzas tuthomaran nekomprenemon spiritan kaj malebligas interkompreniĝon lingvan. Ambaŭ tial – serĉante vojon al la kompleksa, tuthomara harmonio – dediĉis apartan atenton al kreo de elementa, universale akceptebla unueco en diversecoj religia kaj lingva. [...] Ambaŭ montris neceson venki la babelan konfuziĝon de lingvoj per kreo kaj ĝenerala akcepto de nova, facile lernebla, universala lingvo. Komenio precize starigis ĝiajn kriteriojn, kiujn Zamenhof – per sia Esperanto – praktike plenumis. Ambaŭ – celante krei unuecon en diversecoj religia kaj lingva – absolute ne intencis likvidi la ekzistantajn religiojn kaj lingvojn, male ili rekonis, ke ĉiuj havas siajn gravajn specifajn valorojn kaj eĉ futurajn misiojn.”

Poste Jaroslav Karhan asertas:

“[...] iliaj ideoj estas konstante valoraj kaj validaj, kapablaj kontribuadi ankaŭ al solvado de la nuna mondproblemaro. Necesas nur konstrui el ili modernan, universale akcepteblan vojon al la tuthomara harmonio. Al la tuta homaro ĝi povus esti plej bone disponigita enkadre de la jam evoluanta ekumena kaj interreligia movado, kiun necesus nur – laŭ la ideoj de Komenio kaj Zamenhof – universaligi spirite kaj lingve”.

La verkisto estis fondinta en la organo Paco de la Mondpaca Esperantista Movado (MEM, al kiu li apartenas) la rubrikon “Ekumena voĉo de paco”, kio eksplikas la supre cititajn asertojn. Fakte en la lastaj sep paĝoj de la tria parto li parolas pri la ekumena movado. Cetere la teksto de Jaroslav Karhan estis unue publikigita en 1992 de la MEM.

Kurioze la eldonisto – Petro Chrdle – rivelas ke: “[...] kiam mi komencis legi la priskribon de la vojo kiel atingi la interhoman harmonion, mi diris al mi, ke tio estas sonĝoj de naivulo nekonanta la realecon de la vivo, kaj ke tio neniam povas reale okazi.” Malgraŭ tio li eldonis la libreton. Kaj je la fino de la “Vorto de la Eldonisto” li diras: “[...] mi sincere deziras al la homaro, ke mia pesimismo montriĝu senkiala, kaj ke la revoj de Komenio, Zamenhof kaj Karhan sur ambaŭ kampoj, lingva kaj religia, realiĝu en estonteco.” Kiel esperantisto kaj skribinte la ERR-artikolon de la 6-a de pasinta septembro (pri religioj) mi evidente konsentas kun la lasta subfrazo.