×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Du lingvoj estas pli ol du vortaroj

Du lingvoj estas pli ol du vortaroj

Infanoj bezonas ne nur du rilatantajn personojn por lerni du gepatrajn lingvojn: Ili devas bonfarti ankaŭ en ambaŭ kulturoj de la gepatroj, ĉar lingvo konsistas ne nur el sinsekvo de literoj.

Ĝis la 1950-aj jaroj kaj ankaŭ poste la dulingva plenkresko de infanoj estis konsiderata negativa. Cirkulis sciencaj kaj duonsciencaj argumentoj: ekzemple ke dulingvaj infanoj ne havas veran gepatran lingvon, ke ili emas al skizofrenio aŭ ke ili en sia kogna kapablo - do en pensado kaj perceptado - estas pli malrapidaj. Krome la nacia aparteno de plenkreskanto en la unua duono de la 20-a jarcento estu klare atribuebla - ne nur en Eŭropo, sed ankaŭ en Usono: La fandopoto Usono ne ŝatis individuajn naciecojn. Ĉiuj fariĝu usonanoj.

Sed infanoj kun evoluintaj du- aŭ plurlingvaj kapabloj havas objektivajn avantaĝojn: "Konkrete tio signifas ke ili ja simple, sed pli rapide povas sisteme pensi pri lingvo ol samaĝaj infanoj kun unu gepatra lingvo", diras Stefan Schneider, lingvisto de la universitato de Graz. Dulingvaj infanoj pli rapide ekkonas kio estas vorto kaj rapide diferencigas inter la signifo de vorto - la semantiko - kaj la leĝoj en la konstruo de frazoj - la gramatiko.

Schneider liveras per sia libro "Dulingva akiro de unua lingvo" enkondukon en la kampon de la lernado de parolado. Infanoj ĝis la aĝo de tri jaroj tie staras en malfono. Ne temas pri la akiro de dua lingvo en la infanvartejo kaj en la lernejo, aŭ koncize pri la dulingveco de elitoj. Al li aparte gravas akcenti ke "gepatroj en plej multaj kazoj ne povas decidi pri dulingva edukado de siaj infanoj, sed ke ili ofte glitas en tiun situacion". Sed la nelibervola dulingveco kondukas ĝuste en multkultura socio al pozitivaj efikoj en la lingvouzo kaj malfermas al tiuj infanoj vastan horizonton.

Tiel dulingvaj infanoj kapablas decidi pli rapide ĉar ili daŭre serĉas en du vortaroj en sia kapo pri vortoj. Tio ankaŭ signifas ke ili ĉe la aktivigo de vortoj estas pli malrapidaj je milisekundoj ol samaĝaj unulingvuloj. Jen tiom rilate al science pruvitaj malavantaĝoj; "Por ke lingvo estu konsiderata pozitiva kaj por ke atingiĝu daŭrigebla akiro de lingvo, ankaŭ la tuta socia medio devas esti konvena", diras Schneider. Se lingvo en lernejo aŭ en la socia medio estas konsiderata negativa - ekzemple la itala aŭ la angla tiurilate estas konsiderataj pli bonaj ol ekzemple la turka - infanoj ofte rifuzas la lingvolernadon. Ili ankaŭ same kondutas se ekzemple malaperas post eksedziĝo la rilatanta persono por unu lingvo. Por infanoj ne simple temas pri vortoj, ili volas esprimi sin: Sen modela persono ili malakceptas la komunikadon.

Sed la rilato ne estas ligita al unuopaj personoj: "Infanoj ne akiras la lingvon, se ne senteblas kultura fono. Sen pozitiva medio ĝi restas abstrakta", diras Schneider. Tial estas ankaŭ tipe por la dua generacio de enmigrintoj ke ili forgesas gepatran lingvon. Krome ĝi devas esti praktikata pli longe ol ĝis la pubereco, alikaze ĝi restas malstabila. Lingvo laŭ Schneider konsistas el vortoj kaj kulturo kaj tial ĝi estas trezoro kiu meritas esti gardata en la kleriga situacio de hodiaŭ.