×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Freneziga laborcela trafiko

Ŝtopitaj stratoj, plenplenaj aŭtobusoj, nur ruĝaj trafiklumoj: La vojo al la laborejo estas ofte malgustaĵo. Sed en aliaj urboj de la mondo eĉ povas esti pli malbela trafiksituacio, precipe en ĉefurboj.

Ĉu vi ĵus survojas al laboro kaj la veturado ne finiĝas? Ĉiutage okazas la sama situacio, la samaj lacaj vizaĝoj en la fervojo kaj la perturbanta rigardo al la horloĝo. Kion eblus fari dum tiu tempo, vi certe demandis tion al vi. Ĉu ne simple eblus ordigi tirkeston hejme? Aŭ ĉu iri al sportumado? Ne gravas, vi ja ankoraŭ survojas.

Por ĉiuj kiuj ĉagreniĝas pro plenaj trajnoj aŭ pro longaj trafikŝtopiĝoj, jen konsolo: Ĉar ĉiam eblas ankoraŭ pli malŝatinda situacio - la urĝaj horoj streĉas ne nur viajn nervojn, sed ankaŭ ĝenas milionojn da homoj de Pekino ĝis Novjorko.

Prenu ekzemple la Grandan Centran Stacion kiu estas unu el la plej gravaj nodopunktoj por komutantoj en Novjorko. La stacidomo ne nur aĝas pli ol cent jarojn kaj tiel estas la plej malnova sed ankaŭ la plej granda stacidomo de la mondo. Ĉirkaŭ 125.000 komutantoj ĉiutage uzas la stacidomon por atingi la laborejon kaj por reveni de tie. Ili devas lukti kontraŭ devioj de la veturhoraro kaj kontraŭ alia malhelpo: turistoj.

Ĉiujare pli ol 20 milionoj da feriantoj vizitas la faman stacidomon. Kontraŭe al la komutantoj tamen la turistoj malrapidas aŭ eĉ haltas sen anonco, rigardas ĉirkaŭ si, faras fotojn kaj serĉas kun plena trankvilo sur la kompufono restoracion favorprezan en la proksimeco. Por stresitaj novjorkanoj tio signifas ĉiutage denove slalomkuradi preter la turistoj.

En Istanbulo la feriantoj adaptiĝas al la konduto de la lokaj trafikantoj: Ili atendas. Mankas al ili alternativo ĉar ofte en la stratoj de la turka grandurbo nenio plu moviĝas. Kaj tiam ne estas surprize ke eksterlandanoj kaptas la vorton "kalabalik" (plenplena). Eble ili aŭdis ĝin de grumblanta taksiisto.

Aparte plenplenaj estas cetere ambaŭ pontoj trans la Bosporuson dum la urĝaj horoj. Komutantoj kiuj laboras je la eŭropa flanko de la urbo sed loĝas en la azia parto, pasigas multe da tempo en la ŝtopiĝo inter la kontinentoj. Kaj turistoj rezervu multe da tempo por tiu vojdistanco, alikaze la vojaĝa aŭtobuso forveturos eble sen ili al la sekva celo.

Pli norde aliflanke oni pli baraktas ol atendas: En Kopenhago la nocio "urĝa horo" havas iom alian signifon. Tie la profesia trafiko ne karakteriziĝas nur de aŭtomobiloj, sed ankaŭ de biciklantoj. Proksimume la duono de la komutantoj ĉiutage uzas la biciklon, kaj kun 400 kilometroj da porbiciklaj vojoj la urbo estas aparte taŭga por biciklado.

Tamen se estas tiom da kunbiciklantoj sur la bicikla vojo antaŭ ruĝaj trafiklumoj povas okazi ŝtopiĝoj. Bonŝance la nombro de akcidentoj kun bicikloj dum la pasintaj jaroj malkreskis.

Pli danĝera estas la strata trafiko en Mumbajo. En la hinda statistiko pri trafikakcidentoj la grandurbo troviĝas je la tria rango. Tio tamen ne maltrankviligas la homojn same kiel etas stopiĝo. La enloĝantoj de Mumbajo kutimas pli halti ol veturi survoje al la laborejo. Averaĝe homoj en Mumbajo bezonas 66 minutojn por atingi sian celon. Kaj tiam estas tute egale ĉu grupo da bovinoj senhaste promenas tra la strato. Faru tutsimple foton!

Plej malbonas la situacio por komutantoj verŝajne post la ferioj en Ĉinio. Je la fino de la tiel nomata "Ora Semajno" kio estas feriotempo komence de oktobro, proksimume 750 milionoj da homoj laŭ taksoj veturis hejmen. Kaj tiam antaŭ pagstacio kun 40 trakoj antaŭ Pekino la tuta trafiko devis halti pro plenŝtopiĝo.

Certe eblas ankoraŭ mencii multajn aliajn ekzemplojn. Sed ankaŭ eblas doni al la tempo en la aŭtomobilo iun sencon: Oni povas aŭskulti lecionojn de Esperanto-kurso aŭ programojn de la Esperanta Retradio. Jam ekzistas filmetoj de lernantoj de Duolingo dum veturado en aŭtomobilo.