×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, "Espresso"-kafo naskiĝis en Torino

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Itala kafotrinkaĵo famiĝinta en la tuta mondo Antaŭ 40 jaroj mi, tiam 31-jara, transloĝiĝis el Torino, ĉefurbo de la regiono Piemonto en nordokcidenta Italujo, al Beer-Ŝeva, la ĉefurbo de la suda dezerto de Israelo. Vere temis pri kultura ŝoko por la tuta familio. Kvankam povus ŝajni triviala kaj tute ne grava afero, mi vere suferis de la manko de la itala espresso-kafo, al kiu mi kutimiĝis ekde mia infaneco. Kafo en mezorienta lando estis kompreneble ege kutima trinkaĵo: krom la dominanta ĉieestanta solvebla kafo, estis turka kafo, amerika kafo, filtrila kafo kaj tiel plu. Sed bedaŭrinde, por mi, ili ĉiuj estis kaj restas neelteneblaj nigraj buljonakvoj.

Familie ni elturniĝis per uzado de itala kafopulvo kaj de la tradicia itala espreskruĉo (itale “macchinetta aŭ moka”). Poste bonŝance, sufiĉe frue kaj rapide disvastiĝis ankaŭ en nia lando la maŝinoj por fari “espresso-kafon” ne nur en kafejoj sed ankaŭ hejme: tiel revenis la feliĉo en kafotrinkado.

Espresso-kafo aŭ simple “Espresso”, kiel estas nuntempe konata en la tuta mondo, naskiĝis en Torino en 1884, kiam Anĝelo Moriondo, inventis la maŝinon por ĝia produktado. La modernaj maŝinoj estas perfektigo de tiu invento. El la fizika vidpunkto, “espresso” estas trinkaĵo rezultanta el superprema perkolado de varma akvo je temperaturo de 90-92 °C , dum ĉirkaŭ 25 sekundoj, tra plata pastelo de 6/7 gramoj da kafo, rostita, fajne muelita kaj premita.

Ankaŭ la eta kafotaso gravas: tradicie ĝi estas el tre dika porcelano kaj konusforma. Ekzistas ankaŭ kelkaj tradiciaj variantoj de “espresso” kaj la plej konataj, surprize eĉ en foraj anguloj de la mondo, estas: mallonga aŭ koncentrita (itale “corto” aŭ “ristretto”), longa (itale “lungo”), makula (itale “macchiato” ) kaj korektita (itale “corretto”).

Se ekzistus Nobel-premio por inventistoj, multaj aljuĝos ĝin ĝuste al la inventisto de la maŝino por “Espresso”. Sendube temas pri genia trinkaĵo, kiu ŝanĝis la guston de la okcidenta mondo sen tamen difekti ĝin, kiel faris fifama, monstre reklamita, usona trinkaĵaĉo.

Matenon post mateno vekiĝas parto de la mondo je la sonoj de kafmaŝinoj, blovantaj per varmega, sed strikte ne bolanta, akvo sub vaporpremo (ĝis 15 baroj) por krei nigran, fortan kaj surface ŝaŭman trinkaĵon: la italan “Espresso”.

Kvankam la klasika mallonga “espresso” konsistas el nuraj 30 mililitroj (t.e du kuleroj) da likvo, ĝi tre efikas: ĝi vigligas la sensojn kaj ĝia gusto estas tiom koncentrita kaj riĉa, ke nur post jaroj oni kapablas frandi ĉiujn malsimilajn nuancojn de ĝia gusto. Ĉiu tia nuanco varias el amara al delikate dolĉa kun acidetaj indicoj.

La konsisto de bona “espresso” devas esti densa sed sufiĉe dilua por plezure gliti gorĝen. Kaj ĝia aromo, ho ĝia aromo!, onin volvas per natura parfumo, plezure trankviligas, vekas sensajn pensojn kaj aktivigas la glandojn taŭgajn por ĝoja komenco de nova tago.

Kompreneble tia paradiza revo estas tre ofte seniluziigita, ĉar, krom en Italujo, preskaŭ en ĉiu kafejo oni provizas al kliento ne bonan “espresso”n sed abominindan nigran buljonakvon.

Se vi deziras iomete gustumi la etoson de kafejo en moderna Torino, vi povas laŭplaĉe spekti la suban esperantan filmeton “TORINO – pasia urbo”:

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Itala kafotrinkaĵo famiĝinta en la tuta mondo

Antaŭ 40 jaroj mi, tiam 31-jara, transloĝiĝis el Torino, ĉefurbo de la regiono Piemonto en nordokcidenta Italujo, al Beer-Ŝeva, la ĉefurbo de la suda dezerto de Israelo.

Vere temis pri kultura ŝoko por la tuta familio. Kvankam povus ŝajni triviala kaj tute ne grava afero, mi vere suferis de la manko de la itala espresso-kafo, al kiu mi kutimiĝis ekde mia infaneco. Kafo en mezorienta lando estis kompreneble ege kutima trinkaĵo: krom la dominanta ĉieestanta solvebla kafo, estis turka kafo, amerika kafo, filtrila kafo kaj tiel plu. Sed bedaŭrinde, por mi, ili ĉiuj estis kaj restas neelteneblaj nigraj buljonakvoj.