×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Egipta televida serio dum Ramadano

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo Enamiĝo de armea oficiro al judino La dissendado de la egipta televida serio “La juda kvartalo” ĉiuvespere je la fino de la fasto, dum la tuta monato de Ramadano, provokas tre viglajn disputojn en la egipta gazetaro. Temas pri unu el la serioj produktitaj, kiel ĉiujare, ĝuste por Ramadano kaj spektitaj fare de milionoj da arabparolantoj en la tuta mondo.

Tiaj serioj kutime konsistas el 30 ĉapitroj, ĝuste kiel la tagoj de Ramadano. Malgraŭ, ke tio kaŭzas malĝojon ĉe nemalmultaj islamaj doktoroj, spektado de televidaj serioj fariĝis unu el la popularaj ritoj de la sankta monato: fasto el sunleviĝo ĝis sunsubiro, preĝo en moskeoj, almozdonado kaj fastorompa vespermanĝo antaŭ televida ekrano. Do, al la tradicia scivolemo, pri kiu fastas, kaj kiu ne, aldoniĝis, dum la lastaj jardekoj, ankaŭ la kutima demando: “Kiun serion vi spektas?”.

La intrigo de la nuna pridiskutata drama serio “La juda kvartalo” disvolviĝas ekde 1948 ĝis la mezo de 50-aj jaroj. Unuflanke estas tiuj, kiuj laŭdas ĝin asertante, ke unuafoje oni montras egiptajn judojn humanece simpatiajn male al la tradicie antisemitaj kliŝoj. Aliflanke estas tiuj, kiuj plendas pri la prezentado de judoj tro pozitive je malprofito de la egiptaj roluloj. Pli ekvilibre, multaj asertas, ke tiu serio bone montras la plurismon de la tiama egipta socio kaj kulturo sed samtempe ili plendas pri la historiaj fuŝoj kaj la neglektema prezentado de la vivo en la tiama juda kvartalo de Kairo.

Temis pri aparte streĉaj jaroj kaj la intrigo rakontas la amrilaton inter la judino Lajla, filino de la ŝtofkomercisto Aarono, kaj la muzulmano Ali, oficiro en la egipta armeo. Fone de la kreo de la israela ŝtato en 1948, de la egipta milita atako kontraŭ ĝi kaj de la revolucio de liberaj egiptaj oficiroj en 1952, ŝajnas, ke tia amo neniel povos supervenki tiom da malfacilaĵoj. Dum la milito de 1948, Ali batalas en Palestino kaj la israela armeo kaptas lin. En Kairo, en la juda kvartalo, aŭdiĝas alarmosireno kaj ĉiuj loĝantoj – judoj, kristanoj kaj muzulmanoj – rifuĝas en la sinagogo, kie ĉiu, laŭ sia kredo, preĝas pri propra savo.

Dume, la “muzulmanaj fratoj” identigas la egiptajn judojn kiel kunlaborantojn de la israelaj cionistoj en la okupacio de Palestino kaj atencas la judan kvartalon. Grava atenco okazas en la vendejo, kie Lajla laboras.

Kvankam ne fizike vundita en tiu terura atenco, ŝi falas en gravan staton de depresio: ŝia amato Ali malaperis en la milito kaj ŝia frato kaŝe veturis al Israelo por batali kontraŭ Egiptujo, kiun Lajla firme konsideras sia vera patrujo. Kiam la “muzulmanaj fratoj” fajrigas la butikon de ŝia patro, la tuta familio perdas ĉiujn enspezfontojn. Lajla estas devigita konsenti edziniĝon al tre riĉa judo konvertita al islamo.

Sed kompreneble, kiel ĉiam okazas en popola serio, lastmomente reaperas Ali, kiu sukcesis fuĝi el la israela prizono kaj malebligas la geedziĝon.

Tamen ĝis la verkado de tiuj ĉi linioj, oni ne scias, kio okazos plue sed sendube akraj polemikoj pri la televida serio vigle daŭros en la egipta gazetaro, almenaŭ ĝis la fino de Ramadano.

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Gian Piero Savio el Israelo

Enamiĝo de armea oficiro al judino

La dissendado de la egipta televida serio “La juda kvartalo” ĉiuvespere je la fino de la fasto, dum la tuta monato de Ramadano, provokas tre viglajn disputojn en la egipta gazetaro. Temas pri unu el la serioj produktitaj, kiel ĉiujare, ĝuste por Ramadano kaj spektitaj fare de milionoj da arabparolantoj en la tuta mondo.