×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.


image

Esperanta Retradio 2015, Eŭropa himno en Esperanto

Ekde ĉiam triboj, etnoj, povoj, nacioj militis inter si, en ĉiuj kontinentoj. En Okcidento - Eŭropo kaj siaj ekskolonioj - oni evidente scias pli pri la eŭropaj militoj - ekde la epoko de la popolmigradoj (au “barbaraj popolmigradoj”) ĝis la dua mondmilito (kaj ankoraŭ poste geografie limigitaj militoj).

Bonŝance kelkaj gravaj eŭropanoj komprenis post la dua mondmilito, ke necesis - pro diversaj kialoj - unuiĝo de la eŭropaj nacioj.

Tiel estiĝis unue - en 1951, do nur 6 jarojn post la fino de la mondmilito - la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo, kies membroj estis Belgio, Francio, Germanio, Italio, Luksemburgio kaj Nederlando.

En 1957 sekvis Eŭropa Komunumo pri Atomenergio kaj Ekonomia Eŭropa Komunumo (aŭ Komuna Merkato). Poste la tri komunumoj estis kunigitaj en Eŭropan Komunumaron.

Fine, en 1992, per la traktato de Mastriĥto, estis fondita la Eŭropa Unio, al kiu aliĝis pli kaj pli da landoj. Nuntempe ĝi entenas 28 landojn.

Jam en 1972 la Eŭropa Konsilio decidis akcepti himnon por la Eŭropa Komunumaro. Ĝi elektis faman melodion de Beethoven, pli ekzakte parton de la lasta movimento de lia naŭa simfonio.

Kial oni elektis tiun melodion? Mi ne scias la verajn motivojn, sed fakto estas la jeno: Ne nur estas la melodio tre bela, sed al la kvara movimento ankaŭ apartenas kanto, kies teksto estas poemo de la fama germana poeto Schiller, kaj tiu poemo - nomata Odo al Ĝojo - mencias ke "ĉiuj homoj fariĝos fratoj". Eble pro tio la fondinto de la Paneŭropa Unio, Richard Coudenhove-Kalergi, estis proponinta jam en 1955 la melodion de Beethoven kun la teksto de Schiller kiel eŭropan himnon.

Tamen elektinte la gajan kaj belan muzikaĵon de Beethoven, la Eŭropa Konsilio decidis ne uzi la poemon. Oni diris, ke la eŭropa himno – kompreneble – ne devas havi nacilingvan tekston. Do la himno, kiu poste fariĝis ankaŭ la himno de Eŭropa Unio, estas nur ludado, aŭ kantata sen paroloj.

Preskaŭ ĉion tion mi sciis, sed nur en la 100a Universala Kongreso en Lillo mi eksciis, ke ekzistas esperanta teksto, kiam la himno estis kantata de koruso.

Poste mi serĉis en la interreto kaj trovis la jenon en la esperanta vikipedio: “Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) proponas tekston en esperanto, verkitan de la antaŭa prezidanto de EEU Umberto Broccatelli, italo kaj forta subtenanto de federa Eŭropo. En la retpaĝaro de EEU troviĝas tradukoj de tiu teksto al 37 lingvoj, inter ili ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de EU. Kadre de la nove lanĉita eŭropa civitana iniciato, la 1-an de aprilo 2012 EEU submetis al la Eŭropa Komisiono proponon ke “EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.” Bedaŭrinde tiu pronono ĝis nun ne estas akceptita de la EU. Sed vidu kaj aŭskultu la tekston de Umberto Broccatelli: 1-a strofo Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur; nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun, Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid'; Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'. Via flago kunfratigas homojn post milita temp', via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'. Umberto Broccatelli kreis ankaŭ duan strofon, sed ĝi ne estas parto de la proponata himno. 2-a strofo De l' Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol', gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol'. Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord', tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'. Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj': tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj'. Nun aŭskultu la himnon kantitan: https://www.youtube.com/watch?v=NRv0asAIwDU


Ekde ĉiam triboj, etnoj, povoj, nacioj militis inter si, en ĉiuj kontinentoj. En Okcidento - Eŭropo kaj siaj ekskolonioj - oni evidente scias pli pri la eŭropaj militoj - ekde la epoko de la popolmigradoj (au “barbaraj popolmigradoj”) ĝis la dua mondmilito (kaj ankoraŭ poste geografie limigitaj militoj).

Bonŝance kelkaj gravaj eŭropanoj komprenis post la dua mondmilito, ke necesis - pro diversaj kialoj - unuiĝo de la eŭropaj nacioj.

Tiel estiĝis unue - en 1951, do nur 6 jarojn post la fino de la mondmilito - la Eŭropa Komunumo pri Karbo kaj Ŝtalo, kies membroj estis Belgio, Francio, Germanio, Italio, Luksemburgio kaj Nederlando.

En 1957 sekvis Eŭropa Komunumo pri Atomenergio kaj Ekonomia Eŭropa Komunumo (aŭ Komuna Merkato). Poste la tri komunumoj estis kunigitaj en Eŭropan Komunumaron.

Fine, en 1992, per la traktato de Mastriĥto, estis fondita la Eŭropa Unio, al kiu aliĝis pli kaj pli da landoj. Nuntempe ĝi entenas 28 landojn.

Jam en 1972 la Eŭropa Konsilio decidis akcepti himnon por la Eŭropa Komunumaro. Ĝi elektis faman melodion de Beethoven, pli ekzakte parton de la lasta movimento de lia naŭa simfonio.

Kial oni elektis tiun melodion? Mi ne scias la verajn motivojn, sed fakto estas la jeno:

Ne nur estas la melodio tre bela, sed al la kvara movimento ankaŭ apartenas kanto, kies teksto estas poemo de la fama germana poeto Schiller, kaj tiu poemo - nomata Odo al Ĝojo - mencias ke "ĉiuj homoj fariĝos fratoj". Eble pro tio la fondinto de la Paneŭropa Unio, Richard Coudenhove-Kalergi, estis proponinta jam en 1955 la melodion de Beethoven kun la teksto de Schiller kiel eŭropan himnon.

Tamen elektinte la gajan kaj belan muzikaĵon de Beethoven, la Eŭropa Konsilio decidis ne uzi la poemon. Oni diris, ke la eŭropa himno – kompreneble – ne devas havi nacilingvan tekston. Do la himno, kiu poste fariĝis ankaŭ la himno de Eŭropa Unio, estas nur ludado, aŭ kantata sen paroloj.

Preskaŭ ĉion tion mi sciis, sed nur en la 100a Universala Kongreso en Lillo mi eksciis, ke ekzistas esperanta teksto, kiam la himno estis kantata de koruso.

Poste mi serĉis en la interreto kaj trovis la jenon en la esperanta vikipedio:

“Eŭropa Esperanto-Unio (EEU) proponas tekston en esperanto, verkitan de la antaŭa prezidanto de EEU Umberto Broccatelli, italo kaj forta subtenanto de federa Eŭropo. En la retpaĝaro de EEU troviĝas tradukoj de tiu teksto al 37 lingvoj, inter ili ĉiuj 23 oficialaj lingvoj de EU. Kadre de la nove lanĉita eŭropa civitana iniciato, la 1-an de aprilo 2012 EEU submetis al la Eŭropa Komisiono proponon ke “EU rekomendu la kantadon de la eŭropa himno en la neŭtrala lingvo Esperanto, laŭ la ĉi-kunaj vortoj de Umberto Broccatelli, kiam reprezentantoj de Membroŝtatoj volas kune esprimi sian apartenon al komuna samrajtiga Eŭropo.”

Bedaŭrinde tiu pronono ĝis nun ne estas akceptita de la EU.

Sed vidu kaj aŭskultu la tekston de Umberto Broccatelli:

1-a strofo Kantu kune amikaro, ni la ĝojon festas nur; nek rivero nek montaro plu landlimoj estas nun, Ho Eŭropo, hejmo nia, tro daŭradis la divid'; Nun brilegu belo via, ĉiu estas via id'. Via flago kunfratigas homojn post milita temp', via leĝo nun kunigas civitanojn en konsent'.

Umberto Broccatelli kreis ankaŭ duan strofon, sed ĝi ne estas parto de la proponata himno. 2-a strofo De l' Malnova Kontinento, ĵus ekstaris la popol', gvidas ĝin tre nova sento kaj kuniga forta vol'. Sub la ŝildo de la juro, ni vivados en konkord', tio estas nia ĵuro: unu land' kaj unu sort'. Jen ekzemplo por la mondo, jen direkto, jen la voj': tuthomara granda rondo, en la paco, en la ĝoj'.

Nun aŭskultu la himnon kantitan: https://www.youtube.com/watch?v=NRv0asAIwDU