×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Eterna Édith

Eterna Édith

Édith Giovanna Gassion naskiĝis je la 19-a de decembro 1915, en distrikto proksima al Parizo. Kiam ŝi estis 20-jara, komenciĝis ŝia sukcesa arta kariero kiel kanzonisto, kio eternigis ŝian nomon en Francujo kaj en la tuta mondo: oni konsideras ŝin unu el la dek plej gravaj virinoj en la historio de ŝia lando. De tiam, ŝi alprenis la nomon “Édith Piaf”, kiu signifas “Pasero Édith”, pro ŝia malalta staturo (142 cm).

Sed ne ĉiam glora estis ŝia vivo. Ido de malriĉa paro – la patrino estis kantistino en kafejoj kaj bordeloj, la patro, strata akrobato – ŝi travivis malfeliĉan infanaĝon. Disigite de la patrino, ŝi loĝis kun sia avino, kiu mistraktis la etan infanon. Poste, ŝi devis loĝi en bordelo, zorgate de la tieaj prostituitinoj. Kiam ŝi estis 7-jara, okulmalsano blindigis ŝin. Laŭ biografio, ŝi resaniĝis post kiam la prostituitinoj kondukis ŝin al preĝado ĉe la tombo de Sankta Tereza de Lisieux. Pro tio, Édith konservis por la tuta vivo sian devotecon al tiu sanktulino. Kiam ŝi estis 18-jara, ŝi naskis knabineton, sed ĉi tiu mortis post du jaroj. Ŝi komencis prezenti sin surstrate, kiel kantistino, kaj por eviti prostituiĝon, ŝi devis cedi parton de sia mono al ekspluatanto. Tiutempe, posedanto de kabaredo vidis ŝian kantadon surstrate kaj invitis al profesiiĝo. Li konsilis ŝin porti ĉiam nigran veston, kaj tio fariĝis por ŝi karakteriza trajto.

Ŝian debuton surpodian ĉeestis la fama Maurice Chevalier kaj aliaj konataj personoj. La kariero de Édith Piaf de tiam alten flugis. Per radio kaj kino, en teatroj kaj aliaj spektaklejoj, ŝi emociigis la homamasojn. Pluraj kanzonoj famigis ŝin, interalie la tre konata La Vie en Rose, kiun ŝi mem komponis. Ŝi sukcese ekskursis tra Eŭropo, Usono kaj Sudameriko.

Édith Piaf mortis en la jaro 1963, do nur 47-jara. Ŝian tombon en la tombejo Père-Lachaise, en Parizo, ankoraŭ multaj admirantoj konstante vizitadas. Indas rememori kaj honori ŝian ne nur francan, sed universalan arton.

Eterna Édith Eternal Édith Eterna Edith