×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Jogo kaj sano - grava konfirmo

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Paŭlo Sergio Viana el Brazilo

La informo ne estas nova, sed ĝis nun ne komplete pruvita. La pruvo ĵus publikiĝis: jogo efektive bonfaras al la sano. La Eŭropa Revuo pri Preventa Kardiologio antaŭ ne longe publikigis ampleksan studaĵon, laŭ kiu oni analizis dekojn da apartaj sciencaj esploroj, kiuj inkluzivis entute preskaŭ 30000 homojn. Oni per tio rajtas aserti, ke regula praktikado de jogo malaltigas la sangopremon kaj la kvanton da “malbona” kolesterolo en la sango. Ĝi krome plialtigas la kvanton da “protekta” kolesterolo, helpas malpliigi korpan trograsecon kaj mensan streĉiĝon. Kompreneble, tiaj bonaj efikoj estas des pli favoraj, se oni kune englutas la koncernajn medikamentojn. Ili signifas, ke joganoj ricevas signifoplenan protekton kontraŭ angiaj malsanoj de la koro kaj de la cerbo.

Medicinistoj pli kaj pli ofte insistas pri la bezono praktiki korpekzercojn kaj jogo montriĝis taŭga alternativo por homoj, al kiuj ne plaĉas laciga ŝvitado dum kurado aŭ biciklado. La protektado al la sanstato estis la sama, laŭ la menciita studaĵo. Jogo naskiĝis en Hindujo, antaŭ ĉirkaŭ 3000 jaroj. La vorto signifas proksimume “unuiĝon”, “kuniĝon”, “jungiĝon”. Ĝi estas spiritualisma disciplino por atingi iluminiĝon, laŭ hinduismaj kaj budhanaj konceptoj. Ekzistas multaj skoloj por praktikado de jogo, ĉu emfaze al la mensaj aspektoj de la ekzercoj, ĉu emfaze al la korpaj aspektoj. En ĉiuj skoloj la atento kaj kontrolo de profunda kaj ritma spirado estas esence grava elemento. En la okcidenta mondo la plej ofte praktikata formo estas la tiel nomata “Hata-jogo”, kies ĉefa celo estas la korpa sano – kvankam ĉiam apoge al spirado kaj meditado. Probable la supremenciita medicina studaĵo rilatas plej ofte al ĉi tiu speco de jogo. Ĝi konsistas el specialaj korpaj sintenoj, kiujn la praktikanto devas konservi dum certa tempo. Komence eblas praktiki ilin hejme, per si mem. Laŭgrade kiel progresas la praktikado, oni evoluas al pli komplikaj korposintenoj, kaj tiam necesas instruisto por eviti misaĵojn kaj lezojn. Tamen, eĉ se oni praktikas nur la plej simplajn movojn, tio jam estas saniga ekzerciĝado.