×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Eterna Alico

Eterna Alico

Literaturo estas foje stranga afero.

Kion oni povus prognozi pri verko de pastro, kiu rakontas la historion pri knabineto, kiu postsekvas parolantan kuniklon en subteran mondon, kie raŭpo konsilas, freneza ĉapelisto sensence argumentas, ludkartoj kroketas kaj bebo ŝanĝiĝas en katon?

Kaj tamen, tiu verko fariĝis klasikaĵo de ´nonsense´- literaturo. Ĝi atingis nekutiman sukceson: plaĉi al infanoj kaj al plenkreskuloj.

Vi scias, mi parolas pri ´La Aventuroj de Alico en Mirlando´. Ĉi tiu libro eldoniĝis antaŭ precize 150 jaroj kaj ankoraŭ ravas la publikon. La maniero mem kiel ĝi naskiĝis estas kurioza. Apud Oksfordo, pastro Charles Lutwidge Dodgson (plumnome Lewis Carroll) promenis sur la rivero Tamizo, en barko, kie sidis tri knabinoj enuantaj. Por distri ilin (tiutempe ne ekzistis poŝtelefonoj...), li komencis improvizi rakonton. Poste, la dekjara Alico Liddell petis, ke li skribu la tuton, kaj jen produktiĝis unu el la plej konataj libroj en la mondo.

La verko plaĉas al legantoj de ĉiuj aĝoj, ĉar sub la amuza fantazio kuŝas vortludoj, kritikoj al la tiutempaj homoj kaj socio, ironiaĵoj, aludoj al subkonsciaj strukturoj de la homa menso, defioj al la tiel nomata ´racia penso´. Resume, Alico fariĝis simbolo pri la infano, kiu restas en la spirito de ĉiu homo, dum la tuta vivo. Senkontrola parto de nia menso, kiun ni kutime subpremas, bedaŭrinde.

La unua eldono, en la jaro 1865, enhavis ĉarmajn desegnaĵojn de John Tenniel, kiuj fariĝis same klasikaj. Ĝis hodiaŭ, la verko estis adaptita al multenombraj ludoj, filmoj kaj teatraĵoj, el kiuj certe la animacio de Walt Disney estas la plej konata.

Ĝi estis tradukita al dekoj da lingvoj. En Esperanto, aperis du tradukoj. La unua, en 1910, fare de Eric Kearney, kun la titolo ´La Aventuroj de Alicio en Mirlando´, reeldonita en 2009, post korekto. La dua, en 1996, fare de Donald Broadribb, plene kontentiga kaj bele ilustrita, kun la nomo ´Alico´, anstataŭ ´Alicio´. Ĉi tiu estas havebla senpage en la interreto.

Ni rememoru peceton: ´...kaj Alico ne opiniis ke estas tre malkutime kiam ŝi aŭdis la Kuniklon diri al si, “Ve! Ve! Mi malfruos!” (poste, kiam ŝi pripensis la aferon, ŝi opiniis ke tio ja estis mirinda, sed kiam ĝi okazis ĉio ŝajnis tute natura); sed kiam la Kuniklo eĉ prenis horloĝeton el la poŝo de sia veŝto, kaj rigardis ĝin, kaj poste plu kuris, Alico surpiediĝis, ĉar ŝi ekpensis ke neniam antaŭe ŝi vidis kuniklon kun veŝtopoŝo, aŭ kun horloĝeto kiun ĝi povas preni el la poŝo, kaj, plena de scivolo, ŝi kuris trans la kampon sekvante ĝin, kaj sukcesis ĝustatempe vidi ĝin salti en grandan kuniklotruon sub la heĝo.´