×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Iomete pri dulingvaj vortaroj

Iomete pri dulingvaj vortaroj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En mia artikolo pri tradukado mi menciis vortarojn - ĉar tradukistoj bezonas ilin - kaj en mia artikolo de la 21-a de marto mi parolis tre ĝenerale pri leksikografio.

Hodiaŭ mi volas paroli iomete pli detale pri dulingvaj vortaroj - sed evidente mi povas pritrakti nur malmultajn aspektojn.

Nuntempe multaj tipoj de vortaroj ekzistas en elektronika formo, ofte en la interreto. Kaj la produktado kaj la uzeblecoj estas tre malsamaj ol tiuj de la presitaj vortaroj. Sed ĉi tie mi limiĝas al la presitaj. Ankaŭ estas grandega diferenco inter unulingvaj kaj dulingvaj vortaroj. Ĉiu el la du tipoj prezentas grandajn, sed malsamajn malfacilaĵojn por la vortaristo.

Pri la ellaborado kaj uzo de dulingvaj vortaroj (kiuj ankaŭ estas nomataj “tradukvortaroj”):

Por diferencigi la du direktojn oni uzas diversajn terminojn: “altraduka – detraduka” (france: thème – version), “por produktado – por ricevado”, “kodiga – elkodiga” (angle: encoding – decoding; france: d'encodage – de décodage). Eble necesas ekspliki, ke en lingvistiko lingvoj estas kodoj, kaj “kodigi” signifas “esprimi ion (en iu lingvo)”, dum “elkodigi” signifas “kompreni (iun tekston)”. Neniu el tiuj terminoj tute kontentigas. Mi uzos ĉi tie – en Esperanto - la terminojn “denasklingva-fremdlingva” kaj “fremdlingva-denasklingva” vortaroj kaj la mallongaĵojn D-F- kaj F-D-vortaroj. (En ĉi tiu kazo la termino “denasklingva” ne rilatas nur al la vera denasklingvo, sed al iu bone regata lingvo, el kiu oni volas traduki ion – ĉu mense, skribe aŭ buŝe. ) Ĉar la plejmultaj vortoj havas du aŭ pli signifojn, multegaj vortaroj - kiuj estas simplaj - nur listigas la koncernajn tradukaĵojn. Tio ne tre gravas en F-D-vortaroj, ĉar la uzanto - surbaze de la kunteksto - plejofte kapablas elekti la korektan vorton en sia denaska lingvo.

Sed en D-F-vortaroj tiaj listoj utilas nur, kiam la uzanto jam sciis, kiel traduki la koncernan vorton kaj nur forgesis la tradukaĵon; t.e. danke al la listo la uzanto memoras la forgesitan vorton en la fremdlingvo. Unu el multaj ekzemploj estas la vortaro (Esperanto-angla / angla-Esperanto) de John C. Wells, kiun la aŭtoro mem opinias "kompakta" kaj pri kiu li diras ke "Plursignifaj vortoj estas traktataj tute resume".

Tamen - kvankam mi ne konas esplorojn pri tio - verŝajne la D-F-vortaro estas plejofte uzata, kiam oni ankoraŭ ne konas la tradukaĵon de D-vorto en la fremdlingvo. Evidente en tiu kazo listo de F-vortoj ne utilas, ĉar la uzanto ne kapablas elekti la adekvatan tradukaĵon. Do la vortaristo devas doni ian specon de ekspliko, kiu kapabligu la uzanton elekti la korektan F-vorton en iu specifa kunteksto. Tiuj eksplikoj devas esti donataj en la D-lingvo. Ofte sufiĉas la indiko de la faka kampo en kiu la koncerna F-vorto estas uzata (ekzemple: anatomio, astronomio) aŭ de la lingvotavolo (literatura, administracia, vulgara ktp.) - en ambaŭ kazoj oni ĝenerale uzas mallongigojn - sed ankaŭ ofte necesas pliaj eksplikoj - donitaj en formo de frazetoj aŭ partoj de frazoj - por klarigi en kiu situacio specifa F-vorto uziĝas.

En mia artikolo pri tradukado mi jam menciis la Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto (Granda Germana-Esperanta Vortaro). Ĝi estas ne nur la plej ampleksa D-Esperanto-vortaro, sed ankaŭ bonege, preskaŭ perfekte strukturita. La artikoloj donas la ĵus menciitajn necesajn informojn. La aŭtoro Erich-Dieter Krause rajte asertas:

“La klara aranĝo de la diversaj vort-signifoj kaj la klasifiko per ciferoj aŭ liter-signoj ene de la kapvortaj artikoloj, la aldono de koncizaj mallongigoj pri faklingva uzo kaj, krome, la ofta prezento de germanlingva klarigo por povi pli bone kompreni la koncernan tradukon faras ĉi tiun vortaron facile uzebla por kiu ajn.

Iomete pri dulingvaj vortaroj

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Herbert A. Welker el Brazilo

En mia artikolo pri tradukado mi menciis vortarojn - ĉar tradukistoj bezonas ilin - kaj en mia artikolo de la 21-a de marto mi parolis tre ĝenerale pri leksikografio.

Hodiaŭ mi volas paroli iomete pli detale pri dulingvaj vortaroj - sed evidente mi povas pritrakti nur malmultajn aspektojn.

Nuntempe multaj tipoj de vortaroj ekzistas en elektronika formo, ofte en la interreto. Kaj la produktado kaj la uzeblecoj estas tre malsamaj ol tiuj de la presitaj vortaroj. Sed ĉi tie mi limiĝas al la presitaj. Ankaŭ estas grandega diferenco inter unulingvaj kaj dulingvaj vortaroj. Ĉiu el la du tipoj prezentas grandajn, sed malsamajn malfacilaĵojn por la vortaristo.

Pri la ellaborado kaj uzo de dulingvaj vortaroj (kiuj ankaŭ estas nomataj “tradukvortaroj”):

Por diferencigi la du direktojn oni uzas diversajn terminojn: “altraduka – detraduka” (france: thème – version), “por produktado – por ricevado”, “kodiga – elkodiga” (angle: encoding – decoding; france: d’encodage – de décodage). Eble necesas ekspliki, ke en lingvistiko lingvoj estas kodoj, kaj “kodigi” signifas “esprimi ion (en iu lingvo)”, dum “elkodigi” signifas “kompreni (iun tekston)”. Neniu el tiuj terminoj tute kontentigas. Mi uzos ĉi tie – en Esperanto - la terminojn “denasklingva-fremdlingva” kaj “fremdlingva-denasklingva” vortaroj kaj la mallongaĵojn D-F- kaj F-D-vortaroj. (En ĉi tiu kazo la termino “denasklingva” ne rilatas nur al la vera denasklingvo, sed al iu bone regata lingvo, el kiu oni volas traduki ion – ĉu mense, skribe aŭ buŝe. ) Ĉar la plejmultaj vortoj havas du aŭ pli signifojn, multegaj vortaroj - kiuj estas simplaj - nur listigas la koncernajn tradukaĵojn. Tio ne tre gravas en F-D-vortaroj, ĉar la uzanto - surbaze de la kunteksto - plejofte kapablas elekti la korektan vorton en sia denaska lingvo.