×

We use cookies to help make LingQ better. By visiting the site, you agree to our cookie policy.

image

Esperanta Retradio 2015, Domo kiu kreskas kiel fungo

Kiu volas formi ion laŭ la modelo de la naturo, tiu unue devas kompreni kiel ĝi funkcias. Tiucele kunlaboras en Vieno arkitektoj kaj biologoj.

Ĝi jam mem trovas la lokon en kiu ĝi kreskas, ĝi jam estas uzebla dum konstruado kaj malkonstruas sin mem je la fino de sia vivotempo. Dume ĝi ne produktas rubon kaj adaptiĝas al la klimato laŭbezone. La inteligenta medikonforma domo estonte funkciu laŭ la modelo de fungo aŭ de arbo. Por iom alproksimiĝi al tiu vizio arkitektoj kaj artistoj de la viena universitato por aplikata arto esploris dum tri jaroj kune kun biologoj, meĥatronikistoj kaj robotikistoj.

Sed kiel eblas transplanti kreskoprincipojn el la naturo al la arkitekturo? Centra demando estis ke memkreskanta domo devas fleksive adaptiĝi al novaj kondiĉoj, sed ke ĝi devas dume ĉiam resti loĝigebla. Por tio oni serĉis taŭgajn modelojn el la naturo.

Neniu unue estis pensanta pri mukofungo. Tamen tiu unuĉela vivaĵo kiu malgraŭ sia nomo estas nek fungo, nek besto, pruviĝis kiel ideala kundezajnanto por kreskoprincipoj. Ĝi superkreskas arboŝelojn kaj foliojn same kiel grundojn. En la laboratorio ĝi plej bone prosperis, nutrite per avenaj flokoj sur filtropapero por kafo en altgrade sterila medio. La arkitektoj estis trejnitaj tiucele de biologoj kaj mem eksperimentis kun la organismoj. En tio la mukofungo formis retajn kunligaĵojn de unu avena floko ĝis la sekva. "Ĝi postlasas spurojn por ke ĝi sciu kie ĝi jam estis", diras la projektestrino. "Jen simpla sed tre inteligenta principo". La esploristoj laŭformis la retajn kunligaĵojn tridimensie kaj projekciis ilin al praktika ekzemplo: sep borinsuletoj antaŭ la marbordo de Grandbritio kiuj tiel estis kunligitaj.

Aliflanke la sciencistoj uzis miceliojn kiuj estas la fadenformaj ĉeloj de fungoj, por disvolvi novajn materialojn. La nutraĵo konsistis laŭokaze el gazeta papero, segligneroj aŭ tritika brano. "Per tritika brano tio plej bone funkciis", ŝi diras. La rezulto de la kunlaboro finfine estis diversaj tridimensiaj formoj sur kiuj la fungoj prosperis. Tiel ekestis malpeza sed tamen tre stabila nova materialo.

Okazis ankaŭ eksperimentoj kun algoj. Ili transformas karbondioksidon en oksigenon kaj tial estas gravaj en cirkulado en kiu estas aplikataj naturaj materialoj por tridimensia printado: miksaĵo el kaliciokarbonato, alkoholo kaj aceto - la ĉi-lasta estas ankaŭ uzebla por denove malkonstrui produktitajn strukturojn. La receptojn por tio liveris la biologoj.

La esploristoj fine testis hidrogelojn, tio estas plastoj kiuj estas nesolveblaj en akvo kaj kiuj retiriĝas dum sekeco kaj kiuj ŝvelas per akvo. Tiu efiko povus esti uzata por aerumado en regionoj kie multe pluvas. Se subite alvenas malsekeco fermiĝas ĉiuj fendaĵoj rapide kaj aŭtomate.

Antaŭ ol domoj tamen povas kreski kiel fungoj el la grundo necesas ankoraŭ atendi. Sed la daŭriga projekto jam estas preta.