×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Ensorĉigitaj manfingroj

La lumo en salonego iom estingiĝas. Ĉesas antaŭmomentaj interparoloj. Finiĝas tusado kaj knarado de la seĝoj de la spektantoj. Ties vido direktiĝas flanke al la scenejo, kie ĵus venis artisto. Ĝuste tiu figuro post momento komencos sian ludadon, kiu enirigos ĉiujn al la sorĉita mondo de muziko. Sufiĉas unu persono, kies cerbo kaŝas kvazaŭ misteron. Per aro da sonoj, kiuj komencos flui desub la fingroj de pianisto kun neimagebla precizeco, iom post iom la mistero estos senvualigata. La aŭskultantoj ankoraŭ atendas. La daŭranta silento plifortigas la grandiozan streĉon, kiu regas sur la aŭskultejo. La artisto kun la malleviĝintaj manoj dum sekundoj trakuras la trapason de sia koncerto kaj koncentriĝinte levas la manojn. Aŭdiĝas la unuaj sonoj.

La muziko atingas la orelojn ĉiam pli klare. Kun laŭvicaj tonoj la aŭdkapablo akriĝas. Komence iom trankvile kaj delikate, poste pli rapide, iom pli laŭte por denove trankviliĝi – sonas bela muzikverko. La fingroj de pianisto kune kun ties menso kreas ŝarĝon de emocioj en la grandioza muziko de Chopin. Ĉe ni oni ne elparolas la nomon france. Ĵus daŭras la Internacia Chopin-konkurso. La genieco de la pola komponisto allogas multajn artistojn de la tuta mondo. Verdire la muziko de Chopin estas pola, ĉar inspirita de la pola popolmuziko. Tamen arte alivestita kaj fakte tre nobla kaj eleganta. Kia fenomeno, ke alvenas al Varsovio artistoj el foraj anguloj, eĉ el sufiĉe ekzotikaj landoj - povus al ni ŝajni. Tamen la lingvo de muziko vere estas universala. Tiagrade, ke la verkojn de Chopin komprenas la ĉinoj aŭ japanoj, kiuj kutime multnombre kvalifikiĝas al laŭvicaj etapoj de la konkurso.

Ofte okazas, ke geniuloj vivas tre mallonge, sed intense. Chopin travivis apenaŭ 39 jarojn. Mozart ankoraŭ malpli – 35. Kvankam ambaŭ kreis dum diversaj periodoj, ĉar la unua estis romantikulo dum la alia – klasikulo, tamen ilia heredaĵo plursence povas esti komparebla. Ambaŭ genie talentaj virtuozoj, tre fekundaj komponistoj, verkantaj geniajn, harmoniriĉajn kaj esprimplenajn komponaĵojn. Ne estas do mirige, ke ne mankis al ili admirantinoj jam dum la vivo.

Fluas do nun la pianmuziko fare de lertaj fingroj de talentuloj. La muziko simila, sed ĉiukaze alia. Mazurkoj, polonezoj, nokturnoj. Kia festeno. Diversaj skoloj kaj temperamentoj pentras al ni formojn tiom malegalajn kaj danke al tio ege interesajn. La publiko tre kontentas dum la ĵurio havas dilemojn: kion el tio elekti. Unuflanke la kriterioj estas klaraj, aliflanke ju pli alta etapo alvenas, des pli gravas la nuancoj. Tiom diversaj karakteroj de partoprenantoj, tiom multe da komponaĵoj elaŭditaj, diskutoj, trarigardo de manskribaj notoj. La temperaturo kreskas. Siajn favoratojn havas kritikistoj, ĵurnalistoj kaj precipe la publiko.

La pola televidkanalo „Kulturo” elsendas unuopajn prezentojn senĉese kaj same estas en la reto. Ni do ĝuas altnivelan pianludadon kaj teknike kaj muzike. Mirindaj fingroj sur sorĉita klavaro de piano fascinas la orelojn kaj la okulojn ne nur de profesiuloj sed ankaŭ de amatoroj. La ĉi-jara Internacia Chopin-Konkurso estas jam la 17-a ekde la 1927. Rigardi ĝin eĉ en la televido estas granda travivaĵo kaj vera festo por multaj muzikemaj personoj. http://pl.chopincompetition2015.com/