×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Esperanto kaj Vegetarismo

En mia artikolo de la 2-a de julio pri sensaligo mi diris, ke laŭ iu brazila revuo necesas 15.000 litroj da akvo por produkti unu kilogramon da viando. Nia amiko Paulo Sérgio komentis demandante: "Ĉu la homoj ne devus manĝi malpli da viando?" Kaj anonimulo respondis: "Estas ideo pli kaj pli disvastigita ĉefe en la Esperanta medio [...]. " Mi ne scias, ĉu tiu anonimulo baziĝis sur la rezulto de iu opiniosondado aŭ ĉu li aŭ ŝi havas nur tiun impreson. Mi mem havas la impreson, ke la vegetarisma ideo pli kaj pli disvastiĝas ĝenerale (ne specife en la esperanta medio): En revuoj kaj ĵurnaloj oni parolas pli pri tio, en superbazaroj oni trovas pliaj vegetaraĵojn, konataj homoj deklaras sin vegetaranoj, en la germana loĝantaro la procentaĵo de vegetaranoj duobliĝis ekde 2007, kaj ekzemple en Braziljo ekzistas pluraj vegetaraj restoracioj, preskaŭ ĉiam plenaj. Rilate al Esperanto, mi mem konas kelkajn vegetaranojn, kiuj estas ankaŭ esperantistoj.

Tamen ĉi tie mi ne volas paroli aparte pri vegetarismo, sed pri tio, kion esperantismo kaj vegetarismo havas komune.

Unue:

Kvankam ne ĉiuj esperantistoj akordas, sendube la plejmulto konsideras, ke la (de Zamenhof tiel nomata) "interna ideo" de Esperanto estas klopodi por frateco kaj - sekve – por paco. Zamenhof difinis la internan ideon tiel: "sur neŭtrala lingva fundamento forigi la murojn inter la gentoj kaj alkutimigadi la homojn, ke ĉiu el ili vidu en sia proksimulo nur homon kaj fraton". La E-himno mencias “grandan rondon familian”, kiun la popoloj de la mondo faros.

Kion faras la vegetaranoj? Ankaŭ ĉirilate mi devas diri “kvankam”: Kvankam multaj vegetaranoj celas nur fizikan bonfarton, la plejmulto – ŝajnas al mi – ne volas manĝi viandon por ke la bestoj ne suferu. Do ili etendas la fratecon kaj pacon – kiujn Zamenhof celis por la homaro - al la bestaro.

Due:

La du movadoj estas malgrandegaj.

Ĉar ne ĉiuj esperantistoj estas en kluboj aŭ asocioj, oni ne scias kiom da homoj uzas Esperanton. Ĉiukaze, se ni supozus tre grandan nombron – 7 milionoj – tio signifus, ke nur 0,1% da monda loĝantaro estus esperantistoj.

La situacio de vegetarismo estas iomete malsama, ĉar sufiĉas Hindio – kun ĉirkaŭ 400 milionoj da vegetaranoj – por grandigi la mondan procentaĵon. Sed en la plejmultaj landoj la procentaĵo estas sub 10% (Germanio: 9 %, Israelo: 8,5%, Aŭstrio: 3 %, Francio: 3%, Pollando: malpli ol 1 %).

Trie:

Se la du movadoj venkus tuj, estiĝus – krom la pozitivegaj - negativaj konsekvencoj.

Plejmultaj instruistoj de lingvoj – ĉefe de la angla – kaj plejmultaj tradukistoj perdus sian laboron. Koncerne al la instruistoj: vere la esperantistoj diras, ke, fariĝante esperantisto, oni ne bezonas rezigni pri la lernado de aliaj lingvoj, kaj tiu lernado estas eĉ rekomendata; sed fakte estus multe malpli da lernantoj de aliaj lingvoj – do necesus malpli da instruistoj – kaj ne necesus tiom da instruistoj de Esperanto, ĉar la internacia lingvo estas multe pli facila ol la aliaj, do oni lernas ĝin ene de multe malpli da tempo. Koncerne al la tradukistoj: eĉ unu el la argumentoj por la enkonduko de Esperanto estas, ke la internaciaj organizaĵoj bezonus multe malpli da tradukistoj.

Rilate tujan enkondukon de vegetarismo: la konsekvencoj estus katastrofaj; la monda ekonomia (kaj financa) sistemo kolapsus, ĉar ne necesus plu la tuta giganta ĉeno de produktado kaj vendado de viando. Evidente tio estas nur imagaĵo; tia tuja ŝanĝo ne povas okazi, kaj pro la malrapida kresko de la du movadoj la mondo povos malrapide adaptiĝi.

Ĉio tio ne signifas, ke la esperantistoj kaj vegetaranoj ne plu defendu siajn ideojn kaj ne plu diskonigu ilin.

En mia artikolo de la 2-a de julio pri sensaligo mi diris, ke laŭ iu brazila revuo necesas 15.000 litroj da akvo por produkti unu kilogramon da viando. Nia amiko Paulo Sérgio komentis demandante: "Ĉu la homoj ne devus manĝi malpli da viando?" Kaj anonimulo respondis: "Estas ideo pli kaj pli disvastigita ĉefe en la Esperanta medio [...]. "

Mi ne scias, ĉu tiu anonimulo baziĝis sur la rezulto de iu opiniosondado aŭ ĉu li aŭ ŝi havas nur tiun impreson. Mi mem havas la impreson, ke la vegetarisma ideo pli kaj pli disvastiĝas ĝenerale (ne specife en la esperanta medio): En revuoj kaj ĵurnaloj oni parolas pli pri tio, en superbazaroj oni trovas pliaj vegetaraĵojn, konataj homoj deklaras sin vegetaranoj, en la germana loĝantaro la procentaĵo de vegetaranoj duobliĝis ekde 2007, kaj ekzemple en Braziljo ekzistas pluraj vegetaraj restoracioj, preskaŭ ĉiam plenaj. Rilate al Esperanto, mi mem konas kelkajn vegetaranojn, kiuj estas ankaŭ esperantistoj.