×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Donaco de Dio el Kaŝubio

Tiun ĉi sonartikolon verkis kaj produktis Andreo Bach el Gdynia en Pollando

Unu el plej esencaj aferoj por ĉiu homo estas manĝado - precipe se temas pri manĝado de bongustaĵoj. Al bongustaĵoj certe apartenas fruktoj kaj ĝuste nuntempe en mia lando daŭras la sezono de la ĝardena frago. Certe ne nur tie ĉi oni kultivas ĉi arbetaĵojn, kiuj dum rikolto donas miniume dekkelkajn ruĝajn kaj dolĉajn fruktojn. Al eksterordinare bongustaj apartenas tutcerte tiuj devenantaj el Pollando, kaj precipe de la nordpollanda regiono de Kaŝubio, kie mi havas la bonŝancon loĝi. Kredu min, ke ili meritas tion kaj ĝuste danke al tio ankaŭ ricevis specialan distingon. Nome la specio de la ĝardena frago nomata „kaŝuba” (de la gento de kaŝuboj) aŭ „kaŝubia” (de la regiono de Kaŝubio”) estis eĉ enskribita al la eŭropa sistemo de la geografiaj nomoj kaj signifoj kaj estas protektata. Nur nemultaj plantistoj de nia regiono ricevis specialan certigilon, kiu donas al ilia produkto pli altan rangon kaj ebligas pli grandan profiton. Ĉio tio ĉi pro aparta aromo kaj pli dolĉa ol ie ajn gusto de tiu ĉi antaŭsomera frukto.

De kelkaj semajnoj preskaŭ ĉiu familio en Pollando plurfoje en la semajno aĉetas kilogramojn da fragoj ĝardenaj kulturataj tutlande kaj ĝuas plej diversajn formojn de ilia konsumado. Mi ekzemple preferas manĝi ilin krude, volonte kun ordinara aŭ ŝaŭmigita kremo, nemalofte aldonante iom da sukero, ĉar ekzistas specoj iom pli acidaj. Mi forgesis mencii, ke tiuj pli dolĉaj t.e. kaŝubiaj aperas nur ĉe la fino de la sezono. Laŭvice miaj familianoj ŝatas manĝi la fruktojn kun glaciaĵo aŭ diserigitajn (dis-er-ig-it-aj-n) kun sukero kaj lakto, kiel koktelon. Ni ĉiuj ŝategas kukon surbaze de biskoto kovrita per frukta gelatenaĵo kun la fruktoj, rekte el glaciŝranko. Kaj kiajn formojn vi plej ŝatas, se temas pri freŝaj fruktoj?

La ĝardenaj fragoj ŝatas la sunajn tagojn, kiam ili fruktas, do ne ĉiujare ilia rikolto estas same abunda. Sed kiam la vetero favoras, kiel ĉi-jare, tiam eblas ne nur satmanĝi ilin dum la rikoltado, sed ankaŭ prepari multajn konservaĵojn kiel kompotoj kaj konfitaĵoj. Plej oportune estas simple meti ilin en fridujon kaj frostigi, por aŭtune aŭ vintre defrostigi ilin kaj ĝui preskaŭ kiel la freŝajn.

La rikoltado mem ne estas tamen tro facila, ĝi postulas kelkan lertecon de la manfingroj kaj paciencon de la kolektantoj. Krome la pago por unu rikoltita kurbeto ne estas tro granda. Ankaŭ la konservado de la rikoltaĵo de tiuj fruktetoj postulas specialan prizorgon, ĉar ili ne tro bone eltenas transportadon kaj eĉ iomete difektitaj facile putriĝas.

Kompreneble ne eblas priskribi la nuancojn de la gusto kaj aromo de la polaj ĝardenaj fragoj. Por tion sperti oni devus plej bone esti tie ĉi surloke en la ĝusta tempo kaj gustumi la freŝajn fruktojn. Ĉar la plej taŭga gustumperiodo daŭras nur 1 – 2 monatojn dum la jaro, nur tiam ili estas allogaĵo eĉ por la lokanoj, kiuj la sekvan samgustan rikolton devas atendi ĝis la venonta jaro. Pardonu mian malmodeston kaj memfidon, sed laŭ mi neniu importita ĝardena frago, eĉ tiu la plej belaspekta alilanda komparindas kun la pola, kaj precipe tiu ĉi el Kaŝubio. Mi invitas vin kontroli mem. Post kelkaj tagoj en la loko Ora Monto (nemalproksime al Kartuzy) okazos laŭvica ĉiujara rikoltofesto, dum kiu gustumeblaj estos tunoj da tiu ĉi loka frukta frandaĵo. Kaptu la aviadilon kaj venu ĉi tien!