×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Esperanta Universala Interreta Tempo?

Esperanta Universala Interreta Tempo?

(E@T = ESPERANTO ĉe TEMPO)

Tago kaj jaro estas du neŝanĝeblaj astronomiaj unuoj. La Tero rivoluas unufoje dum unu plentago, kaj dum ĉirkaŭ 365,25 tagoj la Tero unufoje ĉirkaŭiras la Sunon. Tamen, kial la plentago devas esti dividita en du periodoj de 12 horoj kaj la horo en 60 minutoj aŭ 3600 sekundoj laŭ la plurjarmila babilona sistemo? Ĉu vi hazarde memoras kiel kalkuli laŭ la 60-baza sistemo? Ne tiel simple, ĉu ne?

Unua plifaciligo okazis, kiam oni adoptis la 24-horan sistemon, kies horo estas indikita per la horoj, kiuj pasis ekde noktomezo, de 0 ĝis 23. Nur en Usono, Aŭstralio kaj Kanado (krom Kebekio) oni obstinkape daŭre uzas la 12-horan sistemon kun ĝiaj folkloraj AM-oj kaj PM-oj por indiki, ĉu temas pri antaŭtagmeza aŭ posttagmeza horo.

Krome, tiuj ĉi ne estas la solaj malfacilaĵoj de la tradicia sistemo. En la nuna epoko de tutmonda realtempa komunikado, akordiĝi pri la tempoj estas malkomforte pro du ĉefaj kaŭzoj: la tiel nomataj horzonoj aŭ tempozonoj kaj la somera tempo.

Kial ne adopti universalan dekuman sistemon por indiki la tempon? Fakte dum la franca revolucio oni anstataŭigis la 24-horan tagon per 10-hora periodo, kies ĉiu horo enhavis 100 minutojn kaj ĉiu minuto 100 sekundojn.

Mi pritraktos nun similan sed modernan tempomezuran sistemon nomatan "batotempo" aŭ "interreta tempo". Ĝin enkondukis en 1998 la svisa horloĝfirmao Swatch [sŭotĉ].

Tute ne temas ĉi tie pri senpaga reklamado favore de tiu firmao, ĉar jam ekde 2003 ĝi ne plu produktas kaj vendas brakhorloĝojn kun la batotempa sistemo. Tamen, la batoj de tiu ĉi sistemo daŭre konstante batadas kaj bonege pluvivas interrete kaj en porteblaj kompufonoj. Esence, oni dividis la 24-horan plentagon en 1000 same longajn erojn nomatajn “batoj”. Oni povus asocii la ideon de “batoj” al kvazaŭ-batoj de la koro de Gaja, la patrina Tero el la helena mitologio. Unu tia bato samvaloras la tradiciajn 1 minuton kaj 26,4 sekundojn. Por indiki la interretan tempon oni uzas la interretan simbolan helikon (@) antaŭ tricifera numero inter 000 kaj 999. Do @000 indikas noktomezon kaj @500 tagmezon (vidu la centran bildon supre). Sed laŭ kiu referenca baza meridiano?

La firmao Swatch kreis ne nur novan manieron mezuri la tempon, sed ankaŭ novan meridianon en Bielo, svislanda urbeto, kie troviĝas ĝia ĉefsidejo. Do oficiale la Biela Meza Tempo (BMT) estas la nova universala referenco kaj nomo por la interreta tempo.

La tago, laŭ BMT, komenciĝas je la interreta tempo @000, t.e. je noktomezo laŭ centra eŭropa vintra tempo (CET), kiu siavice estas egala al UTC (Universala Tempo, iama Grenviĉa Meza Tempo) + 1 horo.

Konsideru la situacion de esperantistoj el Kanado, Italujo, Japanujo, kiuj devas interkonsenti pri specifa horo por interreta kunveno. Helpe de la interreta tempo, oni simple decidos renkontiĝi, ekzemple, je @320, kiu estas indiko de la sama tempo en la tuta mondo. Kompreneble por la kanado temos pri loka 23:16, por la italo pri 5:16 kaj por la japano pri 13:16. Notinde estas kiom grandan avantaĝon oni povus obteni en internaciaj horaroj: ne plu horŝanĝoj pro tempozonoj!

Jam dek sep jaroj pasis ekde la enkonduko de la interreta tempo, kaj ĝis 2003 la firmao Swatch produktis kaj vendis brakhorloĝojn kun la interreta tempo, kvankam verŝajne nur kiel kuriozaĵojn. Mi havas unu el la lastaj modeloj. Vidu en la maldekstra foto ĝian ciferplaton montrantan supre la lokan horon 15:22 kaj sube la rilatan interretan tempon @598. Alia ebleco (vidu la dekstran bildon) estas montri nur la interretan tempon kaj sube la interretan daton, ekz. @d27 10, t.e. la 27-an de oktobro.

Eĉ se tiaj horloĝoj ne plu estas aĉeteblaj, troviĝas en la reto tute liberaj programoj por komputiloj kaj aplikaĵoj por kompufonoj, kiuj montras la interretan tempon kaj konvertas ĝin al la loka horo kaj inverse.

Miaopinie, la ideo de universala interreta tempo estas tikla kaj eksterordinare taŭga por la universala lingvo Esperanto, kiel Esperanta Universala Interreta Tempo. Oni povus simbole redifini per “E@T” t.e. Esperanto ĉe Tempo” la interretan tempon kaj la esperantistaro povus adopti kaj uzi ĝin vaste kaj entuziasme. Tio povus ankaŭ helpi por diskonigi Esperanton mem.