×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Esperanto en grava internacia librofoiro

En ĉiuj alternaj jaroj, okazas granda Internacia Librofoiro en Rio-de-Ĵanejro, Brazilo. Mi jam skribis pri tio por la Esperanta RetRadio, antaŭ iom da tempo: temas pri kelktaga ekspozicio kaj vendejo, kie centoj da organizoj proponas siajn varojn. Oni prezentas ankaŭ krome kunsidojn kun aŭtoroj, prelegojn, diskutojn, lanĉojn de verkoj, ludojn. La publiko, kompreneble, interesiĝas pri literaturo, kulturo, edukado – do perfekte taŭga publiko por informado pri Esperanto.

De kelkaj monatoj, Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro (AERĴ) planas starigi budon en tiu foiro, en la jaro 2015. Aŭdaca entrepreno, pro la bezono de homfortoj kaj ... mono. Sed tiuj baroj ne timigis la estraron. Ĝi organizis kampanjon por monkontribuoj, serĉis sponsorojn, kunigis volontulojn kaj kunmetis trejnadon por profesinivela prezento de Esperanto al la publiko. Vere ampleksa laboro, kiu postulis zorgan plenumadon, paŝo post paŝo. Fine, je la 3-a de septembro 2015, malfermiĝis la granda foiro kaj Esperantobudo digne montriĝis en la verda pavilono, plentempe. Oni povas diri, ke tiu iniciato de AERĴ estis plene sukcesa. Jen ni transmetas ĉi tie resumon de ĝiaj atingoj: ⦁ ´Baza Kurso de Esperanto´, de Prof-ro Fernando Pita estis la plej multe vendita libro. ⦁ La Esperanta versio de ´La Eta Princo´ vekis grandan intereson. ⦁ Plej fotita estis la figuro de Chaplin, kiun rolis Esperantoaktivulo Tânia Paixão. ⦁ Oni disdonis 8000 flugfoliojn pri Esperanto dum la dek tagoj de la evento. ⦁ Kolektiĝis 700 retadresoj kaj telefonnumeroj de vizitintoj, kiuj interesiĝis ricevi informojn pri Esperanto. ⦁ Oni okazigis en Rio rapidajn kursojn dufoje ĉiutage, pri la propedeŭtika valoro de Esperanto kaj por lingvoenkonduko por junuloj. Ankaŭ en la proksima urbo Niterói okazis rapidkursoj.

Centoj da homoj entute enskribiĝis en la diversaj kursoj; multaj homoj montriĝis interesitaj lerni la lingvon per interretaj kursoj.

La interesita publiko konsistis precipe el junuloj – bona afero! Loka junulara organizo ´Karejo´ klopodos kapti tiujn homojn por nia movado.

La estraro de AERĴ ankoraŭ pli detale analizas la rezultojn de sia partopreno en la Internacia Librofoiro en Rio, 2015. La unuaj impresoj ŝajnas tre pozitivaj. Simile okazis en Israelo, antaŭ nelonge. Eble tio estas imitinda agado, en aliaj landoj. Pri unu punkto ne restas dubo: se oni havas limigitajn monrimedojn kaj homfortojn, tiam oni saĝe elektu la publikon por informado. Kaj publiko, kiu serĉas librojn certe estas tute taŭga.

Gratulon al la estraro de Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro!